Category Archives: Arkitekturo

La Plej Mojosa Naĝejo De Singapuro

Marina Bay Sands estas hotelo en Singapuro kiu debutis en 2010 post investo de 5 bilionoj da dolaroj. En la 2560 ĉambroj, konferencejo, aĉet-centro, scienca muzeo, kazino, restoracioj… Sed ni volas nur uzi ĝian naĝejon, kiu estas lokita en “boato” (!) super tri 55-etaĝaj turoj (!!).

La 15 Plej Frenezaj Konstruaĵoj De La Mondo

1. La Kurba Domo (Sopot, Pollando)

2. Arbara Spiralo / "Hundertwasser" (Darmstadt, Germanio)

3. Turo "Galatea" (Figueres, Hispanio)

4. Ideala Palaco / "Ferdinand Cheval" (Hauterives, Francio)

5. La Korba Konstruaĵo (Ohio, Usono)

6. Publika Biblioteko de Kansas City (Missouri, Usono)

7. Wonderworks (Orlando, Usono)

8. Habitat 67 (Montreal, Kanado)

9. Kubaj Domoj (Rotterdam, Nederlando)

10. La Freneza Domo / "Hang Nga Guesthouse" (Dalat, Vjetnamio)

11. La NIFO-domo (Sanjhih, Tajvano)

12. "Nakagin" Kapsula Turo (Tokyo, Japanio)

13. Doma Atako / "Erwin Wurm" (Wien, Aŭstrio)

14. Ligna Gangstero (Archangelsk, Rusio)

15. Muzeo "Ripley's" (Ontario, Kanado)

BONUSO: La plej freneza domo de la mondo

Centra Oficejo, Universala Esperanto-Asocio (Rotterdam, Nederlando)

Mirindaj 3D-Murartoj Trompas La Okulojn

La elstaraj pentraĵoj montritaj tie ĉi estas kreaĵoj de John Pugh, kiu specialiĝis pri tekniko nomata trompe l’oeil (“trompo de la okulo”). Gigantaj artopecoj, ili estas pentritaj sur plataj muroj de konstruaĵoj por doni la impreson, ke temas pri tri-dimensiaj scenoj. Lia artaj intervenoj troviĝas en multaj lokoj de la mondo. Nuntempe, Pugh pentras la murojn de policejo en Kalifornio kaj amuzejo en Calgary (Kanado). La peco ‘Tertremo’, montrita tie ĉi en Mojose, troviĝas ĉe Main Street en la urbo Los Gatos, Usono. Ĝi estis kreita sekve de reala tertremo, kiu okazis en 1989.

Preĝejo Santa Monica

Gallo Quirico faris tiujn mirindajn fotojn el nova preĝejo en Madrid, Hispanio. Ĝi nomiĝas “Iglesia de Santa Monica” kaj temas pri projekto el mondfama arkitektura studio Vicens + Ramos.

santa_monica_church_01

santa_monica_church_02

Esploru Antikvan Romon Per Google Earth

Per la magio de Google Earth vi nun povas vojaĝi reen en la tempo por vidi kiel aspekti Antikva Romo kaj ĝia tuta arkitekturo en 3D. La programo estis disvolvigita fare de Rome Reborn Project, projekto kiu celas rekonstrui (virtuale) version de Romo el la jaro 320 AD – la pinta momento de la imperia ĉefurbo. Por ĝui ĝin laŭplaĉe, vizitu la paĝaron Google Earth: Rome. Kelkaj detaloj ankoraŭ ne pretas sed, hej, Romo ne estis konstruita en unu sola tago!

Profiti Malplenecon Kaj Iĝi Famaj

Ne ĉiuj posedas ektarajn terenojn por konstrui mirindajn vastajn domojn, kelkaj heredas iom maloportunajn spacojn. Kial do lasi neuzitan paron de metroj inter unu konstruaĵo kaj la alia? Demandis sin belgaj arkitektoj Pieter Peerlings kaj Silvia Mertens kaj trovis la solvon. Por plenigi la 2.4 x 5.6 metrojn inter du domoj, en la urbo Antwerpen, ili konstruis la loĝejon, surmetite 4 containers (enhavilojn) unu super la alian, preskaŭ kvazaŭ LEGO brikoj. Ilia kreaĵo jam estas bendita kiel la plej streĉa domo de tuta la mond’ , sed troviĝas ĝuste en la mezo de distrikto de tielnomataj “ruĝaj lumoj”. Por distingiĝi, la konstruaĵo estas farbita en 4 koloroj, etaĵo post la etaĵo: unue estas blanka oficejo, poste verda kuirejo, sekvas ruĝa salono kaj finfine la nokta zono estas blua.

