Category Archives: Videoludoj

Super Mario Bros., drume

En tiu ĉi elstara video, Andrea Vadrucci drumas sur la ĉefkanto el klasika Nintendo-titolo “Super Mario Brothers”, kreita de japana komponisto Koji Kondo. La 8-bita kanto fariĝis himno en la 80aj jaroj (nu, almenaŭ por Generacio Y.)

Nova Ludo Por iPhone, Verkita de Esperantisto

Programisto, esperantisto kaj Mojose-skipano Chuck Smith havis hodiaŭ programon akceptitan de Apple, nomumita “Random Chess” (Chess960). Temas pri amuza videoludo kiu, laŭ specialaj reguloj, hazardigas la komencan pozicion en ŝako. Ĝi estas ludebla en iPhone kaj iPod Touch kaj aĉeteblas en iTunes kontraŭ nur $0,99. Chuck rimarkas ke “cetere, se vi havas interesajn ideojn por kiel disvastigi Esperanton per iPhone-programo, nepre diru en la komentoj”.

Rock Band Debutos En Eŭropo La 30an de Julio

Finfine! Longe atendita muzika videoludo Rock Band finfine debutos en Eŭropo ĉisomere. Harmonix, MTV Games kaj Electronic Arts konfirmis ke ĝi estos lanĉita la 30aN de Julio en Hispanio, Italio, Svislando, Svedio, Belgio, Nederlando kaj Luksemburgo. Dekomence, la eŭropa versio de Rock Band estos ekskluzive por Xbox 360, sed atingos aliajn platformojn ĝis la fino de la jaro.

Rock Band estas nova videoludo kie oni povas ludi kun kvar amikoj en virtuala rokbando. Oni povas esti  kantisto, gitaristo, basisto aŭ drumisto kaj ludi kune  hejme aŭ pere de Interreto. Ĝi uzas originalajn majstro-diskojn de gravaj artistoj kiel Rolling Stones, Deep Purple, KISS, Iron Maiden, The Who, Police, REM, Radiohead, Aerosmith aŭ Red Hot Chili Peppers.

Krom 58 kantoj haveblaj ĉe la Usona eldono, la Eŭropa versio de Rokbando enhavos 9 kanzonojn:

  • Blur – “Beettlebum”
  • Oasis – “Rock ‘n’ roll star”
  • Tokio Hotel – “Monsoon”
  • Muse – “Hysteria”
  • Les Wampas – “Manu Chao”
  • Playmo – “New Wave”
  • Die Toten Hosen – “Hier Kommt Alex”
  • Juli – “Perfekte Welle”
  • H-Block X – “Countdown to Insanity”

Aliflanke, Rock Band ofertas preskaŭ 200 kantojn por elŝuti el la bazaro Xbox Live (kontraŭ pago de 160 Microsoft Points). La  plena kaj ĝisdatigita kantolisto videblas ĉe http://www.rockband.com/?section=gameinfo.

Jen la probablaj prezoj de Rock Band en Eŭropo:

  • Nur la ludo: 69,99€
  • Drumo: 89,99€
  • Senkabla gitaro: 69,99€
  • Kompleta pakaĵo (mikrofono + drumo + gitaro): 169,99€