Author Archives: Laurent D
Google celebras Esperanton
Jes, hodiaŭ Google celebras Esperanton. Kial? Ĉar estas la 15-an de decembron, la naskiĝtago de LL Zamenhof la kreinto de nia lingvo. Se li estus ankoraŭ vivanta, li estus 150 jaraĝa ! Do Google flankigis esperantan flagon en sia logo. Bona maniero propagandi ĉu ne? Imagu, Google estas la plej vidata retejo en la mondo. Oni esperas, ke multaj personoj scivolemaj klakos sur la ŝanĝita logo kaj malkovros la vivantan lingvon de Esperanto.
NOTO: Mi rimarkis tion en “mia” Google en Francio. Ĉu en via lando ankaŭ videblas la Esperanta logo? Bonvolu komenti por informi nin.
Hiphopo en Esperanto: Eterne Rima – “Por La Rep'”
Sekve al la intervjuo de Eterne Rima en Mojose, estas kun granda plezuro ke ni informas vin pri novaĵo de tiu muzikisto. Jen finfine la albumeto “Por La Rep'”, kiu anoncas la alvenon de oficiala KD “Samideano”. La disko aperos baldaŭ en 2010, eldonita de Vinilkosmo.
La albumeto enhavas 4 kantojn kaj elŝuteblas senpage.
01 – Por la Rep’ (4:06)
02 – Mia loko (3:33)
03 – Elspezoj (3:46)
04 – Ne lasu ŝin enui (3:41)
Bonan aŭskultadon! Ni jam veke vibras kaj atendas viajn komentojn.
Virtualaj albumoj premiere ĉe Vinilkosmo-mp3.com
Por unua fojo Vinilkosmo eldonas virtualajn albumojn (kiuj ne estas eldonitaj sur KD) laŭ FLAC kaj mp3 formatoj en sia elŝutretejo. Inaŭguras tiun ĉi novan formon de eldono la du albumoj ĉi sekve :
Revolucio en pajleraro, de argentinano Ale Kosabela (Alejandro Cossavella), ĉefa komponisto de La Porkoj kaj Strika Tango. La virtuala albumo aŭskulteblas kaj elŝuteblas alklakante ĉi tie: Revolucio en pajleraro
Temas pri ciferecigita kaj remastrigita malnova albumo”62 Minutoj“; la unua elstara rokverko de Persone aperinta sur kasedo en 1987. Dudek du jarojn poste, la albumo estas reeldonita kaj vi tiel povas malkovri (aŭ remalkovri) ĝin ĉe 62 Minutoj. Ne hezitu viziti pli amplekse la elŝutretejon www.vinilkosmo-mp3.com
FLAC formato
La novaĵo ankaŭ estas ke por tiuj albumoj kiuj ne aperos sur KD, Vinilkosmo proponas KD-kvaliton per FLAC (senperda formato), kio donos al plej postulemaj uloj kontentigan kvaliton. Por aŭkulti FLAC-muzikon vi povas elŝuti diversajn softvarojn kiel Foobar, Mediamonkey,Winamp kaj simile.
Esperanto en brazila mezgrada lernejo ?
La Komisiono pri Edukado en la Brazila Senato aprobas projekton de la Senatano Cristovam Buarque (Partio de la Demokratiaj Laborantoj de Federacia Distrikto) kiu ordonas ke esperanto estu inkludata en la listo de fakultativaj lernobjektoj. Tiu propono ankoraŭ bezonas la aprobon de la Deputitaro.
Dum la Senato sin preparas por voĉdoni la polemikan balotan reformon, la Komisiono pri Edukado, Kulturo kaj Sporto aprobis en la lasta mardo vespere (15-a de septembro) nekutiman projekton kiu inkluzivas Esperanton kiel fakultativa studobjekto en la mezgrada instruado de la brazilaj lernejoj.
La projekto, kies aŭtoro estas de la senatano Cristovam Buarque, eks-kanditato al la prezidanteco de Brazilo en 2006, inkludas paragrafon en la artikolo 26-a de la Leĝo Pri Gvidlinioj kaj Bazoj (Brazila Leĝaro pri Edukado) dirante ke la esperantaj lecionoj estas fakultativaj sed la “oferto fariĝas deviga okaze de peto de la lernantoj”. Laŭ la teksto, la lernejoj havos tri jarojn por adaptĝi al la leĝo.
