Mojose translokiĝas al Facebook

Nia nova adreso: http://www.facebook.com/esperantomojose

Trovita: Urbarto en Grekio

Ĉapeloj!

Se vi ankoraŭ ne spektis la unuan animacian filmon en esperanto, krozu tuj al

http://vimeo.com/19185725

 

\(^_^)/

Fingra Maratono

Ĉu eblas verki dum unu monato romanon? Certe jes! (Ĉu ĝi legindos, jen alia afero…)

Dum kelkaj jaroj ekzistis freneza usona projekto NaNoWriMo – mallongigo de National Novel Writing Month, ”Nacia monato de romanverkado”. Spite al la nomo, ĝi jam internaciiĝis, kaj la ttt-ejo alireblas diverslingve (Esperante bedaŭrinde ne).

La koncepto simplas: Oni skribu dum novembro romanon de 50 mil vortoj, tio estas po 1667 vortoj tage. Post tiu tempo, oni rete sendu sian manuskripton al la organizintoj, kiuj kalkulas la vortojn per roboto. Ĉar ili ne legas la ricevitaĵojn, oni povas verki ajnalingve, eĉ la saman vorton 50 mil-foje.

Kial verki fuŝaĵon kiun neniu legos? Via jena bloginformanto aliĝis kun la espero akiri pli da spertoj pri verkado de longaj tekstoj. Mi ne kredis ke eblos, sed mi fakte nun rapide alproksimiĝas tiun magian ciferon 50 mil…

Se vi ŝatus partopreni, krozu jam al http://nanowrimo.org/ kaj prepariĝu por novembro 2011…En aprilo okazos simila projekto pri scenaroj, kie partopreneblas ankaŭ ope: http://www.scriptfrenzy.org/

Jen Nia Mondo Fota

Pluvarbaro. (Bildo el Flickr.)

Se vi ŝatas foti, aŭ se la Vikipedio tro tekstas por vi, jen bona novaĵo:

La Fotopedio (Fotopedia). La celo de la kolektiva projekto estas tutsimple … montri la tutan mondon per belaj fotoj!

Ĉiu povas kontribui. Nur necesas fotilo, kaj freŝaj okuloj…

Ĉu vi havas okulfrapan foton por ilustri la serĉvorton ”esperanto”?

La Plej Mojosa Naĝejo De Singapuro

Marina Bay Sands estas hotelo en Singapuro kiu debutis en 2010 post investo de 5 bilionoj da dolaroj. En la 2560 ĉambroj, konferencejo, aĉet-centro, scienca muzeo, kazino, restoracioj… Sed ni volas nur uzi ĝian naĝejon, kiu estas lokita en “boato” (!) super tri 55-etaĝaj turoj (!!).

“Senmova”, La Plej Brila Kurtfilmo En Esperanto Iam Ajn

“Senmova” estas 14-minuta turka kurtfilmo en Esperanto. Ĝi rakontas pri du infanaĝaj amikinoj, la politike aktiva Ismene kaj la nepolitika kaj naiva Effie en totalisma reĝimo en nedifinita tempo, kie oni parolas Esperanton. Ni estas liberaj elekti, ĉu fariĝi aktivulo aŭ ne, sed ĉu ni povas determini la konsekvencojn de niaj elektoj?

Ismene, partoprenonta en anarĥiisma operacio, insistas ke Effie sekvu ŝin. Effie respondas, ke ŝi preferas helpi siajn plejproksimulojn, unue sian avinon. Ŝia rifuzo rakonti al la polico, kie Ismene estas, tamen kaŭzas, ke Effie mem estas arestita kiel kunkonspiranto. Pensante nur pri cigaredo kaj trankvile atendante sian ekzekuton, Effie ne konscias pri la terura surprizo, kiu venos.

Sekvu la jenan ligon kaj spektu tuj!     http://vimeo.com/13356766

Ĉu Remodiĝos Papero?

PocketMod: la papera iPhone

Imagu ke vi planas vojaĝon al sovaĝa naturejo en iu tropika lando…  Vi jam metis viajn specialajn botojn, pafilon kaj kontraŭserpentatakan ĉapon en vian valizon… Vi nun prenas vian plej amatan havaĵon – vian iPhone, por rigardi kiom horas, kiel veteras en via destinejo, kiuj personoj kontaktindas tie, kaj tiel plu. Subite frapas vin panika penso:

Kio okazos se vi, meze de la ĝangalo, perdos vian karan komunikilon? Se ĝi elglitos el via poŝo dum fortostreĉa montetogrimpo, se ŝtelos ĝin el via mano senhonta simio, se la pluvego dum tri tagonoktoj kaptos vin en insulo, kie ne eblas reŝargi vian ilon per via sunenergia reŝargilo?

En tiaj situacioj, kaj en aliaj kiam vi timas kunpreni vian iPhone, ekzistas brila solvo: papero.

Kaj se vi tro maldiligentas plani kajeron kun ĉiuj necesaj informoj, http://repocketmod.com proponas facilan solvon:

Simple eniru la retpaĝon, elektu kiajn paĝojn vi bezonas (ĉu por telefonlisto, ĉu por kalendaro, ĉu por notoj), kaj printu al papero! :-)

Poste sekvu la tre simplajn instrukciojn pri faldado. Havos vi nun tute poŝkonvenan informilon, kiu eĉ ne bezonas bateriojn.

Nova Poemo Pri La Vorto “Mojosa”

Germana poeto Hans-Georg Kaiser proponas novan – kaj certe mojosan – poezion, nome “Mojosu!”:

Modernu, junu do laŭ stilo,
mojosa estu kaj kun brilo.
Vi ĉiam belu kaj bonegu,
en via viv’ moderno regu.

Vi estu cel’ de ĝojokrio,
pro  modernec’ junec’ kaj ĉio.
Nur la plej bonan el vi fosu!
Modernu ĉiam do! Mojosu!

Lia inspiro venis el komentoj pri FESTO 2010, sendube la plej mojosa evento de la jaro!

Senpaŭza Esperanto-Muziko

Sekvu la suban ligon por aŭskulti 1-horan senpaŭzan danc-muzikan seancon en la lingvo Esperanto, miksita de DĴ Roĝer Borĝes.
Follow

Get every new post delivered to your Inbox.