Blogarkivoj

Sendrata Elektro

Imagu vivon sen kabloj! Ke la elektro por via poŝtelefono ĉiam traflugus la aeron, same kiel radiaj aŭ interretaj ondoj…

Nu, la sendrata futuro baldaŭ nunos:

Laŭ la Dana retgazeto comon.dk ( http://is.gd/3ANbE ), la firmao Witricity (el Wireless Electricity – sendrata elektro) jam konstruis provtipon de sendrata elektro! La scienciston Eric Giler tiel ĝenis la baterimalpleneca sonsignalo de la poŝtelefono de lia edzino, ke li komencis teoriumi kiel sen kablo transsendi elektron.

Demonstron vidu jene:

Kvankam Eric Giler certigas ke la sendrata elektro tute sendanĝeras, mi ne povis ne komenti la nove brilan futuron per la sekva desegnaĵo. B-)

– Fek, tro forta kurento…

– Fek, tro forta kurento…

SMS-i Espe…

cxu tro retro-e?

cxu tro retro-e?

Ĵus havinte la oportunon sendi multajn tekstmesaĝojn en Espo, mi eksentis ĝenan mankon de nialingvaj SMS-mallongigoj. Jes, verŝajne la tuta mondo baldaŭ havos porteblajn unikodajn retpoŝtilojn… Sed lasu min resti en la retro-mojosemo… :-)

Preskaŭ ĉiu konas Anglalingvajn SMS-mallongigojn kiel ”I O U” [aj oŭ ju] ’mi ŝuldas al vi’, ”LOL” = ”laughing out loud” ’ridegas’, aŭ ”hi m8” [haj mejt] ’hej amiko’. Frazmallongigoj de la LOL-speco certe fiaskos E-uje, ĉar… mankas uzantoj! Kiom ofte vi mem tekstmesaĝis Esperante, kaj kun kiom da homoj? Mi povus inventi miajn proprajn (ekz-e TBA ”tre bone, amiko!”), sed estus malfacile disvastigi ilin ekster limigita amikaro. La Anglalingvaj mallongigoj sukcesis ĉar milionoj da homoj enmensigis ilin.

Male, mallongigoj de la I O U-speco (oni uzas la prononcon de la simboloj) certe eblus ĉe ni. Kaj tre oftaj vortetoj kiel ”ne”, ”kaj” kaj ”vi” eblus kurtigi.

n tro aw2 kion diras via pa3no!

Antaŭ kelkaj jaroj mi ekhavis la ideon uzi majusklajn literojn (ABC ktp.) laŭ ties memstara prononco, do MJse = mo-jo-se. (vera ribelulo kompreneble neniam majuskligas laŭregule!) ”@” jam havas la pronocon ”ĉe”, kaj diversajn oftajn ideogramojn poŝtelefonajn ($, € k.a.) oni eble povus uzi simile aŭ iele.

a@tu viNn!

Ĉu ’stus mojose aŭ infanece uzi apartan signon por fina ”-as”? kion v pns$?

k kion pri l Vrt& ”cxu”? c maks-e kurtigi gxn? ¿entute uzi?

,entu v!

Lernu Signo-Lingvon Pere De Videoj En Interreto

Se vi interesiĝas pri la lernado de signo-lingvo – aŭ simple volas rememorigi tiun kurseton el la universitato, ekzistas amaso da informoj (anglalingve) en la retejo LifePrint. Kompilita de signo-lingvo-profesoro Dr. Bill Vicars, LifePrint havas multajn ilojn por ke vi plibonigu viajn gestajn scipovojn rapide. La bazaj gvidlibroj estas vortaroj, informoj pri surdula kulturo kaj multaj aliaj ligoj al signo-lingvaj rimedoj.

Aliaj bonegaj eblecoj estas spekti la videojn de Michigan State University aŭ, se vi nur havas poŝtelefonon kaj estas inter Britoj, tajpi la deziratan vorton ĉe MobileSign.org. Video tuje aperos en via ekrano, kun la ĝusta signo!

Noto: en tiu ĉi artikolo ni parolas pri la Usona signo-lingva kodo. Ni petas al la legantoj aldoni en la “komentoj” ligojn, kiuj rilatas al la signo-lingvo de aliaj naciaj lingvoj kaj speciale petegas pri ligoj rilate al signo-lingvo en ESPERANTO. Dankon!

Ĉereta Neforgesilo Por Ajna (Mal)Gravaĵo

La diferenco inter ĉi-tiuj kaj aliaj paĝaroj de kundivido-vivo-ktp estas ke ĉiuj estas alvokitaj ekspozicii veran kaj propran eron de memoro, markante la tagon, monaton (devige) kaj motiviĝon. Ĝi dividiĝas en kategorioj: laboro kaj vojaĝoj, bonaj novaĵoj kaj malbonaj, amo kaj muziko. Emociaj kiel “la KD kiu ŝanĝis mian vivon”, aŭ enterprenaj kiel “la tago kiam estis fondita iu eta firmao de io-ajn-kontraŭvian monon”. Kaj ankoraŭ vi trovos iun germanan fraŭlinon, kiu anoncas ke tranĉis siajn dreadlock-hararaĵojn, kiuj ne fortranĉadis ekde longa tempo.

Post iom da tempo la servo de mikro-memoraĵoj disponeblos ankaŭ por poŝtelefonoj.

Nokia Lanĉos Supernovajn Poŝtelefonojn

Nokia anoncis hodiaŭ, ke ĝia nova serio de poŝtelefonoj Supernova estos haveblaj je la dua duono de 2008 kun prezoj inter 120-225 eŭroj. Kvankam na press release parolas pri viroj kaj virinoj, ŝajnas ke la nova serio havas inan publik-celon. Kvankam la teknikaj aspektoj ne malbonas (fotilo je 3,2 “megapixel”, tujmesaĝilo, TV-konektilo…), ĝia forto estas klare en la dizajno de la aparato.

supernova telefono