Blogarkivoj
En trinkej’ amikec’ kaj pasi’
Jen kanto de la bando Gabinete Caligari, el la madrida pop-movado de la 80a jaroj, kiu fakte estas odo al trinkejoj! La muziko havas ian nuancon de rusa popolkanto, eĉ kun balalajkoj!
La filmeto estas subtekstigita en esperanto. Ĝuu kaj kunkantu! La tutan tekston vi trovos ĉi tie.
Kiel Trafi 18 Sunleviĝojn Dumtage
Sufiĉus pagi 3 milionojn de euro al hispana luks-turizm-firmao Galactic Suite, kiu anoncas en 2012 malfermi pordojn de la unua kosma hotelo por ajna pagipova persono. Kontraŭ tiu mono vi ricevos trejnadon sur tropika insulo dum 8 semajnoj kaj poste 3 tagojn de ekstertera sperto je alteco de 450 kilometroj kaj je rapideco de 30 000 km/h.
Gxis nun jam 43 riĉuloj mendis hotelon, kvankam samtempe ĝi povas akcepti nur 4 gastojn. Do aliĝu rapide por ne vici tro longe!
Eksciu plurajn detalojn el intervuo de Xavier Claramunt pri la projekto (en hispana) aŭ oficiala filmeto (en angla) kun bela kosma muziko.
Financa Krizo: Mmm…
Kiu dum malfacilaj tempoj ne emis iomete konsoli sin per dolĉaĵoj? Ĉu ĉi ĉokolado je formo de pica diagramo reestigos ĉaĉaĉaon en la vivo de borsofiaskinto, la Mojose-teamo ne scias – sed kia bongusta ideo! :-)
La belaĵon kreis Kataluna ĉokoladofirmao Chocolat Factory. La foton oni… pruntis el la Hispana gazeto El País.
Sveda Videoklipo Furoras en Hispanio
La nova televida anonco de bierfabrikanto Estrella Damm estas videoklipo el sveda bando “Billie The Vision & The Dancers“. La kerno de la anonco, registrita en la mirinda insulo de Formentera (apud Ibiza), temas pri juneco kaj la spirito de l’ Mediteraneo.
VIDEO: “Summercat“, Billie the Vision
RIMARKO: Kiam IJK okazos tie?
Ĉu vi volas esti fama?
En la epoko de interreto facilas famiĝi… Simple kreu paĝon pri vi mem. Poste… amasguglu vian nomon, je ĉiu libera horo. Per iomego da peno vi baldaŭ trovos vin en la listo de furorserĉoj!
Se vi tro pigras por tiom da klakado – igu la retajn ĵurnalistojn fari la laboron por vi! Post kiam via nomo ricevis sufiĉe da (interretaj) mencioj, via (interreta) famo certos… Kompreneble, vi devos unue eksterordinare elstari iel, ekzemple arte aŭ politike. Prefere vi akiru la potencon super via ŝtato.
Hispana retejo http://www.lalistawip.com publikigadas listojn de la WIP – Web Important Persons ’TTTre Gravaj Personoj’. Alivorte, listo de la retaj plejmenciatuloj.
Vidu la 100 plej famajn entute (Top Wip 100), aŭ vidu famulojn laŭ landoj (Países) aŭ kategorioj (Categorías). Por fifamuloj – elektu la kategorion Lista negra ’Nigra listo’. Bedaŭrinde mankas kategorio por famaj esperantistoj.
Do, ekigu la laboron, kaj eble iun tagon La Lista Wip trovos Vin…
Preĝejo Santa Monica
Gallo Quirico faris tiujn mirindajn fotojn el nova preĝejo en Madrid, Hispanio. Ĝi nomiĝas “Iglesia de Santa Monica” kaj temas pri projekto el mondfama arkitektura studio Vicens + Ramos.
Primoka Video De Sub_18-Esperantistoj Fajras Polemikon Pri Katalunio
Internacia superstar dj Leo Sakaguchi publikigis ĉi tiun novan videon pri la Sub_18 Esperanto-Renkontiĝo kiu okazis en la germana urbo Naumburg. Sub_18 estas projekto kiu okupiĝas pri junuloj sub 20 jaroj; ili regule renkontiĝas, okazigas lingvo-kursojn, kaj ĝenerale diboĉumadas. La video primokas la akĉentojn de diversaj landoj kaj eĉ ekis polemikan diskuton pri Hispanio/Katalunio… Diskutu vian politikan vidpunkton ĉe la YouTube-komentoj.
Modlebla Pufo Por Modernigi Vian Salonon
Hispana meblo-vendisto Mipuf ofertas tiun ĉi grandan pufon por viaj chillout-momentoj. La meblo modliĝas je via korpo, tiel komforte ke vi subite ekdormos dum la spektado de tiu BBC-dokumentalo pri la sovaĝaj ranoj de Madagaskaro. Farita el nilono (nylon), oni liveras ĝin en 2 koloroj (nigra aŭ oranĝa). 99€ en la retejo.
Rock Band Debutos En Eŭropo La 30an de Julio
Finfine! Longe atendita muzika videoludo Rock Band finfine debutos en Eŭropo ĉisomere. Harmonix, MTV Games kaj Electronic Arts konfirmis ke ĝi estos lanĉita la 30aN de Julio en Hispanio, Italio, Svislando, Svedio, Belgio, Nederlando kaj Luksemburgo. Dekomence, la eŭropa versio de Rock Band estos ekskluzive por Xbox 360, sed atingos aliajn platformojn ĝis la fino de la jaro.
Rock Band estas nova videoludo kie oni povas ludi kun kvar amikoj en virtuala rokbando. Oni povas esti kantisto, gitaristo, basisto aŭ drumisto kaj ludi kune hejme aŭ pere de Interreto. Ĝi uzas originalajn majstro-diskojn de gravaj artistoj kiel Rolling Stones, Deep Purple, KISS, Iron Maiden, The Who, Police, REM, Radiohead, Aerosmith aŭ Red Hot Chili Peppers.
Krom 58 kantoj haveblaj ĉe la Usona eldono, la Eŭropa versio de Rokbando enhavos 9 kanzonojn:
- Blur – “Beettlebum”
- Oasis – “Rock ‘n’ roll star”
- Tokio Hotel – “Monsoon”
- Muse – “Hysteria”
- Les Wampas – “Manu Chao”
- Playmo – “New Wave”
- Die Toten Hosen – “Hier Kommt Alex”
- Juli – “Perfekte Welle”
- H-Block X – “Countdown to Insanity”
Aliflanke, Rock Band ofertas preskaŭ 200 kantojn por elŝuti el la bazaro Xbox Live (kontraŭ pago de 160 Microsoft Points). La plena kaj ĝisdatigita kantolisto videblas ĉe http://www.rockband.com/?section=gameinfo.
Jen la probablaj prezoj de Rock Band en Eŭropo:
- Nur la ludo: 69,99€
- Drumo: 89,99€
- Senkabla gitaro: 69,99€
- Kompleta pakaĵo (mikrofono + drumo + gitaro): 169,99€