Category Archives: Listoj
La 7 Plej Bongustaj Blogoj De La Mondo
Jen la listo de neoficialaj “forn-mojosuloj”, alivorte tutmonde agnoskitaj blogistoj, kiuj tamen estas for de grandaj markoj de vinmanĝaĵa kritikumado.
- Itala La cuisine de Fabien kun diversaj receptoj kaj vere belegaj fotoj, pro kiuj en 2007 Fabien gajnis en konkurso “La plej bela foto-blogo”, organizita de squisito.org
- Kataluna 7canibales, kie amasas receptoj, diskutoj kaj rakontoj pri manĝaĝoj far de kelkaj iberiaj ĵurnalistoj kaj verkistoj
- Angla Jamiemagazine de juna kuiristo kaj lerta komunikisto Jamie Olivier, kiu, krom kuiri, ankoraŭ instruas en lernejoj la sanajn manĝkutimojn al gepatroj kaj infanoj
- Usona Nigell, interalie mojosa pro sia saĝecaro rilate kuiradon, manĝadon kaj manĝaĵojn
- Alia usona Dobianchi, kies aŭtoro sin prezentas kiel historiisto pri manĝaĝoj kaj trinkaĵoj, tradukisto kaj muzikisto. Efektive ĉi-blogo iĝis fama ĉar disvastigas inter usonanoj sekretojn de itala kuirarto kaj popularigas ankaŭ aliajn manĝaĵ-spertojn
- Aŭstralia Donnahay, kiu ĉefe traktas simplajn receptojn, facile plibonigeblajn. Post gajni internacian konkurson Gourmand Awards en 2007 pro la receptolibro, la aŭtorino nun malfermis vendejon kun propra nomo.
- ĉu vi jam lanĉis esperanto-lingvan receptblogon? Jen la loko por vi!
Utiligi Mojosecon Por Savi La Planedon
Nuntempe oni ne povas esti konsiderataj vere mojosuloj, se ne estas naturprotektemaj (aŭ almenaŭ natur-amikemaj) kaj ŝparemaj. Jen do por vi la listo de eroj, pere de kiuj vi ne nur zorgas pri viaj personaj elspezoj, sed ankaŭ kontribuas al daŭrigebla evoluo de nia socio. Rigardu, estas ĉefe fareblaj kaj facilaj aferoj!
- aĉetumu ĉerete aŭ almenaŭ ne veturu ĈIAM aŭte. sciu ke kutima familio veturas 1440km jare por aĉetumi semajnfine.
- bio-aĉetaĵoj aŭ aĉetoj ope. por aĉeti bio-produktojn laŭ la plej sparema maniero, indas aliĝi iun grupon de aĉetado.
- kovriloj/paketaĵoj? ne dankon! la plej bona ilo por ne pagi tro estas aĉetumi ĉe bazaro, kie oni kutime multe malpi enpaketigas varojn.
- oni trinkas bone kiam trinkas (preskaŭ) senpage. mineralakvo vojaĝas en kamionoj kaj plejparte estas enmetita en plastajn botelojn, kiuj ne ĉiam estas reŭzataj. do plibone trinku de la krano.
- pastaĵoj kaj legumoj. kunfaru! uzu la saman ankvon, kiun vi prenis por kuiri legumojn, por kuiri ankaŭ la pastaĵon.
- sekvu “gust-kalendaron”. uzu PRECIPE aŭ NUR produktojn de la sezono. tiam ili malplikostas kaj plibongustas
- 0-km produktoj. estu konsumataj manĝaĵoj, kiuj devenas de ingredientoj, produktitaj proksime al via loĝloko.
- kaseroloj kun kovriloj. metu ĉiam sur kaserolon iun kovrilon kie vi boligas akvon aŭ kuiras. tio multe ŝparas energion
- uzu taŭgan fridujon. se vi posedas fridujon de A-speco, ĉiumonate ĝi produktus 15kilogramojn de karbodioksidio malpli.
- kuiru sub premo. uzu la prem-kaseruolon kiam kuiras ion ajn kio devigas longan kuiradon
Rakontu en komentoj, kiujn konsilojn vi sekvas kaj kiom vi sukcesas.
