Category Archives: Financoj

Fanaj Filmoj Por Senpaciencaj Hobitoj

Ne nur Gerda malaperis…

Se la Granda Evento de via vivo en la jaroj 2001, 2002 kaj 2003 estis la kinigo de ”La Mastro de la Ringoj”…   Se vi ĉiutage atendegas la ontan filmon ”La Hobito”…  Jen bona novaĵo por vi! Kelkaj fanoj de la Angla fantasta aŭtoro Tolkien tiel sopiris al lia mondo Meztero ke ili produktis siajn proprajn filmojn. Nome:

The Hunt for Gollum – ”La ĉaso je Gollum” (anglalingva kun diverslingvaj subtitoloj; rete spektebla; daŭras 38 minutojn)

Born of Hope – ”Esper-naskita” (anglalingva kun diverslingvaj subtitoloj; rete spektebla; daŭras 70 minutojn)

Ambaŭ antaŭas la okazojn de La Mastro. Ili baziĝas je aferoj kiujn Tolkien mem skizis fine de tiu verko.

En The hunt for Gollum Aragorn serĉas la hobitaĉon Gollum tra sovaĝaj pejzaĝoj (filmitaj en norda Kimrujo). La sorĉisto Gandalf eksuspektis ke la senvidebliga ringo (havata de la hobito Bilbo) estas pli ol truk-ludilo… Pro tio ĝia eksa posedanto Gollum trovendas je ĉioma kosto!

Born of Hope temas pri la gepatroj de Aragorn kaj la antaŭhistorio de Aragorn mem.

Ambaŭ filmojn kreis pasiaj amatoroj, akirante mirindajn rezultojn per buĝetetoj, strebego kaj interreta kunlaborado.

Na Born of Hope kreis la Brita amatora aktorino Kate Madison, kiu per sia ŝparmono produktis antaŭfilmeton… Alŝutinte tiun en YouTube, ŝi sukcesis altiri sufiĉe da tutmondaj atento, mono kaj alispeca helpo por finfari la filmon! (Se vi legas la Hispanan, vidu jene.)

Kial atendi? Iru ni Mezteren! :-)

(Klaku la suprajn ligilojn de la filmoj por ekspekti ilin.)

Kate Madison, la reĝisoro de Born of Hope

Ĉu Pli Bonas Lui Aŭ Posedi Vian Domon?

Malfacilas respondi, sed Edmund Phelps, nobel-premiito pri Ekonomio en 2006, luas lian domon. La usona ekonomiisto ricevis US$ 1.500.000-monsumon sed diris ke li ne aĉetus la domon, kie li loĝas. Se vi komprenas la hispanan lingvon, oni rekomendas la legadon de artikolo verkita de Juan Ramón Rallo pri la ĝusta prezo de loĝejoj. Li asertas ke “estas esenca kompari la prezon de luado kontraŭ la prezo de aĉetado por la sama domo. Tiu rilato, heredaĵo de bursaj analizoj, oni nomas ‘PER’ (Price-earning ratio). Ju pli alta estas la PER-valoro, des pli kosta estos la aĉetumado kompare al la luado”.

Ekzemple, se apartamento kostas 480.000 eŭroj kaj oni povas lui ĝin kontraŭ 12.000 eŭroj jare, ĝia PER-valoro rezultos je la numero 40. Tio signifas, ke oni bezonos 40 jarojn por repreni nian nemoveblan kapitalon (la apartamenton) pere de la luado. Aliflanke, se iu apartamento posedas PER-valoron de 5, tio estus tre bona investo, ĉar ŝparante nur 5 jarojn el luado ni reprenus ĉiun nian monon.

Ĉu nia matematiko fuŝas? Aldonu vian sekretan formulon en la komentejo.

Financa Krizo: Mmm…

Kiu dum malfacilaj tempoj ne emis iomete konsoli sin per dolĉaĵoj? Ĉu ĉi ĉokolado je formo de pica diagramo reestigos ĉaĉaĉaon en la vivo de borsofiaskinto, la Mojose-teamo ne scias – sed kia bongusta ideo! :-)

La belaĵon kreis Kataluna ĉokoladofirmao Chocolat Factory. La foton oni… pruntis el la Hispana gazeto El País.