Blogarkivoj
Fanaj Filmoj Por Senpaciencaj Hobitoj
Se la Granda Evento de via vivo en la jaroj 2001, 2002 kaj 2003 estis la kinigo de ”La Mastro de la Ringoj”… Se vi ĉiutage atendegas la ontan filmon ”La Hobito”… Jen bona novaĵo por vi! Kelkaj fanoj de la Angla fantasta aŭtoro Tolkien tiel sopiris al lia mondo Meztero ke ili produktis siajn proprajn filmojn. Nome:
★ The Hunt for Gollum – ”La ĉaso je Gollum” (anglalingva kun diverslingvaj subtitoloj; rete spektebla; daŭras 38 minutojn)
★ Born of Hope – ”Esper-naskita” (anglalingva kun diverslingvaj subtitoloj; rete spektebla; daŭras 70 minutojn)
Ambaŭ antaŭas la okazojn de La Mastro. Ili baziĝas je aferoj kiujn Tolkien mem skizis fine de tiu verko.
En The hunt for Gollum Aragorn serĉas la hobitaĉon Gollum tra sovaĝaj pejzaĝoj (filmitaj en norda Kimrujo). La sorĉisto Gandalf eksuspektis ke la senvidebliga ringo (havata de la hobito Bilbo) estas pli ol truk-ludilo… Pro tio ĝia eksa posedanto Gollum trovendas je ĉioma kosto!
Born of Hope temas pri la gepatroj de Aragorn kaj la antaŭhistorio de Aragorn mem.
Ambaŭ filmojn kreis pasiaj amatoroj, akirante mirindajn rezultojn per buĝetetoj, strebego kaj interreta kunlaborado.
Na Born of Hope kreis la Brita amatora aktorino Kate Madison, kiu per sia ŝparmono produktis antaŭfilmeton… Alŝutinte tiun en YouTube, ŝi sukcesis altiri sufiĉe da tutmondaj atento, mono kaj alispeca helpo por finfari la filmon! (Se vi legas la Hispanan, vidu jene.)
Kial atendi? Iru ni Mezteren! :-)
(Klaku la suprajn ligilojn de la filmoj por ekspekti ilin.)