Blogarkivoj
Porinfana Bildstrio Legeblas En Esperanto
Horácio, la bildstria persono kreita de brazila desegnisto Maurício de Souza, ankaŭ legeblas en Esperanto. La prahistoriajn aventurojn de la Tyrannosaurus rex-ideto tradukas (iom pirate) la blogisto Fernando Maia, ekde Marto 2008. Li (la dinosaŭro, ne la tradukisto!) estas ĝentila, prizorgas la proksimulon kaj ne manĝas viandon. Nun li eĉ parolas internacian lingvon por kunigi la homaron – jo’, Horacjo rokas.
POR PLIAJ BILDRAKONTOJ: http://horacioesperante.blogspot.com/
Brazilaj Modeloj Elstaros En 2009
MODELS.com, la referenca retejo por la moda industrio, ĵus publikigis sian liston pri la 20 plej “sexy” modelinoj de la mondo, kaj inter ili troviĝas 7 brazilaninoj. Emanuela de Paula aperas je la 18a pozicio, Ana Beatriz Barros je la 13a kaj Izabel Goulart 11e! Jen la listo de la unuaj 5 pozistoj kiu triumfos en 2009:
5. Isabeli Fontana
Ne malbone por patrino kun du infanoj! La modelo el Curitiba konservas perfektan korpon eĉ post la 2 naskigoj kaj estas fakte ĉe la pinto de sia sukcesega kariero (krom esti en la listo de la 20 plej belaj, ŝi aperas en la dua pozicio inter la 50 plej kontraktitaj modeloj de la mondo).
4. Alessandra Ambrósio
Alia panjo ĉe la Top 5! En la pasinta Aŭgusto, Alessandra naskis sian unuan filon filinon je la aĝo de 27 jaroj. La brazila modelo konkeris sian spacon en la listo de Model.com danke al laboroj por Armani Exchange kaj ŝia partopreno en la televid-serio Entourage de HBO.
3. Gisele Bündchen
La plej bone pagita pozisto de la mondo brilegis en sia stela kampanjo por Victoria’s Secret, kies kontrakto atingis la sumon de 25 milionoj (!) da dolaroj. Nun fama, riĉa kaj ĝojoplena, eĉ se iom for de la defilejoj Gisele daŭre estas referenco por la tuta moda industrio. Ŝi ankaŭ aperas en la filmoj The Devil Wears Prada kaj Taxi.
2. Doutzen Kroes
La sola ne-brazilanino inter la 5 plej sexy de la listo, Doutzen Kroes devenas el Nederlando. Krom esti “angelo” de Victoria’s Secret, ŝi ankaŭ reprezentas la parfumon Eternity de Calvin Klein kaj laboras por L’Oreal.
1. Adriana Lima
Bahiana supermodelo Adriana Lima estas konata pro siaj kontraktoj kun Maybelline kaj – divenu! – Victoria’s Secret. Ŝi estis la elektita modelo por prezenti la eldonon 2008 de Fantasy Bra, la plej multekosta mamzono de la mondo. La vestaĵo, kiu kostas US$ 5 milionoj, nur povus esti uzata de vera top model.
Koloraj Seruroj De Papaiz
Brazilaj desegnistoj rapide lernas pri la graveco desegni ekster la vestaĵa mondo. La limigita eldono de Band-Aids ke Alexandre Herchcovitch kreis por Johnson & Johnson antaŭ kelkajn semajnojn preskaŭ igis homojn volonte akiri vundojn, nur por porti tiel elegantajn tranĉ-protektilojn. Nun São Paulo-modistino Fabia Bercsek estas enŝlosita kun eksteruloj de la moda mondo je projekto por la aparatara kompanio Papaiz. Tiu kunveno celas ellabori originalajn pecojn por la “Somero 2009” kolekto. La grupo jam kreis serurojn laŭ la stilo de besto-haŭto, kaj bela flora sceno kiu referencas Japanion, omaĝe al la centjariĝo de Japana enmigrado al Brazilo. Havi ŝlosilon por stilo ŝajne ne estas tro malfacila kiam oni havas ekipon kiel tiu ĉi.
Amuza Propagando de ESPN en Necesejoj
Kabla televid-kanalo ESPN, specialigita pri sportoj kaj kun pli ol 2 milionoj da spektantoj en Brazilo starigis amuzan kampanjon en necesejoj. Sur la afiŝo legeblas portugallingve: “PIEDPILKO BONAS IE AJN”.
Gisele Vestas Akvan Kostumon
Brazila ŝuo-fabrikanto Ipanema jam pasintjare lanĉis kampanjon, kie la supermodelo Gisele Bünchen vestas (digitale) kostumon faritan el akvo. Nepre klaku sur la ligo por vidi ĝin en sia originala grandeco!
Se vi somerumas en la Norda Hemisfero, ankaŭ vidu la novan, 2008-koleton de Ipanema-sandaloj.
Pulp-gustumado
Eĉ se vi ne parolas la portugalan lingvon, vi tuj komprenos la sintenon de tiu ĉi mojosa aŭdvida rezumo el la tendenc-serĉad-agentejo Pulp el Curitiba, Brazilo. La tutmond-trovita skipo liveras 2 lertajn raportojn monate al la plej avangardaj kaj kreivaj entreprenoj, por ke ili antaŭvidu tendencojn kaj kreu siajn komunikad-kampanjon. ¿Donde estará Vicente hoy?
Moda Semajno de São Paulo 2008
Gisele Bundchen estis sendube la ĉefa protagonisto kadre de la Moda Semajno de São Paulo, kie la plej bone pagata modelino de la mondo defiladis por la firmao Colcci, post 3-jara malĉeesto en la foiro. Sed ankaŭ alia stelulo, Alexandre Herchcovitch, surprizigis la publikon per sia kolekto, inspirita de konfliktaj zonoj tra la planedo. Li proponis milit-aspektajn komplementojn kaj pastel-kolorajn vestaĵojn por virinoj, krom novaj interpretadoj de uniformoj uzataj en lokoj kiel Afriko aŭ Pakistano.