Blogarkivoj
Fingra Maratono
Ĉu eblas verki dum unu monato romanon? Certe jes! (Ĉu ĝi legindos, jen alia afero…)
Dum kelkaj jaroj ekzistis freneza usona projekto NaNoWriMo – mallongigo de National Novel Writing Month, ”Nacia monato de romanverkado”. Spite al la nomo, ĝi jam internaciiĝis, kaj la ttt-ejo alireblas diverslingve (Esperante bedaŭrinde ne).
La koncepto simplas: Oni skribu dum novembro romanon de 50 mil vortoj, tio estas po 1667 vortoj tage. Post tiu tempo, oni rete sendu sian manuskripton al la organizintoj, kiuj kalkulas la vortojn per roboto. Ĉar ili ne legas la ricevitaĵojn, oni povas verki ajnalingve, eĉ la saman vorton 50 mil-foje.
Kial verki fuŝaĵon kiun neniu legos? Via jena bloginformanto aliĝis kun la espero akiri pli da spertoj pri verkado de longaj tekstoj. Mi ne kredis ke eblos, sed mi fakte nun rapide alproksimiĝas tiun magian ciferon 50 mil…
Se vi ŝatus partopreni, krozu jam al http://nanowrimo.org/ kaj prepariĝu por novembro 2011…En aprilo okazos simila projekto pri scenaroj, kie partopreneblas ankaŭ ope: http://www.scriptfrenzy.org/
Piedpilka Trejnilo Por Fiŝoj
Tio ĉi ne temas pri ŝerco, via fiŝo vere povas lerni multajn piedpilkajn movojn! Ĉio estas inkluzivigita (minus la fiŝo) en la fripona pakaĵo R2 Fish Training School Kit – eĉ kompleta kurso por via besta amiko en DVD. Premiita en la foiro Global Pet Expo 2009; US$29.99 ĉe ThinkGeek.
Mirindaj 3D-Murartoj Trompas La Okulojn
La elstaraj pentraĵoj montritaj tie ĉi estas kreaĵoj de John Pugh, kiu specialiĝis pri tekniko nomata trompe l’oeil (“trompo de la okulo”). Gigantaj artopecoj, ili estas pentritaj sur plataj muroj de konstruaĵoj por doni la impreson, ke temas pri tri-dimensiaj scenoj. Lia artaj intervenoj troviĝas en multaj lokoj de la mondo. Nuntempe, Pugh pentras la murojn de policejo en Kalifornio kaj amuzejo en Calgary (Kanado). La peco ‘Tertremo’, montrita tie ĉi en Mojose, troviĝas ĉe Main Street en la urbo Los Gatos, Usono. Ĝi estis kreita sekve de reala tertremo, kiu okazis en 1989.
Lernu Signo-Lingvon Pere De Videoj En Interreto
Se vi interesiĝas pri la lernado de signo-lingvo – aŭ simple volas rememorigi tiun kurseton el la universitato, ekzistas amaso da informoj (anglalingve) en la retejo LifePrint. Kompilita de signo-lingvo-profesoro Dr. Bill Vicars, LifePrint havas multajn ilojn por ke vi plibonigu viajn gestajn scipovojn rapide. La bazaj gvidlibroj estas vortaroj, informoj pri surdula kulturo kaj multaj aliaj ligoj al signo-lingvaj rimedoj.
Aliaj bonegaj eblecoj estas spekti la videojn de Michigan State University aŭ, se vi nur havas poŝtelefonon kaj estas inter Britoj, tajpi la deziratan vorton ĉe MobileSign.org. Video tuje aperos en via ekrano, kun la ĝusta signo!
Noto: en tiu ĉi artikolo ni parolas pri la Usona signo-lingva kodo. Ni petas al la legantoj aldoni en la “komentoj” ligojn, kiuj rilatas al la signo-lingvo de aliaj naciaj lingvoj kaj speciale petegas pri ligoj rilate al signo-lingvo en ESPERANTO. Dankon!
Delicaj Donacoj
La nedaŭra naturo de manĝaĵoj povas solvi problemon: ĉu ni donacos ion, kies dezireco estas nenia? Kiam ĉe dubo, provu manĝaĵojn. Sed anstataŭ tiun ordinaran ĉokolad-skatolon, klopodu esprimi vian personecon per io nekutima kiel ĉokolad-kovrita lardo, aro da Britaj fromaĝoj kun piroj aŭ eble makaronoj manfaritaj el New Orleans. Ankoraŭ ne certas? Por multaj aliaj friponaj ideoj vidu la gvidlibron Holiday 2008 Cool Hunting Gift Guide.
