Category Archives: Manĝado
Financa Krizo: Mmm…
Kiu dum malfacilaj tempoj ne emis iomete konsoli sin per dolĉaĵoj? Ĉu ĉi ĉokolado je formo de pica diagramo reestigos ĉaĉaĉaon en la vivo de borsofiaskinto, la Mojose-teamo ne scias – sed kia bongusta ideo! :-)
La belaĵon kreis Kataluna ĉokoladofirmao Chocolat Factory. La foton oni… pruntis el la Hispana gazeto El País.
La 7 Plej Bongustaj Blogoj De La Mondo
Jen la listo de neoficialaj “forn-mojosuloj”, alivorte tutmonde agnoskitaj blogistoj, kiuj tamen estas for de grandaj markoj de vinmanĝaĵa kritikumado.
- Itala La cuisine de Fabien kun diversaj receptoj kaj vere belegaj fotoj, pro kiuj en 2007 Fabien gajnis en konkurso “La plej bela foto-blogo”, organizita de squisito.org
- Kataluna 7canibales, kie amasas receptoj, diskutoj kaj rakontoj pri manĝaĝoj far de kelkaj iberiaj ĵurnalistoj kaj verkistoj
- Angla Jamiemagazine de juna kuiristo kaj lerta komunikisto Jamie Olivier, kiu, krom kuiri, ankoraŭ instruas en lernejoj la sanajn manĝkutimojn al gepatroj kaj infanoj
- Usona Nigell, interalie mojosa pro sia saĝecaro rilate kuiradon, manĝadon kaj manĝaĵojn
- Alia usona Dobianchi, kies aŭtoro sin prezentas kiel historiisto pri manĝaĝoj kaj trinkaĵoj, tradukisto kaj muzikisto. Efektive ĉi-blogo iĝis fama ĉar disvastigas inter usonanoj sekretojn de itala kuirarto kaj popularigas ankaŭ aliajn manĝaĵ-spertojn
- Aŭstralia Donnahay, kiu ĉefe traktas simplajn receptojn, facile plibonigeblajn. Post gajni internacian konkurson Gourmand Awards en 2007 pro la receptolibro, la aŭtorino nun malfermis vendejon kun propra nomo.
- ĉu vi jam lanĉis esperanto-lingvan receptblogon? Jen la loko por vi!
Kiel Solvi 7 Tutmondajn Problemojn
Se vi preferas ke iu alia decidu kiel elspezi profiton de via aĉeto, tralasu ĉi-novaĵon.
Naskiĝis antaŭ 2 jaroj ¨Project 7¨, kiu ligigas vere konsciajn, neprifajfantajn homojn pretajn pagi multe por ĉiutagaj varoj kun la homoj kiuj bezonas monan aŭ alian helpon. La ĉefa ideo, kiun proponas kreintoj, sonas tre bele: ŝangu vian celon! Tio efektive signifas ke vi ne simple aĉetas pro VIA bezono, sed vi aĉetas pro bezono de IU ALIA. Oni celas kontribui al solvo de problemoj, kiuj ja sendube urĝas esti solvitaj en tutmonda grado: kuri malsanulojn, havigi domon al senhejmuloj, manĝigi malsatulojn kaj aliaj.
Kiel funcias ĉi-entrepreno? Dume oni aĉetadas varojn, ĉiujare projekt-kunordigando ricevadas proponojn de senprofitajn organizojn pri siaj agoj en 1 de 7 fakoj. Fine de la jaro oni elektas por ĉiu fako 1 gajninton kaj tiel oni realigas bonfarajn projektojn pere de mono, kiu estas vendprofito. Gravas ke ĉiu individua aĉetinto, registrita ĉe koncerna paĝaro, povos sekvi proprokule ¨kien iras mono¨ pere de blogaj novaĵoj, fotoj, videoj ktp.
Atentu ke tiuj mojosaj maĉgumoj kaj alio aĉetblas ne nur en kutimaj vendejoj, sed ankaŭ en ĉereta butiko! Elektu vian varon, aĉetu ĝin konscie kaj rakontu al ni en la komentoj, ĉu vi kontentas pri la elspezo.
Ĉielarka Kuko
Esperantlingva blogisto kaj fervora biciklo-amanto Kvarko bakis tiun ĉi mojosan ĉielarkan kukon en la pasinta semajnfino.
La kuko vere temas pri du aferoj. Unu estas la fakto ke oni povas fari kukon el kuk-pulvoro sen aldoni ovojn aŭ lakton aŭ buteron aŭ ion ajn. Anstataŭe, oni aldonas nur travideblan sodakv-aĵon. La pli grava afero pri la kuko, tamen, estas ke ĝi estas multkolora. Oni miksas manĝaĵ-kolorigilon duonsolidan [gelatenan?] (ne likvan) en blankan kuk-paston kaj ĝi aspektas tiel. La purpura ne aspektas tiom miriga kiom en fotoj de aliaj homoj, sed la bakita fina produktaĵo aspektis tute bone.
Kiel Ŝpari Vaporon Absolute Senzorge
Ekhavu en via kuirejo la novan eko-forneton “Osmos”, kreaĵo de la angla disegnisto Jonathan Banton. Ĝi estas nur flakono, kiun oni metas sur la poton en kiu oni estas kuirantaj. Tiu flakono malebligos al vaporo perdiĝi en aero kaj do la vaporo de kuirado amasiĝos interne de la flakono. Imagu, vi povus uzi Osmos-on, ekzemple, por akvumi la semojn de herbo (salatfolietoj, soio ks) kaj kreskigi ilin, tielmaniere bongustigante siajn manĝaĵojn. Kaj poste manĝu vian manĝaĵon feliĉa, ĉar krom disegno kaj utilo por naturmedio, estas plibonguste uzi Osmos-on!
Delicaj Donacoj
La nedaŭra naturo de manĝaĵoj povas solvi problemon: ĉu ni donacos ion, kies dezireco estas nenia? Kiam ĉe dubo, provu manĝaĵojn. Sed anstataŭ tiun ordinaran ĉokolad-skatolon, klopodu esprimi vian personecon per io nekutima kiel ĉokolad-kovrita lardo, aro da Britaj fromaĝoj kun piroj aŭ eble makaronoj manfaritaj el New Orleans. Ankoraŭ ne certas? Por multaj aliaj friponaj ideoj vidu la gvidlibron Holiday 2008 Cool Hunting Gift Guide.
Kie Trovi Picon Kun Banano
Denove mojosan oferton proponas Londono. En picejo Eco-Restaurant, dank’ al posedanto Charmaine Wasif, estis inventita serio de picoj, kreitaj por gravedaj virinoj, kiuj tre ofte kapriĉas pri manĝaĵoj kaj do bezonas la plej variajn menuojn. Enkadre de “Gravedec-picoj” oni proponas 7 focaccie (picaĵojn), kiujn tradiciemaj pic-manĝantoj neniam alproksimigus al buŝo. Ekzemple, picaĵo kun mozarella-fromaĝo kaj glaciaĵo; kun favoj aŭ vinberoj; freŝa salmono, laktaĵ-salso, bifsteko, semoj de sunfloroj…
PS: se iu leganto malsatas, jen la adreso: 144 Chiswick High Road, Chiswick