Por la sinpravigo de la projekto, la senatano Buarque, eks-rektoro de la Universitato de Braziljo, (UnB) diras ke, se la lernejo volas fariĝi paca aganto”, la instruado de esperanto “povas esti grava faktoro, ne nur ĉar temas pri lingvo sed ankaŭ pro la pacifisma spirito kiun ĝi simboligas. La senatano citas ankaŭ la kreinton de la lingvo, la pola Ludwik Lejzer Zamenhof, kaj memorigas ke lia celo estis krei “liberan internacian lingvon”, sed ankaŭ deklaras ke la “revo [de Zamenhof] certe ne realiĝos per la ĝeneraligo de la idiomo kiun li kreis, ĉar la angla “estos la ilo por lingva integriĝo en la mondo. Ĝis kiam tio okazos, daŭrigas la sinpravigon de Cristovam, “ esperanto estas komunikilo inter centoj da milionoj da homoj ĉirkaŭ la mondo kaj multe pli ol tio, ke ĝi estas parto de grandega movado por paco”.
En la komisiono, la projekto estis redaktita de la senatano Mozarildo Cavalcanti, kiu rekomendis la aprobon de la leĝo ĉar “la universaliĝo de la konado de Esperanto povas reprezenti akcelon de paco inter la nacioj”. Por Mozarildo, tio estos tre signifa ĉar la nacioj ankaŭ konfliktiĝas pro kulturaj kialoj, “kiel jam okazis dum la lukto pri la hegemonio inter la franca kaj la angla, kaj la sama povas okazi baldaŭ inter la angla kaj la ĉina”.
La senatanoj Gerson Camata kaj Roberto Cavalcanti voĉdonis kontraŭ la projekto. Laŭ la Agentejo de la Senato, Camata diris ke la projekto estas “neutila”, ĉar tiu kiu lernas Esperanton ne havos eblon praktiki la novan lingvon. Spite tio, la teksto estis aprobata kvazaŭ fina decido (ne bezonas esti aprobita en plenkunsido) kaj iras rekte al la Ĉambro de Deputitoj.
Tradukita de Antonio Moreira Filho
Netbook sen klavaro !
La plena palpebla Netbook (retkomputilo)
Kiu pli bona ennovaĵo por Netbook ol forigi klavaron? Ekde la alveno de Iphone, ĉiu pensas pri tiu ebleco. Archos proponos baldaŭ retakomputilo sen klavaro.ARCHOS 9PCtablet.
La ARCHOS desegna teamo kupligis: pioniran desegnan formon kun la plej progresantaj teknologioj, La plej bona novaĵo estas la bonega ergonomio kaj palpebla fasado Ekstrema magreco (0.63 ” ), ekrano 9″ , malpli ol 800g . Sen fizika klavaro, ĝi provizas virtualan klavaron, tre facile uzebla sur la ekrano. Kun la nova Intel® ATOM™ Z510 procesoron, 80 GB de memora disko, Bluetooth, wifi… Bedaŭrinde nur Vindozo 7 estos proponata.
Vidu la videojn, aĉetinda ĉu ne ?
Hiphopa kompilo 100% en Esperanto, libere elŝutebla
2009 certe estos la jaro de la hiphop en Esperanto.
Unue, januare 2009 estis la eliro de la Pafklik albumo. Poste, venis turneo de Tone el Brazilio kiu ludis en KEF, IJK, UK, Festo… Tie li vendis sian mallongan produkton (6-titola disketo “Repe, Ritme, Sone…” baldaŭ ĉe http://vinilkosmo-mp3.com ). Ankaŭ la albumo de Eterne Rima (“Reĝo de la strat’ “, aŭtuno 2009) baldaŭ alvenos.
Nun venis la ne plu atendita Hiphopa Kompilo Vol. 1 !!!
