Category Archives: Modo
iWatch, La Nova Horloĝo de Apple (falsa!)
Teknologia blogo Gizmodo demandas: ĉu vi aĉetus tion, se ĝi ekzistus?
Komplementaj Vestaĵoj Por Printempo/Somero 2010
La suno reaperis kaj ĉerizaj floroj ĝojplenigas vian vivon… Jes, jam estas printempo! Ĉijare la ideo estos reŭzi ion malnovan, novmaniere. Jen 4 tendencoj por atenti:
Tukoj al la kolo
Provu uzi koltukon kombine kun la tono de via jako aŭ ĉemizo, kiel la supre fotitaj grizan (de Armani), oranĝan (Bottega Veneta) aŭ persimonan (Salvatore Ferragamo). Ion pli ŝikan donas al ni la firmao Etro, kiu proponas originalan plektaĵon super etna stampo.
–
Kovru vian kapon
Nemalhavebla komplemento por plaĝo estas la ĉapelo, kiu ankaŭ utilas al pli urbeca vivstilo. En la avangardo estas Versace, Frankie Morello kaj Dsquared2, kiuj proponas kapvestojn kun flikaĵoj. Alia interesa ideo estas uzi naturajn materialojn, kiel faras Salvatore Ferragamo aŭ Etro – tiu ĉi lasta per vibrantaj safira bluo kaj smeralda verdo. Finfine, metalaj koloroj ankaŭ sukcesos (Ermenegildo Zegna).
–
Gigantaj okulvitroj
Maksimumas la okulvitroj: 2010 estos la jaro de la stilo vintage, kun kvadrataj kadroj, je gusto retroa. Notu la tendencon: duoblan ponton!
–
Zonoj kun nitoj
La “punka spirito” el pasintaj kolektoj ankoraŭ sinmontras en ĉijaraj zonoj: metalaj stangetoj daŭre modas sur dikaj terkoloraj ledaj pecoj. Provu karamelojn el John Galliano, rostojn de Bottega Veneta aŭ la bruna kafo de D&G.
FONTO: Revuo Hola.
————————————
Kaj vi, kion vi hele lumos en la ĉisomera kongresa balo de Universala Kongreso?
Britney Spears Publikigas Fotojn Sen Photoshop
Lastatempa tendenco estas, ke kelkaj artistoj kiel Jessica Simpson, Britney Spears kaj aliaj ekparolas kontraŭ la “sekreto” de la moda industrio. Sed ili ne estas la unuaj senŝminkante la aferojn; eble vi memoros pri tiu super-mojosa, ikona eldono de franca revuo Elle kie Peter Lindbergh fotografiis Eva Herzigova, Ines de la Fressange, kaj aliajn Eŭropajn aktorinojn kun minimuma Photoshop-laboro.
BONUSO: Jen la fotoj de Britney KUN photoshop, kadre de la kampanjo por ŝuo-vendisto Candie’s
La Kontraŭ-ŝuo
Tiuj ĉi viraj ŝuoj supoze estas pli bonaj por via korpo ol ordinaraj piedvestoj. Laŭ fabrikanto MBT, “la homa raso nature promenas sur nestabila planko, ne sur plana grundo”. La ŝuo-produktisto surbazas sian dizajnon je la fakto ke Masaj-tribanoj en Afriko havas malpli da dorsan kaj artikan problemojn, ĉar ili ĉiam promenas sur neplanaj surfacoj. Pro tio ili kreis la tielnomatan “Masai Barefoot Technology (MBT)”, ŝuoj por ke homoj sentiĝu kiel se ili promenus… senŝue.
Oficiala prezo en pluraj vendejoj estas 209 €, sed zorgu pri Interretaj rabatoj. Vi trovos aŭtentikajn vendistojn ĉe la oficiala retejo de MBT.
Akanksha, Admirakiraj Vestoj La Tutan Jaron
Konatiĝu kun projekto de daŭrigebla modo, alveninta el Barato kaj praktikita en Novjorko ekde Majo 2009. La ideo estas jena:
Efektive ĝi signifas nur 7 roboj, tute similaj, por 7 tagoj de semajno, kiujn surmeti dum la tuta jaro. Sonas freneze, sed tute ne estas. Sheena Matheiken, edukita en Hindujo en religia lernejo – nun plenkreska – provas “eltiri ĉion” de la modesta kotona robo.
La kreiva Sheena aspektas ĉiutage tre malsimile: kiel eleganta sinjorino kun senriproĉa vestgusto, aŭ kiel senpensema adolesko, aŭ kiel propra avino dank’ al malnovstilaj aksesoraĵoj aŭ naciaj kromroboj.
La projekto ne nur instigas kunlaboron inter vestaĵdisegnistoj kaj homoj, kiuj volas mojose aspekti en la serĉo de daŭreblaj solvoj, sed ankaŭ kolektas monon por infanoj de hinduaj mizerdistriktoj.
Simple rigardu la fotogalerion aŭ donacu viajn aksesorojn por kontribui al sukceso.
