Category Archives: Televido
Piedpilka Frenezo Proksimiĝas
Jen kiel pretiĝas patriotumi kreemaj italoj:
Kontrolu ĉe la sekvaj bildoj, ĉu ankaŭ vi jam posedas ĉion bezonatan por pasigi horojn kaj horojn antaŭ la TV aŭ via komputilo por spekti ĉiujn piedpilkajn maĉojn???
Virtuala Fenestro Baldaŭ Plibeligos Vian Salonon
Programaro Winscape kunigas vian Wiimote kun unu plata televidilo (aux du!) por simuligi virtualajn fenestrojn. Se vi havas iom da mono, jen kiel estis farita tio. Dume, spektu la videon:
Kato En Japanio Amuzigas Televidan Anoncon
Se iu parolas la japanan, bonvolu klarigu al ni pri la tekston. Dankon!
Ukrainio Havas Talenton
Revelacia artistino Kseniya Simonova furoras en TV-konkurso “Ukrainio Havas Talenton” (Україна має талант), per siaj magiaj sablaj animacioj. Nekredeble brila video (8 minutoj), spektu!
Sveda Videoklipo Furoras en Hispanio
La nova televida anonco de bierfabrikanto Estrella Damm estas videoklipo el sveda bando “Billie The Vision & The Dancers“. La kerno de la anonco, registrita en la mirinda insulo de Formentera (apud Ibiza), temas pri juneco kaj la spirito de l’ Mediteraneo.
VIDEO: “Summercat“, Billie the Vision
RIMARKO: Kiam IJK okazos tie?
Antaŭrigardo Al La Kvina Seanco de Lost
Jen nova antaŭrigardo al la debuta epizodo el la kvina sezono de Lost, kie Jack kaj Ben planas vojaĝi reen al la insulo.
The Hills, La Furora “Reality Show” de MTV
The Hills, la “reality show” de MTV estas televidserio kiu furoras inter adoleskantoj. Ĝi estas registrita, produktita kaj elsendita vere malsame ol aliaj ordinaraj serioj. Unue, male al aliaj televidkanaloj, MTV oferas ĉiujn epizodojn Interrete, senpage, kaj senŝanĝe. Ne estas baroj por ke homoj spektu ĝin; oni simple devas elekti en la retejo, kiun epizodon spekti. Ne nur la paĝaro havas la kompletajn epizodojn, sed ankaŭ intervjuojn, aftershows ktp. Se vi ŝatas la serion sufiĉe, eblas aĉeti DVD-on kun kromaj enhavoj (ekzemple DVD de la unua sezono).
La ideo estas: por fari monon per vendado de DVD, necesas ke multaj admirantoj aĉetu ĝin; sed por havi admirantojn, la plej bona maniero estas permesi, unuavice, ke interesatoj spektu la serion senprobleme. En la ĉapitroj montrataj rete, enestas anoncoj kiuj estas pagitaj aparte far de la anoncantoj. La televidserio eĉ posedas retan katalogon kun la vestaĵoj kiujn uzas la protagonistoj.
En Marto 2008, la unua epizodo de la tria sezono starigis aŭdienc-rekordon (ĉe kabla televido) por la celgrupo aĝa inter 12 ĝis 34 jaroj. Dum la sekva tago, tiu sama ĉapitro estis spektita interrete de preskaŭ 2 milionoj de (aldonaj) personoj. Tio estas bonega maniero krei ‘virusan videon’ – permesi ke homoj spektu “tiun televidserion, pri kiu ĉiuj parolas”. Provu fari tion kun aliaj programoj (House, Heroes, Prison Break…). Se vi maltrafis lastnoktan epizodon… pardonon.
La serio ne povus esti pli banala. Temas pri la vivo de superfluaj knabinoj, ŝiaj koramikoj, ŝiaj laboroj, festoj, la vestaĵoj kiujn ili aĉetas ktp. Estas speco da “Sex in the City” sed kun dudekulinoj de Los Angeles anstataŭ tridekulinoj el Novjorko. Sed ia fantazia Los Angeles tute wasp, sen latinoj, nigruloj aŭ azianoj. Nereala mondo kie knabinoj vivas vivon luksan kaj konsumeman laborante (supozeble) ĉe modo-revuo por junuloj. Ne eblas esti pli falsa. Sed surprize, teorie la serio estas reala, ĉar temas pri “reality show” sen antaŭpreparitaj tekstoj. Ne estas studiaj scenoj nek fonaj ridoj. Estas fantazia realo je reala vivo.
La formato ankaŭ estas tute malsama. Kutime, en televidserioj epizodoj daŭras 1 horon (45 minutoj + anoncoj); en The Hills, la ĉapitroj estas ege mallongaj – nur 15 aŭ 20 minutoj. Dum en tradiciaj formatoj estas 5 aŭ 10 protagonistoj, en la serio de MTV oni havas pli ol 30 ĉefrolulojn kaj CENTOJ da homoj kiuj ĉeestas en nur unu aŭ du epizodoj. Ĉiam kiam iu aperas, ankaŭ aperas surekrane sia nomo por ke ni sciu pri kiu temas (“Jason, eks-koramiko de Lauren”). Ŝajnas ke la televidserio estis kreita por Interreto, ne televido.
Depost la gazetaro, televido estas la medio kiu plej ŝanĝos pro la alveno de Interreto. Malnovaj formatoj, kiuj bone funkciis dum 50 jaroj, iom post iom iĝas malefikaj. Sed por entreprenistoj, la eblecoj estas tre grandaj. “Reality show pri IJK, direktoro?”
Bankorabo en Esperantujo!
Jen subtekstigita skeĉo de la humura programo Vaya Semanita (Kia Semajno!) de la eŭska televido. La temo de la skeĉo estas la kliŝaj problemoj kun la eŭska lingvo; sed ĝi estas tiel proksima al la esperantistoj, ke mi preferis ne traduki, sed “adapti” ĝin laŭ nia komuna kulturo.