“Uĵo”: La Sufikso De La Jaro (Verŝajne)

Iu suna tago, Helen Sara B lacis pri la sufikso “-aĉ”. Ŝi tiam ekuzis la sufikson “-uĵ” en siaj retpoŝtoj por esprimi kontentiĝon ege plaĉe kaj facile. “Uĵu via nokto”, ŝi bondeziras. Emmanuel Bosquet klarigas en lia Facebook-paĝaro:

La sufikso “-UĴ” esprimas kontentiĝon de la parolanto. Oni povas diri “varmaĉa” kiam tro kaj aĉe varmas, sed oni ne havas vorton kiam la varmeco estas kontentiga, agrabla, ĉarma. Do “Mmh, tiu kovrilo estas varmuĵa!” indikas ke oni rekte kontentas pri la varmeco de la kovrilo. “Kia …promenuĵo!”, “Oh, kio okazuĵas?”. Komplimentoj: “Vi uĵas”, “Homuĵo!”

Kion pensus Onklo Zam’ pri tia evoluo de la lingvo? Diskutuĵu en nia komentejo…

Posted on Novembro 23, 2009, in Libroj and tagged , , . Bookmark the permalink. 18 komentoj.

  1. Tio montras, ke la proponintoj ne konas la lingvon Esperanto. Lerteco ne estas laŭ sia plaĉo aldoni novajn neekzistaĵojn al Esperanto. Lerteco estas uzi jam ekzistajn kapablojn de la lingvo por esprimi sin. Unue bone lernu la lingvon kaj iomete prokrastu aldonu nenecesaĵojn al ĝi. Via “varmuĵa” simple estas “plaĉe varma”.

    • Hej, kara, ĉu vi ofte diras “malmorala ulo” kiam eblas diri “fiulo” ?
      Kialo por ekzisto de sufiksoj estas ke ili plirapidigas transiron de pensoj inter cerbo kaj parolo. Estas multe malpli nature diri “mi sentas komforte…” ol simple “uĵas…”
      Jam “aĉ” povas esprimi mallaŭdon/malkontentiĝon. Sed en pozitiva direkto ne ekzitas vojo tiom tuja!
      Tio montras ke nia lingvo pli kutimas esprimi aĉecon ol komforton. Tio ne plaĉas al mi.
      Ni ne uzas lingvon nur por ties kapablo esprimi ion precize (“plaĉe varma” ja estas en ordo) sed ankaŭ por ties spegulado de niaj sentoj, de nia psikstato.
      Mi petas ke vi atentu pri aferoj kiel “proponintoj ne konas Esperanton” unue, tio estas ofendeta, due, pro tio ke ni bone konas ĝin ni konas ĝiajn nefortojn. “Plaĉe varma” estas ion kion vi povas skribi, sed kion neniu diros.

  2. Marek Blahuš komentis:

    “Hej homoj, vi havas konkurencon! Hodiaŭ mi studis pri esperanto-morfologio kaj trovis mencion pri laŭdativo esprimata per “el”: ekz. “Kia domelo!” Vidu mem tuj sub la tabelo ĉe http://www.facebook.com/l/9339c;en.wikipedia.org/wiki/Esperanto_vocabulary#List_of_prefixes
    Mi komprenas ke ĉiu volas esti la unua kaj kreinto de io nova, sed tamen oni agnosku ke klopodoj ĉi-prie jam antaŭe ekzistis. Do eble “uĵ” ne estas tiom “uĵa”, sed almenaŭ iom “el”? ;-)”

  3. Ho, neniam auxdis pri “el”! Mi provos tion. Ecx se “el” sxajnas iom granda, bela, do ne tute same kiel “ujx” kiu cxefe esprimas komfortan senton… nuu, mi provos!

    Cetere Hendrik Lönngren estas kunkreanto ;-) Tamen ni neniam celis iun revolucion sed simple sxatas ludujxi kaj esprimi nian senton ;-) Trankviligxu do, homoj…

    Noktujxon al cxiuj ;-)

  4. Helen skribis; “Tamen ni neniam celis iun revolucion sed simple sxatas ludujxi kaj esprimi nian senton ;-) Trankviligxu do, homoj. Noktujxon al cxiuj.

    Lingvo devas esti lernebla kaj komprenebla de ĝiaj lernintoj. Tial oni pri Esperanto parolas pri fundamento. Se ĉiuj nur ludus kaj esprimus siajn sentojn laŭ siaj propraj plaĉoj, nun ekzistus milionoj da neinterkonsentitaĵoj kiuj estus ĉefe konfuzigaj. Ekzemple neniu sana verksito ankoraŭ uzas “na” por akuzativo ĉar fakte ĝi ne estas necesa.