Usona Libro Rakontas La Historion De Mojoseco
Kio fakte estas “mojoseco”? Ĉu vi rekonas mojosaĵon je la unua okulumo, aŭ ĉu vi havas nur svagan impreson surbaze de holivudaj filmoj? Nu, kleriĝu!
![]() |
![]() ![]() Get this for your site |
En la libro Hip: The History (”Hipeco – la historio”) el 2005, John Leland el Usono retroesploras la padojn de la Usona popkulturo. Per surprizaj devojiĝoj tra muziko, filmo, krimo kaj famulismo li malkovras la radikojn de unike Usona nocio: la ‘hipeco’. Ĝi ekestis jam en la tagoj de sklaveco, kiam Afrikidaj sklavoj por konservi sian dignecon apud la Eŭropidaj majstroj devis uzi kvazaŭ sekretajn kodojn – supozeble, hip eĉ devenas el la Volofa lingvo: hepi ’vidi’ aŭ hipi ’malfermi siajn okulojn’. Nu jes, ”hipa” kaj ”mojosa” ne estas la sama afero, sed kvazaŭ kuzoj. Maljuna ĵazisto kun sufiĉe eksmoda vestaro povas esti tute hipa… Dependas de la sinteno, de la agado antaŭ alies okuloj. Legu la libron kaj mojose plihipiĝu! B-)
Down-Sindroma Pupo Furoras En Usono
Gabriela, bronzhaŭta kun nuks-koloraj okuloj, ŝatas naĝi. Francesca, kontrare, estas blondhara kaj ŝa-te-gas pentri. Ili ne estas fratinoj, sed similas. Ambaŭ estas pupoj dediĉitaj al personoj kun Down-sindromo kaj rapide fariĝas popularaj ludiloj en Usono. Helga Parks vendas ilin ĉerete po 2000 jare, dum aliaj ludiloj de Donna Moore estas uzataj por terapeŭtaj celoj en malsanulejoj kaj lernejoj. Tamen ne ĉesas polemiko: ĉu tiuj ĉi pupoj vere helpas toleri aliajn aŭ temas simple pri pasonta modo? Ni ludu kune en la komentoj.
Japanaj Sekretoj Por Ĉiutageco
Kiel redoni poluron al iu malnova metala detalo? Surmetu salon miksitan kun citrona suko. Kiel kolekti ĉiujn erojn de la glaso, kiu ĵus falis sur la flankon? Nu, ĵetu supren pezojn de freŝa pano. Tiuj-ĉi estas nur 2 inter aliaj 100 efektivaj kvankam samtempe simplaj konsiloj por igi vian vivon iomete pli facilan.
Ideoj de nuntempaj japanoj estas unigitaj en libro Urawaza, far de Lisa Katayama. La nomo de libro signifas “sekreta avantaĝo” kaj divenas de videoludoj. Ĉi-libron aperigis usona Chronicle Books kaj disegnis kiel iu libro de 50-jaroj de pasinta jarcento. Do, kontraŭ nur 14.95 USD vi havos aliron al tuta saĝeco de la lando de Leviĝanta Suno. Urawaza!
“Jen Biblioteko” Kaj “Spam-Muzeo”
Oni reuzas multe pli da aĵoj ol ni pensas. Eĉ konsumema socio kiel la Usona ekzorgis pri trovi manieron por uzi denove tiujn grandegajn konstruaĵojn, kiuj antaŭe estis vendejegoj kaj komerc-centroj, sed nuntempe iĝis fermitaj aŭ lasitaj pro la nova merkatik-strategio de siaj estroj. Do, anstataŭ famegaj Wall-Mart k.s. aperas tribunaloj, preĝejoj, malsanulejoj, lernejoj, ĝimnastikejo, biblioteko kaj eĉ spam-muzeo. Kaj tio verŝajne restus tute nerimarkita fakto, se Julia Christensen ne kolektintus fotojn, kiuj rakontas pri tiuj “reenkarniĝoj”. Materialo kaj impresoj sufiĉis por la libro BigBox: Reuse, kiu jam estas eldonita kaj parolas pri multaj aferoj, ekde aĉetumado (shopping) kaj konsumismo, ĝis unuiĝo de arto, politik-ekonomiko kaj konscia eko-konduto.