Fingra Maratono

Ĉu eblas verki dum unu monato romanon? Certe jes! (Ĉu ĝi legindos, jen alia afero…)

Dum kelkaj jaroj ekzistis freneza usona projekto NaNoWriMo – mallongigo de National Novel Writing Month, ”Nacia monato de romanverkado”. Spite al la nomo, ĝi jam internaciiĝis, kaj la ttt-ejo alireblas diverslingve (Esperante bedaŭrinde ne).

La koncepto simplas: Oni skribu dum novembro romanon de 50 mil vortoj, tio estas po 1667 vortoj tage. Post tiu tempo, oni rete sendu sian manuskripton al la organizintoj, kiuj kalkulas la vortojn per roboto. Ĉar ili ne legas la ricevitaĵojn, oni povas verki ajnalingve, eĉ la saman vorton 50 mil-foje.

Kial verki fuŝaĵon kiun neniu legos? Via jena bloginformanto aliĝis kun la espero akiri pli da spertoj pri verkado de longaj tekstoj. Mi ne kredis ke eblos, sed mi fakte nun rapide alproksimiĝas tiun magian ciferon 50 mil…

Se vi ŝatus partopreni, krozu jam al http://nanowrimo.org/ kaj prepariĝu por novembro 2011…En aprilo okazos simila projekto pri scenaroj, kie partopreneblas ankaŭ ope: http://www.scriptfrenzy.org/

Posted on Novembro 26, 2010, in Kiel, Libroj and tagged , , . Bookmark the permalink. 3 komentoj.

  1. Gratulon! Ĉu vi verkas vian romanon en Esperanto?

  2. Dankon!
    Mi domaĝe ne verkas la romanon en Esperanto. Eble mi pripensu tion por 2011! Mi fakte pli rapide skribas Espe, ĉar mi ne devas pensi pri nacilingvaj esceptoj kaj deviaj ortografiaĵoj. ;-)

    2010-11-29: Mi jam finis. :-)

  3. Cetere, por tiuj kiuj ŝatus verki scenaron filman aŭ teatran en aprilo: la skribendo de Script Frenzy estas 100 paĝoj.

%d blogantoj ŝatas tiun ĉi: