Fanaj Filmoj Por Senpaciencaj Hobitoj

Ne nur Gerda malaperis…

Se la Granda Evento de via vivo en la jaroj 2001, 2002 kaj 2003 estis la kinigo de ”La Mastro de la Ringoj”…   Se vi ĉiutage atendegas la ontan filmon ”La Hobito”…  Jen bona novaĵo por vi! Kelkaj fanoj de la Angla fantasta aŭtoro Tolkien tiel sopiris al lia mondo Meztero ke ili produktis siajn proprajn filmojn. Nome:

The Hunt for Gollum – ”La ĉaso je Gollum” (anglalingva kun diverslingvaj subtitoloj; rete spektebla; daŭras 38 minutojn)

Born of Hope – ”Esper-naskita” (anglalingva kun diverslingvaj subtitoloj; rete spektebla; daŭras 70 minutojn)

Ambaŭ antaŭas la okazojn de La Mastro. Ili baziĝas je aferoj kiujn Tolkien mem skizis fine de tiu verko.

En The hunt for Gollum Aragorn serĉas la hobitaĉon Gollum tra sovaĝaj pejzaĝoj (filmitaj en norda Kimrujo). La sorĉisto Gandalf eksuspektis ke la senvidebliga ringo (havata de la hobito Bilbo) estas pli ol truk-ludilo… Pro tio ĝia eksa posedanto Gollum trovendas je ĉioma kosto!

Born of Hope temas pri la gepatroj de Aragorn kaj la antaŭhistorio de Aragorn mem.

Ambaŭ filmojn kreis pasiaj amatoroj, akirante mirindajn rezultojn per buĝetetoj, strebego kaj interreta kunlaborado.

Na Born of Hope kreis la Brita amatora aktorino Kate Madison, kiu per sia ŝparmono produktis antaŭfilmeton… Alŝutinte tiun en YouTube, ŝi sukcesis altiri sufiĉe da tutmondaj atento, mono kaj alispeca helpo por finfari la filmon! (Se vi legas la Hispanan, vidu jene.)

Kial atendi? Iru ni Mezteren! :-)

(Klaku la suprajn ligilojn de la filmoj por ekspekti ilin.)

Kate Madison, la reĝisoro de Born of Hope

Posted on Marto 13, 2010, in Filmoj, Financoj, Libroj and tagged , , , , , , , , , , . Bookmark the permalink. 2 Komentoj.

  1. Ĉu iu emas kaj kapablas krei Espajn subtitolojn? ;-)

  2. Mi vidis la duan “epizodon” antaux iom da tempo kaj mi gxin multe sxatis…
    Vere bone kaj profesie farita (temas pri unu hora filmo)!
    Bedauxrinde kiam mi vidis gxin ne estis subtekstojn, eble nun li aldonis ilin?

Respondi

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out / Ŝanĝi )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out / Ŝanĝi )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out / Ŝanĝi )

Google+ photo

You are commenting using your Google+ account. Log Out / Ŝanĝi )

Connecting to %s

%d bloggers like this: