Category Archives: Dizajno
Piedpilka Frenezo Proksimiĝas
Jen kiel pretiĝas patriotumi kreemaj italoj:
Kontrolu ĉe la sekvaj bildoj, ĉu ankaŭ vi jam posedas ĉion bezonatan por pasigi horojn kaj horojn antaŭ la TV aŭ via komputilo por spekti ĉiujn piedpilkajn maĉojn???
iWatch, La Nova Horloĝo de Apple (falsa!)
Teknologia blogo Gizmodo demandas: ĉu vi aĉetus tion, se ĝi ekzistus?
Imitaĵo Ankoraŭ Pli Genia Ol Originalaĵo
Ĉu ne? Ni danku na Pako Belmonte el Barcelono kiu kunhavigis ĉi-bildon en Vizaĝlibra anaro ¨Mi drinkis kun iu de tiu-ĉi grupo¨. Kiu konas la aŭtoron de la bildo, bonvolu rakonti la historion en komentoj.
Nova Aspekto Debutas ĉe Mojose
Alvenas la printempo kaj oni ŝanĝas vestaĵon! Inter aliaj novaĵoj, nun legantoj povas vidi verkistonomojn en la artikolo mem (antaŭe tio nur eblis pere de RSS-fluo).
Kartono+Lulkanto=Balouga
Bela donaco por viaj nevoj, nepoj kaj propraj idoj. Malpeza, rapide farebla kaj mojosa, ĉar simple kartona. Lul-lito Green Lullaby de Balouga, franca enterpreno de porbebaj kaj porinfanaj mobilaĵoj, dekoraĵoj kaj originalaĵoj, kiu aktive apogas ekologikonsciajn dizajnaĵojn kaj inventaĵojn.
En la sama kartona varlinio ekzistas krome benkoj kaj tabletoj je modera prezo. Aĉeteblas ĉio en la pariza vendejo Gallerie Balouga (25 rue des Filles du Calvaire) aŭ en retvendejo, kaj oni liveras en tuta Eŭropo kaj Svislando.
La Kontraŭ-ŝuo
Tiuj ĉi viraj ŝuoj supoze estas pli bonaj por via korpo ol ordinaraj piedvestoj. Laŭ fabrikanto MBT, “la homa raso nature promenas sur nestabila planko, ne sur plana grundo”. La ŝuo-produktisto surbazas sian dizajnon je la fakto ke Masaj-tribanoj en Afriko havas malpli da dorsan kaj artikan problemojn, ĉar ili ĉiam promenas sur neplanaj surfacoj. Pro tio ili kreis la tielnomatan “Masai Barefoot Technology (MBT)”, ŝuoj por ke homoj sentiĝu kiel se ili promenus… senŝue.
Oficiala prezo en pluraj vendejoj estas 209 €, sed zorgu pri Interretaj rabatoj. Vi trovos aŭtentikajn vendistojn ĉe la oficiala retejo de MBT.
Utile Forigu La Eksteran Mondon Per – La Sunenergia Kurteno!
Ni jam priparolis por vi la nekredeblan futuron de sendrata elektro. Dum ni atendas tiun tagon kiam kabloj ne plu bezonatos kaj la verda energio libere kaj ĝustacele ondumos tra la aero, ne mankas kreivaj solvoj al la energia problemo per pli establitaj teknologioj.
Dizajnisto Ming-Ching Hsueh kreis la sunenergian kurtenon. La ilo genie simplas:
Kiam sunas, simple malvolvu la kurtenan rulon antaŭ iun taŭgan fenestron. (Vi ne bezonas sunon ĉe via komputiltablo, ĉu?) La streĉita kurteno nun kaptos la sunradiojn, kaj stokos ilin kiel baterian elektron. Poste, dum la nigra nokto, vi povos ŝargi ĉiujn viajn maŝinetojn (poŝtelefonon, razilon ktp.) per la diversaj kabloenirejoj de la kurtena baterio. Brile, ĉu ne? :-)
Pli da bildoj vidu je: http://www.yankodesign.com/2009/10/01/sun-shine-and-a-curtain/