Category Archives: Filmoj
“Senmova”, La Plej Brila Kurtfilmo En Esperanto Iam Ajn
“Senmova” estas 14-minuta turka kurtfilmo en Esperanto. Ĝi rakontas pri du infanaĝaj amikinoj, la politike aktiva Ismene kaj la nepolitika kaj naiva Effie en totalisma reĝimo en nedifinita tempo, kie oni parolas Esperanton. Ni estas liberaj elekti, ĉu fariĝi aktivulo aŭ ne, sed ĉu ni povas determini la konsekvencojn de niaj elektoj?
Ismene, partoprenonta en anarĥiisma operacio, insistas ke Effie sekvu ŝin. Effie respondas, ke ŝi preferas helpi siajn plejproksimulojn, unue sian avinon. Ŝia rifuzo rakonti al la polico, kie Ismene estas, tamen kaŭzas, ke Effie mem estas arestita kiel kunkonspiranto. Pensante nur pri cigaredo kaj trankvile atendante sian ekzekuton, Effie ne konscias pri la terura surprizo, kiu venos.
Sekvu la jenan ligon kaj spektu tuj! http://vimeo.com/13356766
En trinkej’ amikec’ kaj pasi’
Jen kanto de la bando Gabinete Caligari, el la madrida pop-movado de la 80a jaroj, kiu fakte estas odo al trinkejoj! La muziko havas ian nuancon de rusa popolkanto, eĉ kun balalajkoj!
La filmeto estas subtekstigita en esperanto. Ĝuu kaj kunkantu! La tutan tekston vi trovos ĉi tie.
Mirinda Salto En Oceana Truo Lasos Vin Senspira
La suba filmeto estis registrita en Bahamoj (Kariba Maro).
Internacia Konkurso por Filmetoj
Esperanto-asocio en Sainte Foy la Grande (Francio), unuafoje organizas IKF-on, Internacia Konkurso por Filmetoj. Ĝi celas reliefigon de tiu arto en Esperanto tra la mondo. La filmetoj, nepre en Esperanto (originale aŭ tradukite), povas daŭri 1 ĝis 15 minutojn. Bildkvalito, tamen, estu sufiĉa por larĝa ekrano (t.e., filmado per poŝtelefono ĝenerale ne bone taŭgas). Ili povas aparteni al jenaj kategorioj: aktualaĵoj, (mem)biografio, dokumentario, dublado (en Esperanto), fikcio, intervjuo, memprezento, muziko, porinfana filmo, teatraĵo, varbado, aŭ movbildoj (desegnita aŭ komputila filmo). Interesita? Kontaktu organizantojn pere de ikofo@orange.fr. Prezento okazos la 15an de Majo 2010; rezultojn oni anoncos en Junio 2010.
NOTO: La limdato por kandidatiĝo estas la 10a de Majo 2010. Ekfilmu!
Fanaj Filmoj Por Senpaciencaj Hobitoj
Se la Granda Evento de via vivo en la jaroj 2001, 2002 kaj 2003 estis la kinigo de ”La Mastro de la Ringoj”… Se vi ĉiutage atendegas la ontan filmon ”La Hobito”… Jen bona novaĵo por vi! Kelkaj fanoj de la Angla fantasta aŭtoro Tolkien tiel sopiris al lia mondo Meztero ke ili produktis siajn proprajn filmojn. Nome:
★ The Hunt for Gollum – ”La ĉaso je Gollum” (anglalingva kun diverslingvaj subtitoloj; rete spektebla; daŭras 38 minutojn)
★ Born of Hope – ”Esper-naskita” (anglalingva kun diverslingvaj subtitoloj; rete spektebla; daŭras 70 minutojn)
Ambaŭ antaŭas la okazojn de La Mastro. Ili baziĝas je aferoj kiujn Tolkien mem skizis fine de tiu verko.