Brazilaj Modeloj Elstaros En 2009
MODELS.com, la referenca retejo por la moda industrio, ĵus publikigis sian liston pri la 20 plej “sexy” modelinoj de la mondo, kaj inter ili troviĝas 7 brazilaninoj. Emanuela de Paula aperas je la 18a pozicio, Ana Beatriz Barros je la 13a kaj Izabel Goulart 11e! Jen la listo de la unuaj 5 pozistoj kiu triumfos en 2009:
5. Isabeli Fontana
Ne malbone por patrino kun du infanoj! La modelo el Curitiba konservas perfektan korpon eĉ post la 2 naskigoj kaj estas fakte ĉe la pinto de sia sukcesega kariero (krom esti en la listo de la 20 plej belaj, ŝi aperas en la dua pozicio inter la 50 plej kontraktitaj modeloj de la mondo).
4. Alessandra Ambrósio
Alia panjo ĉe la Top 5! En la pasinta Aŭgusto, Alessandra naskis sian unuan filon filinon je la aĝo de 27 jaroj. La brazila modelo konkeris sian spacon en la listo de Model.com danke al laboroj por Armani Exchange kaj ŝia partopreno en la televid-serio Entourage de HBO.
3. Gisele Bündchen
La plej bone pagita pozisto de la mondo brilegis en sia stela kampanjo por Victoria’s Secret, kies kontrakto atingis la sumon de 25 milionoj (!) da dolaroj. Nun fama, riĉa kaj ĝojoplena, eĉ se iom for de la defilejoj Gisele daŭre estas referenco por la tuta moda industrio. Ŝi ankaŭ aperas en la filmoj The Devil Wears Prada kaj Taxi.
2. Doutzen Kroes
La sola ne-brazilanino inter la 5 plej sexy de la listo, Doutzen Kroes devenas el Nederlando. Krom esti “angelo” de Victoria’s Secret, ŝi ankaŭ reprezentas la parfumon Eternity de Calvin Klein kaj laboras por L’Oreal.
1. Adriana Lima
Bahiana supermodelo Adriana Lima estas konata pro siaj kontraktoj kun Maybelline kaj – divenu! – Victoria’s Secret. Ŝi estis la elektita modelo por prezenti la eldonon 2008 de Fantasy Bra, la plej multekosta mamzono de la mondo. La vestaĵo, kiu kostas US$ 5 milionoj, nur povus esti uzata de vera top model.
4 Programetoj Por Linux, Kiujn ni Ŝatas
Antaŭe en Mojose ni menciis niajn Windows-preferojn je 7 Bonegaj Programetoj Rekomenditaj de Mojose. Nun ni faros same por Linux (ĉu poste por OS X?):
GNOME Do: Simile al aliaj “Alt+Spacebar” program-vokiloj (kiel porvindoza Launchy) kaj forte inspirita de Quicksilver (OS X), GNOME Do estas nia elekto por Linukso. Aldone al la bazaj eblecoj, plug-in dizajnistoj profitis ĉiujn avantaĝojn de ĝia API kaj nun vi povas rapide verki novajn retmesaĝojn (per via loka klienta softvaro aŭ per via reta servilo, laŭplaĉe), serĉi dokumentojn kaj dosierujojn, aldoni eventojn al la kalendaro, aŭ ŝanĝi la muzikon al sekva kanto. Ho, ni preskaŭ forgesis rakonti pri tiu “baza ebleco”: lanĉi viajn programojn rapide, tiel ke eble vi eĉ ne plu bezonos ikonojn sur na desktop. Jen informoj pri la instalado de GNOME Do kiu devintus funkcii por ajna Linuksa sistemo.
Avant Window Navigator: Pluraj homoj preferas tiun “dock” laŭ la stilo de OS X ol la taskopleto de Windows, kaj kvankam plejmultaj distros bazitaj sur GNOME defaŭlte venas kun supra aŭ suba breto, estas nur kelkaj klakoj por malaperigi ilin. AWN havas grandan kolekton de apletoj, inkluzive de simplaj tasko-listoj kaj fenestraĵoj, RSS-kontroliloj, staka dosieruj-lanĉilo kaj, kompreneble, ligiloj al viaj plej uzataj softvaroj. Vi povas stiligi la taskopleton laŭ via plaĉo, inkluzive lasi ĝin kiel preskaŭ-ekzakta kopio de la bela “OS X dock”. En vikio estas gvdlibro pri instalado de AWN kun informoj pri la plej lasta versio.
