Category Archives: Kiel
Fingra Maratono
Ĉu eblas verki dum unu monato romanon? Certe jes! (Ĉu ĝi legindos, jen alia afero…)
Dum kelkaj jaroj ekzistis freneza usona projekto NaNoWriMo – mallongigo de National Novel Writing Month, ”Nacia monato de romanverkado”. Spite al la nomo, ĝi jam internaciiĝis, kaj la ttt-ejo alireblas diverslingve (Esperante bedaŭrinde ne).
La koncepto simplas: Oni skribu dum novembro romanon de 50 mil vortoj, tio estas po 1667 vortoj tage. Post tiu tempo, oni rete sendu sian manuskripton al la organizintoj, kiuj kalkulas la vortojn per roboto. Ĉar ili ne legas la ricevitaĵojn, oni povas verki ajnalingve, eĉ la saman vorton 50 mil-foje.
Kial verki fuŝaĵon kiun neniu legos? Via jena bloginformanto aliĝis kun la espero akiri pli da spertoj pri verkado de longaj tekstoj. Mi ne kredis ke eblos, sed mi fakte nun rapide alproksimiĝas tiun magian ciferon 50 mil…
Se vi ŝatus partopreni, krozu jam al http://nanowrimo.org/ kaj prepariĝu por novembro 2011…En aprilo okazos simila projekto pri scenaroj, kie partopreneblas ankaŭ ope: http://www.scriptfrenzy.org/
Ĉu Remodiĝos Papero?
Imagu ke vi planas vojaĝon al sovaĝa naturejo en iu tropika lando… Vi jam metis viajn specialajn botojn, pafilon kaj kontraŭserpentatakan ĉapon en vian valizon… Vi nun prenas vian plej amatan havaĵon – vian iPhone, por rigardi kiom horas, kiel veteras en via destinejo, kiuj personoj kontaktindas tie, kaj tiel plu. Subite frapas vin panika penso:
Kio okazos se vi, meze de la ĝangalo, perdos vian karan komunikilon? Se ĝi elglitos el via poŝo dum fortostreĉa montetogrimpo, se ŝtelos ĝin el via mano senhonta simio, se la pluvego dum tri tagonoktoj kaptos vin en insulo, kie ne eblas reŝargi vian ilon per via sunenergia reŝargilo?
En tiaj situacioj, kaj en aliaj kiam vi timas kunpreni vian iPhone, ekzistas brila solvo: papero.
Kaj se vi tro maldiligentas plani kajeron kun ĉiuj necesaj informoj, http://repocketmod.com proponas facilan solvon:
Simple eniru la retpaĝon, elektu kiajn paĝojn vi bezonas (ĉu por telefonlisto, ĉu por kalendaro, ĉu por notoj), kaj printu al papero! :-)
Poste sekvu la tre simplajn instrukciojn pri faldado. Havos vi nun tute poŝkonvenan informilon, kiu eĉ ne bezonas bateriojn.
Kiel Organizi Viajn Longajn Kablojn
Ni jam organizis viajn komputilajn kablojn antaŭe, sed jen nova, freŝa ideo por tiuj longaj RCA-dratoj:
Jes, vivo vere simplas!
–
FONTO: Lifehacker
Kiel Malkovri Italajn Arturbojn Bicikle
Itala regiono Emiljo-Romanjo malfermas pordojn de 5 urboj plenaj de belegaj artaĵoj antaŭ viaj fortaj kruroj kaj GPS -navigilo. Elektu kie vi emas bicikli, ĉu plenmontare en Apenino aŭ ĉe la Adriatika marbordo, kaj kion vi ŝatus trafi, ĉu antikajn urbetojn, kamparon aŭ arbarojn. Krom alŝuteblaj direkte vojaĝlibretoj kaj GPS-dosieroj, ĉe la paĝaro facile troveblas kutimaj utilaj informoj: kie tranokti, kie ripari la biciklon, kie manĝi, kie retumi…
CyclE-R estas nova kreema projekto de urb- kaj provinc-estraroj de Faenza, Ferrara, Forlì-Cesena, Modena kaj Raveno, kiuj antaŭe jam prizorgis alian interesan multlingvan paĝaron Città d’arte pri la samaj arturboj. Do bonvenon!
