Blogarkivoj

Mojose translokiĝas al Facebook

Nia nova adreso: http://www.facebook.com/esperantomojose

Imitaĵo Ankoraŭ Pli Genia Ol Originalaĵo

enjoy esperantoĈu ne? Ni danku na Pako Belmonte el Barcelono kiu kunhavigis ĉi-bildon en Vizaĝlibra anaro ¨Mi drinkis kun iu de tiu-ĉi grupo¨. Kiu konas la aŭtoron de la bildo, bonvolu  rakonti la  historion en komentoj.

“Uĵo”: La Sufikso De La Jaro (Verŝajne)

Iu suna tago, Helen Sara B lacis pri la sufikso “-aĉ”. Ŝi tiam ekuzis la sufikson “-uĵ” en siaj retpoŝtoj por esprimi kontentiĝon ege plaĉe kaj facile. “Uĵu via nokto”, ŝi bondeziras. Emmanuel Bosquet klarigas en lia Facebook-paĝaro:

La sufikso “-UĴ” esprimas kontentiĝon de la parolanto. Oni povas diri “varmaĉa” kiam tro kaj aĉe varmas, sed oni ne havas vorton kiam la varmeco estas kontentiga, agrabla, ĉarma. Do “Mmh, tiu kovrilo estas varmuĵa!” indikas ke oni rekte kontentas pri la varmeco de la kovrilo. “Kia …promenuĵo!”, “Oh, kio okazuĵas?”. Komplimentoj: “Vi uĵas”, “Homuĵo!”

Kion pensus Onklo Zam’ pri tia evoluo de la lingvo? Diskutuĵu en nia komentejo…

“Unfriend”: La Vorto De La Jaro (Ŝajne)

La nova eldono de anglalingva vortaro The New Oxford American Dictionary anoncis ĝian “Vorto de La Jaro”  por 2009: “unfriend” (t.e. forigi iun kiel ‘amiko’ en socia retejo kiel Facebook). Kiel ni diru tion en Esperanto? Vortumu en la komentoj!

Monato lanĉas PDF-version, maltrafas jarcenton

En la 20a jarcento, la prezoj de la varoj estis kalkulitaj laŭ la distribuadaj kostoj. Esence, temis pri fizika spaco en vendejo – bretoj. Sed la 21a jarcento funkcias ankaŭ alimaniere; ĝia plej elstara medio, Interreto, estas landogranda ekonomio kie normale la prezoj de aĵoj estas “nulo”. Tio estas senprecedenca kaj fakte tute kompreneblas, ke ne ekzistis ekonomiaj modeloj por senpagaj aĵoj ĝis nun. En cifereca mondo, ekzistas 2 negocmodeloj ĉirkaŭ senpagado: la tradicia modelo, kiu nomiĝas du-flanka merkato, kaj la nova modelo, konata angle kiel “Freemium” (free+premium), bazita sur la ebleco komerci du malsamajn versiojn de produkto. (La tradicia modelo transiras pli kaj pli al la nova modelo). La ĵusa apero de PDF-versio de Monato, la plej grava revuo en Esperanto (eldonata de Flandra Esperanto-Ligo kaj legata tutmonde), montras ke oni ankoraŭ ne bone komprenas la novan ekonomion. Ĉu iu en la mondo legas, regule, AJNAN revuon en tiu formo? Ne. PDF utilas, kaj fakte tre bonas, kiam oni volas printi dokumenton; sed por ordinara legado, komputila ekrano ege malbonas. La solvo: pligrandigi la revuon (8.000-vortaj artikoloj! tutpaĝaj plenkoloraj fotoj! moderna aspekto!) kaj krei retejon kun altkvalita enhavo. Altkvalita enhavo estas 1. la TUTA enhavo de la presita revuo (liberigu ĝin!), ne por legi – ĉar neniu legos ĉion – sed por ke ĝi estu referencita tra la reto; neniel en PDF-formo sed jes ja en ordinara teksto-formo, plibeligita de profesie farita stilfolio; kaj 2. originalaj, mallongaj artikoloj pri mondaj novaĵoj, tiel ke retemulaj esperantistoj legos ĝin aŭtomate per RSS (Monato jam publikigas RSS-fluon, kvankam la kompleta enhavo legeblas nur de abonantoj). Estas pluraj manieroj mezuri Interretan sukceson: adeptoj ĉe Twitter, amikoj en Facebook, Farbskatol-voĉdonoj, ligoj el Libera Folio. Ili ĉiuj estas senpagaj, sed kontribuos al la plej grava metriko: abonantoj de la fizika produkto, la revuo Monato. Retaj statistikoj havas rektan rilaton kun la reala ekonomio – la monero nuntempa estas PageRank, kaj oni konvertos la aperon ĉe l’ pinto de serĉo-rezultoj al trafiko en la retejon, kiu siavice kreskigos la kvanton de pagitaj anoncoj (kaj en la retejo, kaj en la revuo). Revuoj havas plurajn enspezfontojn, sed ĉiukaze ili estas entreprenoj kiuj vendas spacojn por anoncoj. Pro tio, ĝi devas sin teni per la anoncoj, ne nur por la abonantoj. Anoncoj daŭre estos efikaj kaj revuoj sendube restos taŭgaj por anoncantoj. Monato ne estas ĵurnalo, nek eta semajna gazeto; ĝi estas la ĉiumonata referenca publikaĵo en Esperanto. Oni ne konkuras kontraŭ Interreto, samkiel libroj ne konkuras kontraŭ Interreto. Temas pri malsamaj medioj. Monato povas havi rekordan jaron en 2009, sed tio postulos lerni kiel sukcesaj revuoj kiel The Economist, Wired, NatureScience adaptiĝis al negocaj modeloj de la aktuala jarcento.

Britney Spears Kaj La Interreta Marketingo

britney-spears-website

Temas pri unu el la plej sukcesaj ekzemploj kiel mastrumi markon en Interreto: reĝino de la tiel nomata “Google Zeitgeist” dum du sinsekvaj jaroj, aktive reprezentita ĉe YouTube, Twitter, Facebook, MySpace… ni parolas, sendube, pri famulo je tre vigla marketinga kampanjo en Interreto. TechCrunch atentigas nin pri labora oferto publikigita de Harvard: la serĉo de profesiulo por la posteno de “Britney Spears 2.0 Media Manager”, kapabla je la iloj de Google Analytics, SEO kaj SEM; konstruado, lanĉado kaj administrado de virtualaj komunumoj; fanatiko pri sociaj retoj kiel Facebook aŭ MySpace; blogisto pri teknologio; kaj frua adoptanto de novaj medioj kiel Twitter. Indas okulumi la detalajn postulojn de la laboro kaj sindemandi kiuj, el tiuj kapabloj, komencas esti parto de la profesia scipovo atendita de laboristoj en la 21a jarcento. Tiu ekzemplo de Britney Spears montras, ke dum teknologio malaperigas kelkajn profesiojn, ĝi ankaŭ kreas aliajn novajn laborpostenojn.

britney

Esperantaĵoj en Facebook

Ĉu vi iam ajn ricevis Karmo-Vinon, Esperanto Desperadon, Feston, aŭ eĉ akuzativon de amiko? Se ne, tiam akiru la ‘Esperantaĵoj’-funkcion en Facebook! Vidu kiom da diversaj esperantaĵoj vi konas, kaj kiom da vi ankoraŭ ne komprenas. Ekzemple, ĉu vi konas la miton de la ĉambro 14? La alludon de homlupoj? Se ne, vi baldaŭ lernos!