Author Archives: Roĝer Borĝes
“Senmova”, La Plej Brila Kurtfilmo En Esperanto Iam Ajn
“Senmova” estas 14-minuta turka kurtfilmo en Esperanto. Ĝi rakontas pri du infanaĝaj amikinoj, la politike aktiva Ismene kaj la nepolitika kaj naiva Effie en totalisma reĝimo en nedifinita tempo, kie oni parolas Esperanton. Ni estas liberaj elekti, ĉu fariĝi aktivulo aŭ ne, sed ĉu ni povas determini la konsekvencojn de niaj elektoj?
Ismene, partoprenonta en anarĥiisma operacio, insistas ke Effie sekvu ŝin. Effie respondas, ke ŝi preferas helpi siajn plejproksimulojn, unue sian avinon. Ŝia rifuzo rakonti al la polico, kie Ismene estas, tamen kaŭzas, ke Effie mem estas arestita kiel kunkonspiranto. Pensante nur pri cigaredo kaj trankvile atendante sian ekzekuton, Effie ne konscias pri la terura surprizo, kiu venos.
Sekvu la jenan ligon kaj spektu tuj! http://vimeo.com/13356766
Nova Poemo Pri La Vorto “Mojosa”
Germana poeto Hans-Georg Kaiser proponas novan – kaj certe mojosan – poezion, nome “Mojosu!”:
Modernu, junu do laŭ stilo,
mojosa estu kaj kun brilo.
Vi ĉiam belu kaj bonegu,
en via viv’ moderno regu.Vi estu cel’ de ĝojokrio,
pro modernec’ junec’ kaj ĉio.
Nur la plej bonan el vi fosu!
Modernu ĉiam do! Mojosu!
Lia inspiro venis el komentoj pri FESTO 2010, sendube la plej mojosa evento de la jaro!
Senpaŭza Esperanto-Muziko
Rezolucio De La 95a Universala Kongreso De Esperanto
La 95-a Universala Kongreso de Esperanto, kunveninta en Havano (Kubo) kun 1002 partoprenantoj el 59 landoj, konsiderante, ke Unuiĝintaj Nacioj deklaris la jaron 2010 Internacia Jaro de Interproksimigo de Kulturoj, konstatas:
- ke la diverseco de kulturoj en la mondo grave kontribuas al la riĉeco de la homaro;
- ke jam dum 123 jaroj Esperanto kiel neŭtrala lingvo helpas konstrui pontojn inter popoloj kaj kulturoj, kaj
- ke la Universalaj Kongresoj de Esperanto, kunigante homojn el plej diversaj landoj tra la mondo, mem atestas tiun kapablon konstrui pontojn,
Deklaras la deziron de la Esperanto-parolantoj kunagi kun Unuiĝintaj Nacioj kaj Unesko por stimuli komprenemon inter popoloj kaj samtempe protekti la identecon de ĉiuj homgrupoj, kaj invitas Unuiĝintajn Naciojn kaj Uneskon plene eluzi siajn rilatojn kun Universala Esperanto-Asocio por efike realigi siajn celojn.