Category Archives: Libroj

Fingra Maratono

Ĉu eblas verki dum unu monato romanon? Certe jes! (Ĉu ĝi legindos, jen alia afero…)

Dum kelkaj jaroj ekzistis freneza usona projekto NaNoWriMo – mallongigo de National Novel Writing Month, ”Nacia monato de romanverkado”. Spite al la nomo, ĝi jam internaciiĝis, kaj la ttt-ejo alireblas diverslingve (Esperante bedaŭrinde ne).

La koncepto simplas: Oni skribu dum novembro romanon de 50 mil vortoj, tio estas po 1667 vortoj tage. Post tiu tempo, oni rete sendu sian manuskripton al la organizintoj, kiuj kalkulas la vortojn per roboto. Ĉar ili ne legas la ricevitaĵojn, oni povas verki ajnalingve, eĉ la saman vorton 50 mil-foje.

Kial verki fuŝaĵon kiun neniu legos? Via jena bloginformanto aliĝis kun la espero akiri pli da spertoj pri verkado de longaj tekstoj. Mi ne kredis ke eblos, sed mi fakte nun rapide alproksimiĝas tiun magian ciferon 50 mil…

Se vi ŝatus partopreni, krozu jam al http://nanowrimo.org/ kaj prepariĝu por novembro 2011…En aprilo okazos simila projekto pri scenaroj, kie partopreneblas ankaŭ ope: http://www.scriptfrenzy.org/

Plena Verkaro De Zamenhof Fariĝis Malmultekosta

Plena Verkaro de Zamenhof estas la plej granda eldonprojekto en la historio de Esperanto. Ludovikito (Ito Kanzi; 1918-2005) laboris super ĝi pli ol tri jardekojn, eldonante 56 volumojn kun originalaj kaj tradukitaj verkoj de L.L. Zamenhof, korespondaĵoj k.a. dokumentoj. Kelkaj volumoj jam elĉerpiĝis kaj kelkaj ne estis eldonitaj.

Kunlabore kun Libroteko Tokio kaj Esperantic Studies Foundation la Libroservo de UEA transprenis plejparton de la restantaj stokoj kaj draste malaltigis preskaŭ ĉiujn prezojn. La novaj prezoj estas jam registritaj ĉe la unuopaj titoloj en la reta katalogo de UEA, http://katalogo.uea.org/katalogo.php?kateg=pvz – anonco pri ili aperos en la julia-aŭgusta numero de la revuo Esperanto.

La Libroservo de UEA konsilas mendi rapide, ĉar de kelkaj volumoj restas nur malmultaj ekzempleroj.

FONTO: Osmo Buller (Gazetaraj Komunikoj de UEA numero 385)

Aperis Legaĵo Por Mojosaj Etuloj

Bolonja e-blogo kunhavigas novaĵon pri lanĉo de Etuleto, la porinfana revuo, kiun inventis mondvoĵaganto, verkisto, artisto kaj ekde antaŭnelonge paĉjo Marino Curnis.

Presita sur reuzita papero pro ekologia konscio de la inventinto, la revuo proponas 36 paĝojn de

fabeloj, poezaĵoj, ludoj kaj kanzonoj el ĉiuj mondopartoj, en originala lingvo kaj ankaŭ tradukite al la itala. Etuleto celas precipe infanojn […]  tamen estas sendube interesa ankaŭ por plenkreskuloj. Enpaĝigo  estas senriproĉa, en ĉarma, milda porinfana stilo, litertipo estas facile legebla kaj ankaŭ propedeŭtika. Ĉio plenas je zorgemo kaj respekto por tiom grava vivperiodo kiel infaneco.

Simpledire, utila kaj bela legaĵo.

Se vi jam havas vian propran etuleton, foliumu la prov-numeron kaj abonu la sekvontajn se ŝatas!

Fanaj Filmoj Por Senpaciencaj Hobitoj

Ne nur Gerda malaperis…

Se la Granda Evento de via vivo en la jaroj 2001, 2002 kaj 2003 estis la kinigo de ”La Mastro de la Ringoj”…   Se vi ĉiutage atendegas la ontan filmon ”La Hobito”…  Jen bona novaĵo por vi! Kelkaj fanoj de la Angla fantasta aŭtoro Tolkien tiel sopiris al lia mondo Meztero ke ili produktis siajn proprajn filmojn. Nome:

The Hunt for Gollum – ”La ĉaso je Gollum” (anglalingva kun diverslingvaj subtitoloj; rete spektebla; daŭras 38 minutojn)

Born of Hope – ”Esper-naskita” (anglalingva kun diverslingvaj subtitoloj; rete spektebla; daŭras 70 minutojn)

Ambaŭ antaŭas la okazojn de La Mastro. Ili baziĝas je aferoj kiujn Tolkien mem skizis fine de tiu verko.

En The hunt for Gollum Aragorn serĉas la hobitaĉon Gollum tra sovaĝaj pejzaĝoj (filmitaj en norda Kimrujo). La sorĉisto Gandalf eksuspektis ke la senvidebliga ringo (havata de la hobito Bilbo) estas pli ol truk-ludilo… Pro tio ĝia eksa posedanto Gollum trovendas je ĉioma kosto!

Born of Hope temas pri la gepatroj de Aragorn kaj la antaŭhistorio de Aragorn mem.

Ambaŭ filmojn kreis pasiaj amatoroj, akirante mirindajn rezultojn per buĝetetoj, strebego kaj interreta kunlaborado.

Na Born of Hope kreis la Brita amatora aktorino Kate Madison, kiu per sia ŝparmono produktis antaŭfilmeton… Alŝutinte tiun en YouTube, ŝi sukcesis altiri sufiĉe da tutmondaj atento, mono kaj alispeca helpo por finfari la filmon! (Se vi legas la Hispanan, vidu jene.)