En The hunt for Gollum Aragorn serĉas la hobitaĉon Gollum tra sovaĝaj pejzaĝoj (filmitaj en norda Kimrujo). La sorĉisto Gandalf eksuspektis ke la senvidebliga ringo (havata de la hobito Bilbo) estas pli ol truk-ludilo… Pro tio ĝia eksa posedanto Gollum trovendas je ĉioma kosto!
Born of Hope temas pri la gepatroj de Aragorn kaj la antaŭhistorio de Aragorn mem.
Ambaŭ filmojn kreis pasiaj amatoroj, akirante mirindajn rezultojn per buĝetetoj, strebego kaj interreta kunlaborado.
Na Born of Hope kreis la Brita amatora aktorino Kate Madison, kiu per sia ŝparmono produktis antaŭfilmeton… Alŝutinte tiun en YouTube, ŝi sukcesis altiri sufiĉe da tutmondaj atento, mono kaj alispeca helpo por finfari la filmon! (Se vi legas la Hispanan, vidu jene.)
Kial atendi? Iru ni Mezteren! :-)
(Klaku la suprajn ligilojn de la filmoj por ekspekti ilin.)
Utopio En Kvar Movimentoj
En la usona filmfestivalo Sundance okazis fine de januaro la premiero de la filmo Utopia in four movements de reĝisoro Sam Green. La titolo de la filmo (“Utopio en kvar movimentoj” aŭ “Utopio en kvar movadoj”) referencas al la tradicia konstruo de simfonio kaj al sociaj movadoj. Unu el la movadoj estas la esperantista, kiun Sam Green observis kaj filmis i.a. en kongreso de la usona landa asocio ELNA kaj en la Universalaj Kongresoj en Florenco, Jokohamo kaj Roterdamo. La nuna tempo estas laŭ Green malamika al utopioj, sed malgraŭ tio diversaj idealistoj plu persistas, ne perdante siajn idealojn, kaj la simpatio de la reĝisoro estas ĉe ili. Sam Green estas renoma kinisto, kies dokumenta filmo The Weather Underground (2003) pri la tiunoma radikala usona movado en la 60-aj kaj 70-aj jaroj estis nomumita por Oskaro. Multaj esperantistoj helpis al Green en diversaj stadioj de la estiĝo de lia nova verko. Li ricevis asiston i.a. de ELNA kaj ESF. La Centran Oficejon de UEA li unuafoje kontaktis fine de 2005. Dum la Internacia Filmfestivalo de Roterdamo en januaro 2006, en kies programo estis unu el liaj filmoj, Green vizitis la Centran Oficejon por esplori en la Biblioteko Hodler kaj por prepari ĉeeston de sia skipo en Universalaj Kongresoj.
Ĉu Estas Limoj Por Amo?
La respondon ni trovos Somere 2010 ĉe kelkaj filmfestivaloj, kie spekteblos dokumentario Lovetrips (amvojaĝoj). Itala reĝisoro Carlo Pisani, kiu enamiĝis en Svislandino antaŭ 9 jaroj kaj venkis monkonkurson de Eŭropa Kultura Fondo, nun estas preparanta filmadon pri malproksimaj enamiĝintoj kaj diversaj spertoj kiuj ekas en ĉi-specaj rilatoj.
Ĝis la 30a de novembro oni serĉas homojn, kiuj vivas internacian amrilaton ene de EU. Simple aliĝu al la projekto – post 4 semajnoj vi scios ĉu oni elektis vin kaj vian kunul(in)on por filmado. Aĝo, sekso kaj nacieco ene de Eŭrop-Unio ne gravas. Nek gravas bone paroli la anglan, ĉar oni rajtos rakonti sian amhistorion en la denaska lingvo.
Serpento En La Herbo
Ĉu Michael Jackson kopiis la danc-movojn el la 1974-a filmo “Snake in the Grass”, de Bob Fosse? Spektu la videon kaj poste voĉdonu en la komentoj.
(Jes, la filmo temas pri ‘La Eta Princo’).
—
ALDONO: Jen malnova foto de Bob, ĉu influo al MJ?