NOTO: por la plej vojaĝemaj direkten al Italio, post 2 semajnoj oni MJS-umas en Piemonto. Pliaj informoj ĉi-tie.
Kiel Trafi 18 Sunleviĝojn Dumtage
Sufiĉus pagi 3 milionojn de euro al hispana luks-turizm-firmao Galactic Suite, kiu anoncas en 2012 malfermi pordojn de la unua kosma hotelo por ajna pagipova persono. Kontraŭ tiu mono vi ricevos trejnadon sur tropika insulo dum 8 semajnoj kaj poste 3 tagojn de ekstertera sperto je alteco de 450 kilometroj kaj je rapideco de 30 000 km/h.
Gxis nun jam 43 riĉuloj mendis hotelon, kvankam samtempe ĝi povas akcepti nur 4 gastojn. Do aliĝu rapide por ne vici tro longe!
Eksciu plurajn detalojn el intervuo de Xavier Claramunt pri la projekto (en hispana) aŭ oficiala filmeto (en angla) kun bela kosma muziko.
Kiom Da Retadresaj Kurtigiloj Bezonas Esperantulo?
Ĉu vi emas mallongigi retadresojn?
Multaj retadresoj longegas kaj kreas kaoson en retmesaĝoj kaj babilejoj. Retadresa kurtigilo estas speciala retpaĝo per kiu oni povas krei alternativan adreseton por iu ajn paĝo. La plej konata kurtigilo estas http://tinyurl.com/.
Sed kial tiom da literoj?
La kurtigilo http://u.nu/ maksimume minimumas – eĉ per bela Esperanta vorto! B-)
Ekzemplo: La adreso http://u.nu/4hyw4 kondukas al tiu ĉi blogero.
Kiel Dormigi Bebon Pere De Linux
Uzu malnovan komputilon por dormigi vian ĉarman bebon. Verkita por Linukso, permesu min klarigi kiel funkcias tiu ĉi simpla kodo. Unue la programo elĵetos la lumdiskan legilon, kaj poste ĝi fermigos la diskpleton. Brila! Tiu “malfermu-fermu” iteracio rulos porĉiam, krom se vi volonte haltu la programon.
while [1 = 1] do #eject cdrom eject #pull cdrom tray back in eject -t done
Jen la video!
PS: Vi povas konstrui similan programon por Windows pere de la softvaro Autohotkey.
Kiel Ŝpari Vaporon Absolute Senzorge
Ekhavu en via kuirejo la novan eko-forneton “Osmos”, kreaĵo de la angla disegnisto Jonathan Banton. Ĝi estas nur flakono, kiun oni metas sur la poton en kiu oni estas kuirantaj. Tiu flakono malebligos al vaporo perdiĝi en aero kaj do la vaporo de kuirado amasiĝos interne de la flakono. Imagu, vi povus uzi Osmos-on, ekzemple, por akvumi la semojn de herbo (salatfolietoj, soio ks) kaj kreskigi ilin, tielmaniere bongustigante siajn manĝaĵojn. Kaj poste manĝu vian manĝaĵon feliĉa, ĉar krom disegno kaj utilo por naturmedio, estas plibonguste uzi Osmos-on!
Kiel Alkroĉi Dosieron En Gmail El Vindoza Kunteksta Menuo
Jes, eblas alkroĉi dosierojn en Gmail aŭ YahooMail rekte el la kunteksta menuo de Windows. Affixa oferas tiun eblecon senpage por privata uzo kaj ekde £2 por entreprenoj. Simple instalu la etan softvaron kaj elektu “Launch Gmail after creating a draft message”.
Nun vi povos dekstre alklaki “Sendu al -> Poŝtricevulo” el la kunteksta menuo por alkroĉi dosierojn. Vi devos esti ensalutita en Gmail pere de via defaŭlta retumilo; tiam la programo portos vin al “Nova Mesaĝo”, preta por sendo.