Kial atendi? Iru ni Mezteren! :-)

(Klaku la suprajn ligilojn de la filmoj por ekspekti ilin.)

Kate Madison, la reĝisoro de Born of Hope

“Uĵo”: La Sufikso De La Jaro (Verŝajne)

Iu suna tago, Helen Sara B lacis pri la sufikso “-aĉ”. Ŝi tiam ekuzis la sufikson “-uĵ” en siaj retpoŝtoj por esprimi kontentiĝon ege plaĉe kaj facile. “Uĵu via nokto”, ŝi bondeziras. Emmanuel Bosquet klarigas en lia Facebook-paĝaro:

La sufikso “-UĴ” esprimas kontentiĝon de la parolanto. Oni povas diri “varmaĉa” kiam tro kaj aĉe varmas, sed oni ne havas vorton kiam la varmeco estas kontentiga, agrabla, ĉarma. Do “Mmh, tiu kovrilo estas varmuĵa!” indikas ke oni rekte kontentas pri la varmeco de la kovrilo. “Kia …promenuĵo!”, “Oh, kio okazuĵas?”. Komplimentoj: “Vi uĵas”, “Homuĵo!”

Kion pensus Onklo Zam’ pri tia evoluo de la lingvo? Diskutuĵu en nia komentejo…

“Unfriend”: La Vorto De La Jaro (Ŝajne)

La nova eldono de anglalingva vortaro The New Oxford American Dictionary anoncis ĝian “Vorto de La Jaro”  por 2009: “unfriend” (t.e. forigi iun kiel ‘amiko’ en socia retejo kiel Facebook). Kiel ni diru tion en Esperanto? Vortumu en la komentoj!

La 7 Plej Bongustaj Blogoj De La Mondo

Jen la listo de neoficialaj “forn-mojosuloj”,  alivorte tutmonde agnoskitaj blogistoj, kiuj tamen estas for de grandaj markoj de vinmanĝaĵa kritikumado.

fabien

  1. Itala La cuisine de Fabien kun diversaj receptoj kaj vere belegaj fotoj, pro kiuj en 2007 Fabien gajnis en konkurso “La plej bela foto-blogo”, organizita de squisito.org
  2. Kataluna 7canibales, kie amasas receptoj, diskutoj kaj rakontoj pri manĝaĝoj far de kelkaj iberiaj ĵurnalistoj kaj verkistoj
  3. Angla Jamiemagazine de juna kuiristo kaj lerta komunikisto Jamie Olivier, kiu, krom kuiri, ankoraŭ instruas en lernejoj la sanajn manĝkutimojn al gepatroj kaj infanoj
  4. Usona Nigell, interalie mojosa pro sia saĝecaro rilate kuiradon, manĝadon kaj manĝaĵojn
  5. Alia usona Dobianchi, kies aŭtoro sin prezentas kiel historiisto pri manĝaĝoj kaj trinkaĵoj, tradukisto kaj muzikisto. Efektive ĉi-blogo iĝis fama ĉar disvastigas inter usonanoj sekretojn de itala kuirarto kaj popularigas ankaŭ aliajn manĝaĵ-spertojn
  6. Aŭstralia Donnahay, kiu ĉefe traktas simplajn receptojn, facile plibonigeblajn. Post gajni internacian konkurson Gourmand Awards en 2007 pro la receptolibro, la aŭtorino nun malfermis vendejon kun propra nomo.
  7. ĉu vi jam lanĉis esperanto-lingvan receptblogon? Jen la loko por vi!

Fum-libroj: Legado Ne Mortigas

Vian la plej ŝatatan libron vi povas ne nur aŭskulti sed ankaŭ “fumi”. Konatiĝu kun TankBooks, unu de projektoj de anlgaj kreemuloj, kiuj interalie  posedas na Tank-magazine (Tank-ĵurnalon). Nun oni  ekproponas  klasikajn verkaĵojn de  Kafka,  Tolstoy, Hemingway, Kipling. Esperanto-verkistoj  momente mankas en ĉi-listo:)

Kiel vi povas  vidi ĉe la bildo,  eldonaĵoj  efektive estas etaj libroj en pret-a-porter formato, sur kiuj tamen tute  mankas iuj timigaj frapfrazoj pri danĝeroj por la sano. Do legu kaj ne zorgu! Por mendi vian ekzempleron kontaktu rekte londonan oficejon de kreintoj.libroj-sigaretoj

Porinfana Bildstrio Legeblas En Esperanto

Horácio, la bildstria persono kreita de brazila desegnisto Maurício de Souza, ankaŭ legeblas en Esperanto. La prahistoriajn aventurojn de la Tyrannosaurus rex-ideto tradukas (iom pirate) la blogisto Fernando Maia, ekde Marto 2008. Li (la dinosaŭro, ne la tradukisto!) estas ĝentila, prizorgas la proksimulon kaj ne manĝas viandon. Nun li eĉ parolas internacian lingvon por kunigi la homaron – jo’, Horacjo rokas.

horacio

POR PLIAJ BILDRAKONTOJ: http://horacioesperante.blogspot.com/

Google Book Search Nun Serĉas Gazetojn

Google anoncas, ke ĝia servo Google Book Search nun serĉas ankaŭ arkivitajn revuojn, plenkolore, ĉiupaĝe, retumil-legeble! Inter aliaj titoloj troviĝas Popular Science, New York Magazine, aŭ eĉ malhelaĵojn kiel Bulletin of Atomic Scientists. Rezultoj el magazinaj serĉoj aperas kune kun libraj serĉoj, sed se oni klakas sur Advanced Book Search, tie oni povas elekti “rezultoj nur el gazetoj”. Sed ni nur fieros kiam Kontakto aperu tie.