Category Archives: Vojaĝado

En Ajna Domo Kiel En La Via

Ĉu iam okazis al vi pensi, dum vi estas gasto de iu pasportservano, “Kiom mi ŝatus loĝi ĉi tie!” ? Ĉu eble vi revas ŝanĝi loĝlokon SEN aĉeti la novan ejon?

Por ŝanĝi la domon, por iom da temppo, ekzistas  internacia reto de kontaktoj HomeLink, kiu kunigas homojn serĉantajn novajn impresojn.

Funkcias tiel: unue vi priskribas la propran domon ĉe la paĝaro kaj serĉas tion, kio plaĉas al vi. Se la posedantoj de tiu alia domo ŝatas la vian, vi rajtas “interŝanĝi” (laŭ kondiĉoj de la reto). Ne gravas, kiom granda kaj bela estas via loĝejo – ĉu kabano aŭ palaco -, gravas ke la priskribo estu sincera kaj plaĉu al iu alia.

Ĝenerale oni povas serĉadi  ĉe tutmonda aŭ ĉe loka paĝaro, kiuj nuntempe nombras pli ol 30. Ne nur en Eŭropo, sed ankaŭ en Belize, Australio, Ĉinio, Islando, Kenio, Havajo, Brazilo, Tunizio, Kostariko, Japanio kaj aliaj.

La servo ne estas senpaga; tio dependas de la lando. En Italio, ekzemple, oni pagas 120 eŭrojn por jara aliĝo. Onidire neniam okazas ŝteloj, ĉar ĉiu volas reveni al propra hejmo kaj trovi ĝin kiel ĝi estis antaŭe. Homelink, funkcianta ekde 1953 tute sukcese, konstatatas ke  la membraro kreskas ĉiujare, malgraŭ la ekonomia krizo kaj aliaj ŝanĝoj de turismkutimoj.

Kiel Malkovri Italajn Arturbojn Bicikle

Emiljo-Romanjo bicikle

Itala regiono Emiljo-Romanjo malfermas pordojn de 5 urboj plenaj de belegaj artaĵoj antaŭ viaj fortaj kruroj kaj GPS -navigilo.  Elektu kie vi emas bicikli, ĉu plenmontare en Apenino aŭ ĉe la Adriatika marbordo, kaj kion vi ŝatus trafi, ĉu antikajn urbetojn, kamparon aŭ arbarojn. Krom alŝuteblaj direkte vojaĝlibretoj kaj GPS-dosieroj, ĉe la paĝaro facile troveblas kutimaj utilaj informoj: kie tranokti, kie ripari la biciklon, kie manĝi, kie retumi…  

CyclE-R estas nova kreema projekto de urb- kaj provinc-estraroj de Faenza, Ferrara, Forlì-Cesena, Modena kaj Raveno, kiuj antaŭe jam prizorgis alian interesan multlingvan paĝaron Città d’arte pri la samaj arturboj. Do bonvenon!

NOTO: por la plej vojaĝemaj direkten al Italio, post 2 semajnoj oni MJS-umas en Piemonto. Pliaj informoj ĉi-tie.

Freneza Trajno Kiu Ne Haltos

Fervojaj inĝenieroj el Popola Republiko pridesegnas novan trajnon por la linio Pekino-Guanĝojo. Krom esti rapidega, ĝi kapablos envagonigi pasaĝerojn sen halti, nur malrapidiĝante ĉe la haltejoj. Legu (anglalingve) pliajn klarigojn kiel funkcios tiu mojosa veturigilo kaj spektu la etan filmon (mandarinlingve) ĉerpitan ĉe YouTube:

Savu Vian Domon En Bosnio

Manko de propra kunvenejo, la plej grava problemo kiun frontas esperantistoj de Sarajevo kaj ĝenerale de Bosnio-Hercegovino dum la lastaj 18 jaroj, estas definitive solvita. Esperanto-Ligo de Bosnio-Hercegovino kun partopreno de deko da siaj membroj kunaĉetis loĝejon en centra zono de Sarajevo (str. Kralja Tvrtka 19) kiu servos kiel kunvenejo de lokaj esperantistoj, sed samtempe kiel sidejo kaj oficejo de la Ligo.

La aĉetita ejo estas en detruita stato kaj ĝi bezonegas fundan renovigon, kiel videblas sur la apudaj fotaĵoj. La rekonstruajn laborojn oni pritaksas je 15.000 eŭroj. Tiucele la ligo lanĉis apartan fondaĵon “NIA DOMO” por kolekti financajn rimedojn por renovigaj laboroj kaj posta instalo de oficeja ilaro. Ĝi invitas siajn membrojn, esperantistojn kaj amikojn tra la mondo per modestaj, eĉ simbolaj kontribuoj subteni Nian Domon. La kontribuoj estas interalie pagebla al la banko-kontoj de UEA, kodnumero elbh-j.

