Category Archives: Eventoj

Nova Poemo Pri La Vorto “Mojosa”

Germana poeto Hans-Georg Kaiser proponas novan – kaj certe mojosan – poezion, nome “Mojosu!”:

Modernu, junu do laŭ stilo,
mojosa estu kaj kun brilo.
Vi ĉiam belu kaj bonegu,
en via viv’ moderno regu.

Vi estu cel’ de ĝojokrio,
pro  modernec’ junec’ kaj ĉio.
Nur la plej bonan el vi fosu!
Modernu ĉiam do! Mojosu!

Lia inspiro venis el komentoj pri FESTO 2010, sendube la plej mojosa evento de la jaro!

TEJO-Komitato Laboregas En Kubo

Sed homoj kun homoj!

Rezolucio De La 95a Universala Kongreso De Esperanto

La 95-a Universala Kongreso de Esperanto, kunveninta en Havano (Kubo) kun 1002 partoprenantoj el 59 landoj, konsiderante, ke Unuiĝintaj Nacioj deklaris la jaron 2010 Internacia Jaro de Interproksimigo de Kulturoj, konstatas:

  • ke la diverseco de kulturoj en la mondo grave kontribuas al la riĉeco de la homaro;
  • ke jam dum 123 jaroj Esperanto kiel neŭtrala lingvo helpas konstrui pontojn inter popoloj kaj kulturoj, kaj
  • ke la Universalaj Kongresoj de Esperanto, kunigante homojn el plej diversaj landoj tra la mondo, mem atestas tiun kapablon konstrui pontojn,

Deklaras la deziron de la Esperanto-parolantoj kunagi kun Unuiĝintaj Nacioj kaj Unesko por stimuli komprenemon inter popoloj kaj samtempe protekti la identecon de ĉiuj homgrupoj, kaj invitas Unuiĝintajn Naciojn kaj Uneskon plene eluzi siajn rilatojn kun Universala Esperanto-Asocio por efike realigi siajn celojn.

Savu Vian Domon En Bosnio

Manko de propra kunvenejo, la plej grava problemo kiun frontas esperantistoj de Sarajevo kaj ĝenerale de Bosnio-Hercegovino dum la lastaj 18 jaroj, estas definitive solvita. Esperanto-Ligo de Bosnio-Hercegovino kun partopreno de deko da siaj membroj kunaĉetis loĝejon en centra zono de Sarajevo (str. Kralja Tvrtka 19) kiu servos kiel kunvenejo de lokaj esperantistoj, sed samtempe kiel sidejo kaj oficejo de la Ligo.

La aĉetita ejo estas en detruita stato kaj ĝi bezonegas fundan renovigon, kiel videblas sur la apudaj fotaĵoj. La rekonstruajn laborojn oni pritaksas je 15.000 eŭroj. Tiucele la ligo lanĉis apartan fondaĵon “NIA DOMO” por kolekti financajn rimedojn por renovigaj laboroj kaj posta instalo de oficeja ilaro. Ĝi invitas siajn membrojn, esperantistojn kaj amikojn tra la mondo per modestaj, eĉ simbolaj kontribuoj subteni Nian Domon. La kontribuoj estas interalie pagebla al la banko-kontoj de UEA, kodnumero elbh-j.

Antaŭ la kontraŭbosnia agreso en 1992, bosniaj esperantistoj disponis en Sarajevo pri tri kunvenejoj, ĉiuj en centra kvartalo de la urbo – oficejo de la Ligo, kunvenejo de la loka E-societo kaj klubejo de Universitata E-klubo. Post la milito nova aŭtoritato rezignis redoni eĉ unu el la ejoj al la E-organizaĵoj. Tial la aĉetita kunvenejo estas historia evento por la bosnia E-movado, kiu ĝuste ĉi-jare en 2010 festas sian centjariĝon.

Estu Preta Por La Somero 2010

13a – 16a Majo
Beneluksa Kongreso de Esperanto
Antverpeno, Belgio

14a – 16a Majo
Anemona Renkontiĝo 2010
Lesjöfors, Svedio

21a – 24a Majo (pentekosto)
Germana Esperanto-Kongreso
Kaiserslautern, Germanio

2a – 6a Junio
Blue floras la genciano 6 (junulara semajnfino)
Baden-Virtembergo, Aŭstrio

27a junio – 5a julio
Roskilde Muzika Festivalo
Roskilde, Danio

17a – 23a Julio
OSIEK-Konferenco
Herzberg am Harz, Germanio

23a Julio – 6a Aŭgusto
SOmera MezEŭropa REnkontiĝo (SOMERE)
Jünkerath, Germanio

24a – 31a Julio
IJK Internacia Junulara Kongreso
Los Cocos, Kubo

3a – 9a Aŭgusto
IJS Internacia Junulara Semajno 2010
Pécs, Hungario 

21a – 28a Aŭgusto
Itala Esperanto-Kongreso
Venecio, Italio

Opcioj abundas, kien vi iros?