Mal-ŝuojn Atendas Granda Onteco
Sciu ke ne plu mojosas ŝuoj kiun vi trovas en la paĝoj de ĵurnaloj kaj en la stokoj de grandvendejoj. Provu alkutimiĝi al neamasaj ŝuoj, kiujn vi parte kreas mem! Elektu kolorojn, materialojn kaj ĝuu piediradon sub multaj rigardoj plenaj de admiro kaj envio.
Unue tamen konatiĝu kun manifesto kaj galerio de Malŝuoj (itallingva sed sufiĉe komprenebla pro siaj frapvortoj kaj bildoj). Oni prezentas novan specon de ŝuproduktoj: la plando estu en la formo de duonluno. Sciencaj esploroj kaj testoj je volontuloj konfirmas, ke ĉi-tio ebligas pli korektan korp-situon kaj pli trejnos viajn muskolojn dume vi piediras. Krom la fukciemo, konsideru la disegnon, malmultaj uloj ĝis nun ekhavis ĉi-ŝuojn. Kreŭ kaj profitu unikecon ĝis kiam tio iĝas modo!
Okulvitroj Vintage Por La Printempo 2009
Pasintvendrede Itala dizajnisto Carrera lanĉis novan produktaron de okulvitroj laŭ la stilo vintage. La Novjorka festo ĉe Angel Orensanz Foundation rememoris pri la ’80aj jaroj; gastoj vestis sin laŭ tiu epoko, hararoj iĝis frenezaj kaj surprize koncertis Blondie, kiu ludis la (ege malofte ludatan) kanton “Rapture”.
La okulvitroj, haveblaj en kvar stiloj kaj 26 malsamaj koloroj, aĉeteblas de Bloomingdale’s kaj Solstice, je prezoj inter $120-$150.
Sama modelo, malsamaj aĝoj
Fotografia retejo DigitalPixels furoras ĉisemajne en Digg pro publikado de foto-seanco pri unu sama modelo, je 6 malsamaj “aĝoj” (kosmetikaĵoj faras miraklojn!).
Dek-jaraĝa vizaĝo:
Dudek-jaraĝa vizaĝo:
Tridek-jaraĝa vizaĝo:
Kvardek-jaraĝa vizaĝo:
Kvindek-jaraĝa vizaĝo:
Kvindek-jaraĝa vizaĝo:
La fotoj estis faritaj de Inez van Lamsweerde (Vogue Paris) kaj Vinnodh Matadin.
Brazilaj Modeloj Elstaros En 2009
MODELS.com, la referenca retejo por la moda industrio, ĵus publikigis sian liston pri la 20 plej “sexy” modelinoj de la mondo, kaj inter ili troviĝas 7 brazilaninoj. Emanuela de Paula aperas je la 18a pozicio, Ana Beatriz Barros je la 13a kaj Izabel Goulart 11e! Jen la listo de la unuaj 5 pozistoj kiu triumfos en 2009:
5. Isabeli Fontana
Ne malbone por patrino kun du infanoj! La modelo el Curitiba konservas perfektan korpon eĉ post la 2 naskigoj kaj estas fakte ĉe la pinto de sia sukcesega kariero (krom esti en la listo de la 20 plej belaj, ŝi aperas en la dua pozicio inter la 50 plej kontraktitaj modeloj de la mondo).
4. Alessandra Ambrósio
Alia panjo ĉe la Top 5! En la pasinta Aŭgusto, Alessandra naskis sian unuan filon filinon je la aĝo de 27 jaroj. La brazila modelo konkeris sian spacon en la listo de Model.com danke al laboroj por Armani Exchange kaj ŝia partopreno en la televid-serio Entourage de HBO.
3. Gisele Bündchen
La plej bone pagita pozisto de la mondo brilegis en sia stela kampanjo por Victoria’s Secret, kies kontrakto atingis la sumon de 25 milionoj (!) da dolaroj. Nun fama, riĉa kaj ĝojoplena, eĉ se iom for de la defilejoj Gisele daŭre estas referenco por la tuta moda industrio. Ŝi ankaŭ aperas en la filmoj The Devil Wears Prada kaj Taxi.
2. Doutzen Kroes
La sola ne-brazilanino inter la 5 plej sexy de la listo, Doutzen Kroes devenas el Nederlando. Krom esti “angelo” de Victoria’s Secret, ŝi ankaŭ reprezentas la parfumon Eternity de Calvin Klein kaj laboras por L’Oreal.
1. Adriana Lima
Bahiana supermodelo Adriana Lima estas konata pro siaj kontraktoj kun Maybelline kaj – divenu! – Victoria’s Secret. Ŝi estis la elektita modelo por prezenti la eldonon 2008 de Fantasy Bra, la plej multekosta mamzono de la mondo. La vestaĵo, kiu kostas US$ 5 milionoj, nur povus esti uzata de vera top model.
Revolucia Ganto Faciligos Vian Vintron
En la sekva vintro vi ne bezonos respondi telefonan alvokon per la nazo en via iPhone. Freehands estas nigra ganto kiu solvas la problemojn inter malvarmaj manoj kaj tuŝ-ekranoj. Malgrandaj magnetoj tenas faldeblajn fingro-pintojn por faciligi la uzadon de klavaro, ekrano, MP3-ludilo, PSP aŭ simple tiri aĵon el via monujo. $20 (Lana), $30 (Streĉebla) kaj $40 (Leda).