    • Ĉu en iu vortaro vi povis legi la vorton “mojosa” antaŭ 5 jaroj? Nun en la german-esperanta vortaro de Ulrich Matthias, ĝi estas. La vorto mojosa estas tipa ekzemplo de vorto kiun oni kreis pro manko de taŭga nocio jam.
      Nu, oni rajtas diri “modernjunstila” Kiu faras?
      Fajfu pri la fundamento kaj iom vivu, kara! Lingvo vivas desube! Ni bezonas kompreni unuj la aliajn kaj pro tio ni parolas pri -uĵ kiel propono al niaj propraj amikoj. Ni ne revolucias desupre, tion povas fari neniu, certe ne en Esperantio.
      Ne temas pri neceseco de “na”, temas pri praktikeco.
      Ne temas pri perfekteco, temas pri efiko.
      Ne temas pri ĝusteco, temas pri plaĉo.
      Ne temas pri teorio, temas pri sentoj.

  5. \_Musubana_/ • http://musubana.blogspot.com

    Mojosuĵa bildo! ;-)

  6. mesaĝo el facebook:

    Quentin Weber-Seban diras: “Chu ‘el’ ne jam alisence ekzistas? Kaj chu estas postfikso, kiel en la ekzemplo, auh antauhfikso, kiel la ligilo sugestas?”

  7. mesaĝo el facebook:

    Emĉjo Emmanuel Bosquet diras:
    “UNUE: Tiu -el estas laŭda kaj do nepre kaj vole objektiva. -uĵ indikas kontentiĝon kaj do nur reliefigas subjektivan senton.
    DUE: neniu en mia amikaro iam ajn uzis tiun -el
    TRIE: “el” jam signifas ion en esperanto, kiel prepozicio. Uĵ estas nur iu rivero en Ukrainio.
    KVARE: Laŭdo ne estas sento (jam diris tion, sed mi ĵus rerigardis) do -el utilus pli al formalaj situacioj, dum -uĵ estas de tre intima uzo.
    KVINE: mi ĉiam pravas.”

  8. mesaĝo el facebook:

    Emĉjo Emmanuel Bosquet diras:
    Do:
    “Kia domelo!” “Tiu domo ja estas admirinda!”
    “Kia domuĵo!” “Mi tre kontentas pri la etoso en tiu domo kaj sentas min komforte, sekure kaj agrable”

  9. mesaĝo el facebook:

    Emĉjo Emmanuel Bosquet diras:
    Do, mi kontrolis kaj nenie alie trovis mencion de tiu prefikso. “Kiu faras, tiu pravas”
    Ek al pli psikfidela lingvo!

  10. Ujh-sufikso shajnas al mi sufiche interesa, sed mi ne scias se vere ni bezonas ghin. Ni atendos kaj vidos.

  11. mi kontentas (sed ne uĵ’as) ke ĉi-artikolo kaj la inventaĵo(j) idis tiom da komentoj. tamen mi persone ne sentas bezonon pri malaĉigajn prefiksojn kaj sufiksojn.

    se aliaj uzas, nu, bone uzu, mi komprenos vin))) sed mi ĝin neniam proponu al novuloj aŭ komencantoj, kiel prave diris Geĉjo. restu do tiuj “el-” kaj “uĵ-” ludilo por progresantoj kaj revoluciemuloj.

    ps
    mi konfesas ke foje uzas “na”-n, sed nur por (famil)nomoj, por eviti malbelan (en ĉi-situacio) akuzativon.

    • centelcente konsentas.

      nur io: “mi uĵas” estas terure malmodesta esprimo! Tio signifas “mi plaĉas al aliaj homoj / aliaj homoj kontentas pri mi” !!!

      Tiajn novaĵojn oni ne instruas al komencantoj (krom kiel bela ekzemplo kiom fleksebla la lingvo estas. Neesperantista germana amikino de mi miras plej pri -uĵ kiam temas pri esperanto)

  12. » Kion pensus Onklo Zam’ pri tia evoluo de la lingvo?

    Li pensus „Uĵas!“ :)))))))))
    Fakte eĉ „Ужас!“ (ĉar la rusa estis lia ĉefa lingvo, kiel konate).

  13. Miaj karaj inventistoj,
    principe por cxiu stultajxo oni povas eltrovi novaj sifiksoj, cxu prefiksoj, tiel, ke denove la lingvo disfalos, cxar unu komencos ne kompreni la alian.
    Uzu unue bonodre kaj gxuste tiujn kiuj ekzistas kaj tio suficxas. Se Esperanto oficjaligxos en la tuta mondo, gxi certe aspektos alie ol hodiauxa formo. Por ne dangxeri oficjaligo metu viajn ideojn kaj energiojn por gxin vastigi en tiu formo kia estas.Se ne estus perf-ido de ido gxi probable estus jam oficjaligita. Do, ne estu ovo pli sagxa ol kokino!
    Sincere via Stanislavo

  14. Sed eble la ovo estas pli saĝa ol la kokino… Kial la kokino transiris la straton?

%d blogantoj ŝatas tiun ĉi: