Category Archives: Muziko

Senpaŭza Esperanto-Muziko

Sekvu la suban ligon por aŭskulti 1-horan senpaŭzan danc-muzikan seancon en la lingvo Esperanto, miksita de DĴ Roĝer Borĝes.

En trinkej’ amikec’ kaj pasi’

Jen kanto de la bando Gabinete Caligari, el la madrida pop-movado de la 80a jaroj, kiu fakte estas odo al trinkejoj! La muziko havas ian nuancon de rusa popolkanto, eĉ kun balalajkoj!

La filmeto estas subtekstigita en esperanto. Ĝuu kaj kunkantu! La tutan tekston vi trovos ĉi tie.

Acidaj Bovinoj

Britney Spears Publikigas Fotojn Sen Photoshop

Lastatempa tendenco estas, ke kelkaj artistoj kiel Jessica Simpson, Britney Spears kaj aliaj ekparolas kontraŭ la “sekreto” de la moda industrio. Sed ili ne estas la unuaj senŝminkante la aferojn; eble vi memoros pri tiu super-mojosa, ikona eldono de franca revuo Elle kie Peter Lindbergh fotografiis Eva Herzigova, Ines de la Fressange, kaj aliajn Eŭropajn aktorinojn kun minimuma Photoshop-laboro.

BONUSO: Jen la fotoj de Britney KUN photoshop, kadre de la kampanjo por ŝuo-vendisto Candie’s

Virtuala ĥoro

Usona komponisto kaj ĥorestro Eric Whitacre faris interesegan eksperimenton: li disdonis muzikfoliojn de sia verko, Lux Aurumque (Lumo kaj Oro), por 9-voĉa gea ĥoro. Li proponis al ĥor-kantistoj en la tuta mondo ke oni registrigu sian voĉon en filmeton alŝutotan al YouTube. Poste, li miksis la kantojn de ĉiuj homoj kaj faris jenan video-klipon, absolute senspirigan.

Finfine temas pri 185 homoj el 12 landoj, kiuj kantas dise sed kunigitaj per la teknologio kaj la elano de S-ro Whitacre! Impresa virtuala ĥoro.

La teksto estas latina traduko de originala anglalingva poemo fare de Edward Esch. Ĝi tekstas:

Lux,
Calida gravisque pura velut aurum
Et canunt angeli molliter
Modo natum

Lumo,
varma kaj peza kiel pura oro
Kaj milde kantas anĝeloj
Al ĵus naskita bebo

Nova Videoklipo En Esperanto

Inicialoj DC estas plurlingva son-videa projekto el Frankfurt, Germanio. Kvankam MTV delonge rezignis pri sendependaj muzikvideoj, tiu arta formo verŝajne fruktodonas en Interreto. “Tatua Papili’ “, registrita je Plena Altdifino (Full HD) en 2010, esploras la rilatojn inter poezio, teknologio kaj arkitekturo. Teksto: Éric Languillat. Muziko kaj video: Roĝer Borĝes.

aŭ uzu la ligon: http://bit.ly/tatuapapilio

Videoklipo De OK Go Furoras, Aperas Eĉ En CNN

Pli ol 6 milionoj da homoj jam vidis tiun ĉi videoklipon el bando OK Go pri speciale konstruita maŝino, nepre spektu!

Hiphopo en Esperanto: Eterne Rima – “Por La Rep'”

Sekve al la intervjuo de Eterne Rima en Mojose, estas kun granda plezuro ke ni informas vin pri novaĵo de tiu muzikisto. Jen finfine la albumeto “Por La Rep'”, kiu anoncas la alvenon de oficiala KD “Samideano”. La disko aperos baldaŭ en 2010, eldonita de Vinilkosmo.

La albumeto enhavas 4 kantojn kaj elŝuteblas senpage.

01 – Por la Rep’ (4:06)
02 – Mia loko (3:33)
03 – Elspezoj (3:46)
04 – Ne lasu ŝin enui (3:41)

Bonan aŭskultadon! Ni jam veke vibras kaj atendas viajn komentojn.

Virtualaj albumoj premiere ĉe Vinilkosmo-mp3.com

Por unua fojo Vinilkosmo eldonas virtualajn albumojn (kiuj ne estas eldonitaj sur KD) laŭ FLAC kaj mp3 formatoj en sia elŝutretejo. Inaŭguras tiun ĉi novan formon de eldono la du albumoj ĉi sekve :


MUZIKO

Revolucio en pajleraro, de argentinano Ale Kosabela (Alejandro Cossavella), ĉefa komponisto de La Porkoj kaj Strika Tango. La virtuala albumo aŭskulteblas kaj elŝuteblas alklakante ĉi tie: Revolucio en pajleraro

MUZIKO

Temas pri ciferecigita kaj remastrigita malnova albumo”62 Minutoj“; la unua elstara rokverko de Persone aperinta sur kasedo en 1987. Dudek du jarojn poste, la albumo estas reeldonita kaj vi tiel povas malkovri (aŭ remalkovri) ĝin ĉe 62 Minutoj. Ne hezitu viziti pli amplekse la elŝutretejon www.vinilkosmo-mp3.com

FLAC formato
La novaĵo ankaŭ estas ke por tiuj albumoj kiuj ne aperos sur KD, Vinilkosmo proponas KD-kvaliton per FLAC (senperda formato), kio donos al plej postulemaj uloj kontentigan kvaliton. Por aŭkulti FLAC-muzikon vi povas elŝuti diversajn softvarojn kiel Foobar, Mediamonkey,Winamp kaj simile.

Mi Havas Senton [video]

Amatora video por la kanto “I Gotta Feeling”, de Black Eyed Peas, realigita kun 172 studentoj pri komunikado ĉe Kanada universitato. Inspiriĝu: ĉu ni ne povus fari ion similan dum sekva esperanto-aranĝo?