Fervoja Stacidomo Iĝos Balnea Ripozejo

Eta testo pri viaj geografiaj scioj: kie troviĝas Torino, ĉu ĝi estas apudmara urbo? La respondo post kelkaj jaroj estos iom miriga: jes, en urbocentro, tuj apud stacidomo Torino Porta Nuova aperos granda mar-ripozejo. Feliĉe ne temas pri klimatŝanĝo, oni simple volas ĝui maron, ne gravas ĉu veran aŭ artefaritan, sen preni transportilon por veturi al Liguria marbordo.

Por kontentigi ĉi-specan bezonon (kapriĉon?), jen iom megalomana propono de arkitekto Maurizio Zucca. La projekto subkomprenas restrukturiĝon de stacidoma zono, forigon aŭ subteriĝon de kelkaj platformoj. Anstataŭ konstrui tie komercajn centrojn aŭ ĉielskrapulon, oni portos marakvon al urbon kaj kreos pli ol 20-hektaran planĝumeblan ujon. Ĝies “marbordo” estos pli ol kilometron longa, kaj disponos je ĉirkaŭ 150 metrojn de plaĝo.

De kelkaj intervuoj kaj blogoj rilatajn al projekto jam naskiĝas belegaj bildoj en la imago: akvo anstataŭ asfalto, plaĝseĝoj anstataŭ komputiltabloj, pedalbarketoj anstataŭ liftoj kaj finfine naĝkostumoj anstataŭ ĉemizoj kun kravatoj. Mankas atendi nur 7 jarojn por vidi kielmaniere kunekzistas granda urbo kun sia mar-ripozejo. Intertempe, komentu ĉi- projekton: ĉu oni rajtas tiom draste ŝanĝi urban kaj naturan medion, saligi aeron kaj akvon, dume milionoj da personoj tutmonde ne havas aliron al trinkebla akvo? Ĉu artefaritaj naturplezuroj kapablas anstataŭgi verajn naturplezurojn? Ni bonveniĝas viajn komentojn!

Sunombro Kiu Produktas Energion

Sunpaneloj en formo de foliegoj kiuj ofertas ripozon de suno kaj samtempe produktas energion. Jen VEIL Solar Shade (sun-ombriga kovraĵo), kreaĵo de la desegnistoj de Buro Nort. La projekto estas financita de la Aŭstralia registaro kaj celas pligrandigi la uzon de renovigantaj energio-fontoj en lernejaj kortoj kaj ĝardenoj. La pozicio kaj inklino de la sunpaneloj povas reguliĝi por atingi maksimuman ekspozicion al sunradioj. Ĝiaj meĥanismoj estas tiom simplaj ke eĉ infanoj kapablos mastrumi ĝin. Vera freŝec-oazo.

Lasermuro Ebligas Al Piedirantoj Piediri Trankvile

Gravan problemon de strata sekureco celas solvi Virtual Wall (Virtuala Muro), kreita per Ĉina desegnistino Hanyoung Lee. Ŝi transformis ideon de semaforo kun 3 lumoj por pli evidentigi la tradician signon “HALTU” al aŭtoj. Do anstataŭ enŝaltita ruĝa lumo, aktiviĝas lumiĝanta bariero, kiu “kuras” de unu strato-flanko al alia, ĝuste antaŭ la zono de piedirantaj strioj. La impreso de apudaj uloj estas efektive muro, kiu konsistas je densa ŝtofo de laseraj bendoj, bone videblaj de sufiĉe granda distanco (ĉirkaŭ 200m). Ĝi simulas ke iu estas transiranta la straton kaj multe pli forte motivigas aŭtomobilistojn halti. Ŝajnas bela ideo, sed ankaŭ tutcerte ege multekosta. Ĉu baldaŭ en grandaj urboj oni ankaŭ komencos montri reklamon sur muroj por kovri kostojn de instalado? Raportu viajn Minority Report-opiniojn en la komentoj.

Fluganta Domo En Ĉilio

Ĉilia arkitekto Mathias Klotz kreis tiun ĉi domon en la Ĉilia urbeto Beranda (150 kilometrojn for de Santiago), nomumita “Casa 11 Mujeres” pro tio ke en ĝi feriumas familio kun 11 (!) filinoj, kiuj aĝas inter kvar ĝis dudek jaroj. La fotojn faris Cristobal Palma. La plaĝo estas Cachagua Beach je la Pacifika Oceano, kaj la klifa inklino estas 45 gradoj! Pliaj fotoj en Dezeen Magazine.

fluganta domo 7

fluganta domo 1

fluganta domo 5

fluganta domo 6