Antaŭ la kontraŭbosnia agreso en 1992, bosniaj esperantistoj disponis en Sarajevo pri tri kunvenejoj, ĉiuj en centra kvartalo de la urbo – oficejo de la Ligo, kunvenejo de la loka E-societo kaj klubejo de Universitata E-klubo. Post la milito nova aŭtoritato rezignis redoni eĉ unu el la ejoj al la E-organizaĵoj. Tial la aĉetita kunvenejo estas historia evento por la bosnia E-movado, kiu ĝuste ĉi-jare en 2010 festas sian centjariĝon.

Kiel Trafi 18 Sunleviĝojn Dumtage

Sufiĉus pagi 3 milionojn de euro al hispana luks-turizm-firmao Galactic Suite, kiu anoncas en 2012 malfermi pordojn de la unua kosma hotelo por ajna pagipova persono. Kontraŭ tiu mono vi ricevos trejnadon sur tropika insulo dum 8 semajnoj kaj poste 3 tagojn  de ekstertera sperto je alteco de 450 kilometroj kaj je rapideco de 30 000 km/h.

Space hotel

Gxis nun  jam 43 riĉuloj mendis  hotelon, kvankam samtempe ĝi povas akcepti nur 4 gastojn.   Do aliĝu rapide  por ne vici tro longe!

Eksciu plurajn detalojn el intervuo de Xavier Claramunt pri la projekto (en hispana) aŭ   oficiala filmeto (en angla) kun bela kosma muziko.

Virtuale Sur La Turo Eiffel

Nun vi povas virtuale viziti la turon Eiffel el la komforto de via domo. Simple sekvu la ligon http://photo.photojpl.com/tour/08toureiffel/08toureiffel.html kaj moviĝu per via muso. Poste, alklalu la dekstran fenestreton por supreniri la turon kaj rigardu Parizon el la ĉielo.

10 Mojosaj Aferoj Por Fari En Japanio

Sendube indas viziti Japanion unufoje en la vivo, se ne plurfoje. Ne estas alia lando kiel ĝi – ne nur por ordinara turismumado, sed vere temas pri loko por resti, senti, ĝui la etoson. Jen nia listo:

10. Klopodu paroli la japanan lingvon

Ek, provu. Homoj ridetos aŭ ridegos, sed ĉiokaze vi ricevos amuzan reagon. Japanoj amas kiam eksterlandano klopodas paroli ilian lingvon – ne timu! Simple rigardu vian lernolibron kaj elektu demandon. Prave, vi tute ne komprenos tion, kion la homoj respondos, sed grace kapasertu kaj ili pensos ke vi komprenis.

To Do In Japan

© iStockphoto.com

9. Ĉeestu sumoan turniron

Homoj ofte kredas ke sumoo estas nur 2 dikemuloj luktante por unu tangao, sed jes, estas multe pli. Spektu turniron kaj sentu la elektran etoson dum vi malkovras ĝian pompan ceremonion. Subite vi apogos vian plej ŝatatan batalanton ĝis la fina venko.

8. Kantu karaokean kanzonon

En Japanio kaj FESTO (aliĝu!), karaokeo estas daŭre populara (kiam ĉiam). Geamikoj pasas horojn ĉe etaj ĉambroj kun mikrofonoj ĉemane, grandaj kantolibroj kaj laŭtaj paroliloj. Estas kantoj en ĉiuj lingvoj — novaj kaj oldaj  — do elektu vian numeron, inspiriĝu kaj kantu vian sorton. Ne gravas ĉu vi sonos kiel kato en lavmaŝino, viaj amikoj daŭre amos vin.

7. Rajdu la kuglan trajnon

La shinkansen portas homojn ĉien ajn ekde 1964 je rapidecoj de 300km/h (186 mph, Usonanoj!). Komforta, vi ne volos forlasi la vagonon. Admiru la tempo-precizecon ankaŭ — via trajno alvenos al la haltejo je la ĝusta sekundo.

6. Manĝu ĉe rimena suŝio-restoracio

Via vespermanĝo trairos en malrapide movanta rimeno. Kion preni, ĉu maki, suŝion aŭ tempura? Ne forgesu okulumi la kuiriston, dum li malabarisme tranĉas fiŝojn en la apuda malferma kuirejo.

