Blogarkivoj

Google Book Search Nun Serĉas Gazetojn

Google anoncas, ke ĝia servo Google Book Search nun serĉas ankaŭ arkivitajn revuojn, plenkolore, ĉiupaĝe, retumil-legeble! Inter aliaj titoloj troviĝas Popular Science, New York Magazine, aŭ eĉ malhelaĵojn kiel Bulletin of Atomic Scientists. Rezultoj el magazinaj serĉoj aperas kune kun libraj serĉoj, sed se oni klakas sur Advanced Book Search, tie oni povas elekti “rezultoj nur el gazetoj”. Sed ni nur fieros kiam Kontakto aperu tie.

Advertisements

Japanaj Sekretoj Por Ĉiutageco

Kiel redoni poluron al iu malnova metala detalo? Surmetu salon miksitan kun citrona suko. Kiel kolekti ĉiujn erojn de la glaso, kiu ĵus falis sur la flankon? Nu, ĵetu supren pezojn de freŝa pano. Tiuj-ĉi estas nur 2 inter aliaj 100 efektivaj kvankam samtempe simplaj konsiloj por igi vian vivon iomete pli facilan.

Ideoj de nuntempaj japanoj estas unigitaj en libro Urawaza, far de Lisa Katayama. La nomo de libro signifas “sekreta avantaĝo” kaj divenas de videoludoj. Ĉi-libron aperigis usona Chronicle Books kaj disegnis kiel iu libro de 50-jaroj de pasinta jarcento. Do, kontraŭ nur 14.95 USD vi havos aliron al tuta saĝeco de la lando de Leviĝanta Suno. Urawaza!