CheckGmail: Multaj retmesaĝ-kontroliloj servas nur por porti vin al retumilo aŭ retmesaĝa kliento per montro de la sendanta nomo aŭ temo de la mesaĝo ĵus alvenita. CheckGmail, aliflanke, funkcias kiel eta legilo, kiu permsas al vi legi, enarkivigi, aŭ viŝi mesaĝojn ene de malgranda, blanka panelo. Ĝi uzas la RSS-fluon de via Gmail-konto por minimuma uzo de via bendlarĝo, funkcias ankaŭ bone kun retadresoj de Google Apps krom esti tute tajlorebla laŭ aspekto kaj tempo-agordoj.
VirtualBox: Eĉ se vi devotas vian tutan durdiskon al Linux, vi ne bezonas forlasi Windows por ĉiam. Senpaga softvaro VirtualBox estas sufiĉe afabla solvo por ruli Vindozon ene de Linukso. Ĝi estas rekomendita kiel solvo por uzi Office 2007 -programojn kaj aliajn.
Ŝajnas ke la mondo de Linukso kaj Esperanto estas parencaj. Ĉu vi havas softvarajn rekomendojn por ni? Lasu viajn konsilojn en la komentoj.
7 Bonegaj Programetoj Rekomenditaj de Mojose
Traduku – Traduku ajnan tekston el ajna lingvo al Esperanto, per simpla dekstra butona klako en via Firefox. Aldone al la Esperanto-vortaro, estas unu el la plej povaj komplementoj por blogistoj.
MediaMonkey – Kontrolu 100,000+ kantojn en via muzika kolekto tute trankvile. Nia plej ŝatata muzik-ludilo pretas por ĉiuspecaj dosieroj: kanzonoj, audiobooks, podkastoj ktp. Sinkronigu plurajn iPhone, iPod kaj aliajn MP3-ludilojn en la sama komputilo. Viaj dosieroj estas .WMA? Senprobleme – la programo konvertos la formaton on-the-fly por via iPod. Kaj multaj, multaj aliaj aferoj… Se vi havas multajn MP3-dosierojn, tiu programo estas por vi.
SyncBack SE – SyncBack estas plurfoje premiita softvaro por backup kaj sinkronigado. Vi povas perlabori viajn dosierojn en la sama komputilo, en malsama aparato (CDRW, CompactFlash ktp.), per FTP aŭ tra via loka reto.
Stardock ObjectDock – Kun pli ol 3 milionoj da elŝutoj en Download.com, ObjectDock ebligas alispecan organizadon en via PC, pli simila al la sistemo uzita de Apple-komputiloj. Fakte ObjectDock povas eĉ anstataŭigi vian tutan Start-menuon – se vi volas.
RoboForm – Temas pri elstara mastrumilo por pasvortoj. Ĝi ankaŭ plenigas formularojn aŭtomate kaj sekure gardas aliajn kaŝendajn informojn laŭ via bezono. RoboForm estis nomumita “Elekto de la Editoro” en PC Magazine kaj “Softvaro de la Jaro” ĉe CNET.
Syncplicity – Aliru al viaj dokumentoj ie, iam kaj iel ajn, aŭtomate sinkronigante viajn dosierojn inter diversaj komputiloj per Interreto. Senpaga por la unuaj 2 gigabajtoj da datumoj.
Ek – La klasika programeto ne estis aktualigita ekde 2005, sed daŭre ĝi estas la solvo por tajpi esperantajn ĉapelitajn literojn en ĉiuj vindozaj programoj. Kaj jes, ĝi funkcias sub Vista.
Ĉu estas alternativoj? Avertu nin en la komentoj.
20 Plej Bonaj WordPress-Etosoj Por Malgrandaj Entreprenoj
Ekde longa tempo WordPress estis uzita ekskluzive por la kreado de blogoj. Sed la CMS estas sufiĉe taŭga por aliaj specoj de retpaĝaroj, interalie pro ĝia mirinda sistemo de ŝablonoj. Nun oni komencas uzi ĝin ankaŭ por fari entreprenajn retejojn. Jen ni rekomendas liston el la 20 plej bonaj etosoj por WordPress, utilaj precipe al malgrandaj kaj mezgrandaj entreprenoj.
20 Best WordPress Themes For Small Business