5. Perdiĝu en Akihabara

Se vi amas elektronikaĵojn kiel ni, vi amos tiun ĉi kvartalon meze de Tokio. Pluraj aparatoj neniam eliras el Japanio, do prenu ilin nun – eĉ se vi ne scias, al kio ĝi utilas…

4. Ludu pachinko-n kiel vera japano

Eble vi ne kredos, sed japanoj iras al pachinko por trankviliĝi. La brua ludejo estas tempopasigilo por multaj homoj; simple aĉetu kelkajn pilkojn por komenci. Se vi estas bonŝanca, vi gajnos pliajn pilkojn kaj povos ŝanĝi ilin por vera mono. Se vi estas malbonŝanca en la ludo, tio signifas sorto en la amo!

3. Tranoktu en iu amo-hotelo

Se vi estas en Japanio kun via alia duono, meritas la penon pasigi iom da tempo ĉe tiuspecaj lokoj. La konstruaĵoj ofte havas mirigajn stilojn – kaj aliaj eĉ ludilojn, gigantajn televidilojn, la Wii aŭ karaokeajn maŝinojn, krom amuzaj speguloj en la plafono kaj diskejaj lumoj.

2. Baniĝu nuda kun viaj nekonataj amikoj

Se vi sin duŝas sola, ĉe via hotela ĉambro, vi ne korekte japanas.  Do vestu tiun vestaĵon, kiun vi uzis ĉe via naskiĝo (t.e. nuda!) kaj ek al la onsen. Sed atentu, ĉar la banejoj havas malsamajn temperaturojn – de frosto al brulo.

1. Grimpu la monton Fuji

Sonas freneze, ĉu ne? Sed la plej alta monto de la lando (3776 m) estas tute surgrimpebla. Jes, vi devas esti bonsana, sed miloj da homoj faras ĝuste tion: supreniri kaj ĝui neforgeseblan pejzaĝon.

Ĉu Estas Limoj Por Amo?

La respondon ni trovos Somere 2010 ĉe kelkaj filmfestivaloj, kie spekteblos dokumentario Lovetrips (amvojaĝoj). Itala reĝisoro Carlo Pisani, kiu enamiĝis en Svislandino antaŭ 9 jaroj kaj venkis monkonkurson de Eŭropa Kultura Fondo, nun estas preparanta filmadon pri malproksimaj enamiĝintoj kaj diversaj spertoj kiuj ekas en ĉi-specaj rilatoj.

lovetrips

Ĝis la 30a de novembro oni  serĉas  homojn, kiuj vivas internacian amrilaton ene de EU.  Simple aliĝu al la projekto – post 4 semajnoj vi scios ĉu oni elektis vin kaj vian kunul(in)on por filmado. Aĝo, sekso kaj nacieco ene de Eŭrop-Unio ne gravas. Nek gravas bone paroli la anglan, ĉar oni rajtos rakonti sian amhistorion en la denaska lingvo.

Esploru Antikvan Romon Per Google Earth

Per la magio de Google Earth vi nun povas vojaĝi reen en la tempo por vidi kiel aspekti Antikva Romo kaj ĝia tuta arkitekturo en 3D. La programo estis disvolvigita fare de Rome Reborn Project, projekto kiu celas rekonstrui (virtuale) version de Romo el la jaro 320 AD – la pinta momento de la imperia ĉefurbo. Por ĝui ĝin laŭplaĉe, vizitu la paĝaron Google Earth: Rome. Kelkaj detaloj ankoraŭ ne pretas sed, hej, Romo ne estis konstruita en unu sola tago!

Goplanit Planos La Vojaĝon Por Vi

Reta planilo GoPlanit klopodas solvi la tedan labor-parton de vojaĝado – itinera planado – kaj aldoni al ĝi socian elementon. Ekzemple: vi volas iri al San Francisco, sed tute ne scias kion fari. Perfekte! Post aliĝi al la servo kaj elekti la koncernan urbon, GoPlanit provizas bazan itineron, kiun vi ĝustigos laŭ propraj interesoj kaj buĝeto. Alia ebleco: vi JAM havas kelkajn aferojn por fari tie, sed ankaŭ iom da libera tempo; voilà, jen lerta funkcio por “plenigi la mankojn”, kiu sugestos amuzajn aferojn por fari intertempe de viaj aliaj devoj. GoPlanit ankaŭ subtenas moveblajn aparatojn (iPhone!) kaj inkluzivas ilon por mikroblogi viajn kuraĝajn aventurojn.