Blogarkivoj

“Uĵo”: La Sufikso De La Jaro (Verŝajne)

Iu suna tago, Helen Sara B lacis pri la sufikso “-aĉ”. Ŝi tiam ekuzis la sufikson “-uĵ” en siaj retpoŝtoj por esprimi kontentiĝon ege plaĉe kaj facile. “Uĵu via nokto”, ŝi bondeziras. Emmanuel Bosquet klarigas en lia Facebook-paĝaro:

La sufikso “-UĴ” esprimas kontentiĝon de la parolanto. Oni povas diri “varmaĉa” kiam tro kaj aĉe varmas, sed oni ne havas vorton kiam la varmeco estas kontentiga, agrabla, ĉarma. Do “Mmh, tiu kovrilo estas varmuĵa!” indikas ke oni rekte kontentas pri la varmeco de la kovrilo. “Kia …promenuĵo!”, “Oh, kio okazuĵas?”. Komplimentoj: “Vi uĵas”, “Homuĵo!”

Kion pensus Onklo Zam’ pri tia evoluo de la lingvo? Diskutuĵu en nia komentejo…

“Unfriend”: La Vorto De La Jaro (Ŝajne)

La nova eldono de anglalingva vortaro The New Oxford American Dictionary anoncis ĝian “Vorto de La Jaro”  por 2009: “unfriend” (t.e. forigi iun kiel ‘amiko’ en socia retejo kiel Facebook). Kiel ni diru tion en Esperanto? Vortumu en la komentoj!

Lernu Signo-Lingvon Pere De Videoj En Interreto

Se vi interesiĝas pri la lernado de signo-lingvo – aŭ simple volas rememorigi tiun kurseton el la universitato, ekzistas amaso da informoj (anglalingve) en la retejo LifePrint. Kompilita de signo-lingvo-profesoro Dr. Bill Vicars, LifePrint havas multajn ilojn por ke vi plibonigu viajn gestajn scipovojn rapide. La bazaj gvidlibroj estas vortaroj, informoj pri surdula kulturo kaj multaj aliaj ligoj al signo-lingvaj rimedoj.

Aliaj bonegaj eblecoj estas spekti la videojn de Michigan State University aŭ, se vi nur havas poŝtelefonon kaj estas inter Britoj, tajpi la deziratan vorton ĉe MobileSign.org. Video tuje aperos en via ekrano, kun la ĝusta signo!

Noto: en tiu ĉi artikolo ni parolas pri la Usona signo-lingva kodo. Ni petas al la legantoj aldoni en la “komentoj” ligojn, kiuj rilatas al la signo-lingvo de aliaj naciaj lingvoj kaj speciale petegas pri ligoj rilate al signo-lingvo en ESPERANTO. Dankon!

Kiel Paroli Maldece En Esperanto

Kanadano Roedy Green kompilis amuzan paĝon pri maldecaj vortoj en Esperanto. Kvankam ĝi havas fortan anglan rilaton, oni certe povas pligrandigi nian, aham, vortprovizon. Perlaj estas la dialogoj: “Saluton, furzujaĉo. Kie estas via bela pisujeto hodiaŭ? Ĉu ĝi estas en la onklina fekejo?”. Respondo: “Ne insultu min tiel, vi malbela piĉvizaĝo. Ĝi ne estas tie, sed sur la malpura kacujaro…” Eĉ Onklo Zam’ ne imagus tiun homaranan nivelon en nia lingvo! Liberigu vian vortaron en la komentoj.