Raportoj Pri Haitio

Alice Liu, de El Popola Ĉinio, starigis rubrikon pri tertremo en Haitio en la lingvo Esperanto. Vi trovos fotojn, novaĵojn kaj informojn pri ĉinaj viktimoj.

Rokidoj, La Nova Muzika Fenomeno De Esperantujo

6290_112365893246_103367528246_2261422_6532305_n

Internacia Esperanto-kultura festivalo KEF 2009 ĵus finiĝis prezenti siajn altkvalitajn originalajn artistojn kaj en Interreto jam furoras ĝia plej agrabla surprizo, sub-18a rokbando “La Rokidoj”, en kiu muzikumas Sesil Knage, Olga Marian Elliot Schou, Villads Bugge Bang kaj Carina – gefiloj de diversaj esperantistaj steluloj. Jen video:

La Rokidoj estas pura rokenrola sinteno, kaj ni amas ĝin!

6290_112364633246_103367528246_2261370_2559101_n

Unua Video Pri IJK 2009

Dum ni atendas videon kun la koncerto de Supernova, jen la unua filmeto por montri kion esperantisto Benny Lewis faris dum la Internacia Junulara Kongreso de Liberec’ (Ĉeĥio).

Germana Televidkanalo Parolas Esperanton

Dume mankas rakontoj pri IJK far de ĝies partoprenantoj, jen kion raportas Germana televidkanalo ARD.  Ĝuu la elsendon se vi malĉeestas la eventon aŭ – pli bone – rakontu viajn impresojn kiel oni filmis, se vi partoprenis!

Memore Al Mojosulo

En Esperantujo ne facilis esti fano de Michael Jackson (1958–2009). Homoj ofte negative reagis. Eble ĉar li kantis per la Angla. Eble ĉar ili vidis nur lian vizaĝon.

Per siaj videoj kaj muziko, Michael Jackson kundifinis mojosecon en la jaroj 1980aj kaj 1990aj. Tial li meritas mencion en Mojose.

~B–O

Ĉu vi sciis ke li estis fervora libroleganto ( http://is.gd/1hoDh )? Kaj ke li prisciis Espon? Tion montras la enkonduka parolado al la reklamfilmo por ”HIStory” ( http://is.gd/1hoTy ).

Kiel Mojose-teamano, mi volas honori ĉi genian muzikisto-danciston per mia malnova (jam aliloke aperinta) traduko de la teksto de ”Liberian Girl” (interesa por lingvuloj pro la svahilaĵo!) Popteksto sen melodio ĉiam aspektas strange, do prefere vi aŭskultu ankaŭ la muzikon – ekzemple je http://fizy.com/.

LIBERIANIN’

Naku penda piya – naku taka piya – mpenziwe

[Ankaŭ mi amas vin – ankaŭ mi volas vin – mia kara]

Liberianin’…
Vi venis kaj venkis min
Abrupta pasi’
Liberianin’…
Konkeris la koron, in’
Sincer-emoci’

Liberianin’
Vi scias ke venis
Venkonte min,
Samkiel en filmoj
Kiam geamantas du
Kaj ŝi flustras al li ”ĉu
Vi min amas?” kaj li plu…
”Mi amas vin, Liberjanin’”

Naku penda piya – naku taka piya – mpenziwe

Liberianin’
Pli fajna ol ajna gem’
Koramo el vi
Liberianin’…
Vi kisas min,
Ho, destin’
Ke faras vi ĉi

Liberianin’
Vi scias ke venis
Venkonte min,
Samkiel en filmoj
Kiam geamantas du
Kaj ŝi flustras al li ”ĉu
Vi min amas?” kaj li plu…
”Mi amas vin, Liberjanin’”

Naku penda piya – naku taka piya – mpenziwe

Liberianin’
Vi scias ke venis
Venkonte min,
Atendas mi tagon
Kiam diros vi „ho jes!“
Kaj mi same kun ridet’
Kaj ĉiamos la konfes’

Mi amas vin, Liberjanin’, je etern’
(In’)
Mi amas vin, Liberjanin’, je etern’
(In’)
Mi amas vin, Liberjanin’, je etern’
(In’)
Mi amas vin, Liberjanin’, je etern’
(In’)
Mi amas vin
Mi amas vin kara
(In’)
Mi volas vin
Mi amas vin kara
(In’)
Hu! Mi amas vin kara, mi volas vin kara, hu!
(In’)

[Esperantigis musubana laŭ originalo de Michael Jackson – ©]