Category Archives: Fotografio
Jen Nia Mondo Fota
Se vi ŝatas foti, aŭ se la Vikipedio tro tekstas por vi, jen bona novaĵo:
La Fotopedio (Fotopedia). La celo de la kolektiva projekto estas tutsimple … montri la tutan mondon per belaj fotoj!
Ĉiu povas kontribui. Nur necesas fotilo, kaj freŝaj okuloj…
Ĉu vi havas okulfrapan foton por ilustri la serĉvorton ”esperanto”?
30 Belegaj Fotoj Pri Ondoj
Inspiriĝu! La somero alvenas en la norda hemisferio kaj jam estas tempo por iri maren.
VIDU PLI: 30 Belegaj Fotoj Pri Ondoj
Surfisto Kaptas Plej Sovaĝan Ondon
Freneza ondo skuas la etan fiŝkaptistan vilaĝon Penzance (Cornwall), en Britio. (Ŝajne, surfisto Charlie Tomlinson ne timis ĝin).