Malnova projekto
En 2006 Floréal Martourel lanĉis alvokon… De tie venis malsufiĉe da alkvalita materialon por eldoni “veran” diskon. Tri jaroj poste, la projekto estis relanĉita de Cyrille (Pafklik’) kaj Roĝer Borĝers. Hiphopo evoluas rapide, dum la disko-merkato ne tiom bone fartas… Ĉu libera elŝultada albumo eblus? Oni parolis kun Floréal, kaj jen la dua vivo de la projekto – kun amaso da partoprenantoj el buntaj landoj.
La pioniroj
- Eterne Rima [Japanio / Polando]
Polanddevena, li nun loĝas en Japanio. Eterne Rima faris tutan provalbumon en 2001. Li por la kompilo proponas Amika man’ kaj Batas la Kalkan’. Ambaŭ kantoj temas pri la Esperanto-movado; energie kaj altkvalite, tiu donas finfine la unuan produktaĵon de Eterne Rima.
- Dolchamar [Finlando]
Dolchamar kompreneble… Estis la unua kiu faris sukceson kun hiphopa kanto (Ĉu vi pretas?). En la kompilo li kunkantas kun Trackman Artiflex (Enmigrad’). Serioza temo por malrapida dolĉa muziko, remiksita de Roĝer Borĝes.
- La Pafklik [Francio]
Ĵus post la eldono de Fek’ al Esperanto en Decembro 2008, ili devis rapide krei novan titolon por la kompilo. Hiphopa Epopeo estas invito al vojaĝo tra “la vera historio de la Pafklik”. Por tiu kiu ne jam aŭskultis la albumon, vi gustumos acidan humoron kun amuza instrumentaro…
- Jan Schroeder [Germanio]
Tiuj (maljunuloj?) kiuj partoprenis IS 2000 certe memoras lian konceryon. Seksperanturismo estas klasiko salvita! Kruda, amuza, esperantista teksto… “En la diskejo, en la necesejo, en la estar-kunsido de Tejo…”
- Tone [Brazilo]
Vi certe jam konas “Es-Pe-Ran-To… estas nova kanto… mia, kaj via, la lingvo internacia!”, ĉu ne? Sed ĉu vi sciis ke estis de Tone la kanto Verva Virino, kiu temas pri aliaj pli, ahm, seksaj sentoj… Aŭskultu…
Malkovroj
- Argenta nubo [Koreio]
Kia energio! “Rezista Festo, jen nia stilo. Solidariĝu per danco kaj kanto”.
- Musubana [Danio]
Freneza! La muziko estis farita en la studio de Ĵomart (kaj Nataŝa) en Stockholm, Svedujo, partoprenas Amir (Espo Despo) kaj la muziko estas de Roĝer Borĝes. “Diru ĉu mi kopirajtas” – jes ja fakte…
- Trackman Artiflex [Ĉilio]
Post la partopreno kun Dolchamar, ni nun aŭdas liajn pensojn dum biciklado. “La biciklo por mi la plej bona ilo – Volas min atingi fina venko nu per ĝi […]”
- Esperanto [Polando]
Ne esperantista tamen ili nomas sin “Esperanto” kaj subtenas la ideon; do ni petis de ili unu iterkanton (W Miedzyczasie)
- Alejandro Cosavella [Argentino]
En ĉiuj stiloj li kamaleone estas… Vortoj Vakuaj, tiom belaj! Lasta remikso de Roĝer Borĝes kaj ora ŝlosilo por la albumo.
Elŝulti: http://hiphopesperanto.blogspot.com/
Aŭskulti: http://tinyurl.com/hiphopakompilo
Eterne Rima: La Intervjuo de Mojose
Hip-hopa kantisto Eterne Rima diskonigas sian muzikon pere de Esperantigita, socia reto Ipernity. Mojose-teamano Laurent D intervjuis la artiston pri muziko, Japanio, kaj novaj teknologioj.
MOJOSE: Unua demando, ĉu vi povus prezenti vin, kiel vi nomiĝas, via lando…
ETERNE RIMA: Saluton! “Eterne Rima” estas mia artista pseŭdonimo, kiu montras ke mia muziko estas “ĉiam en rimoj”, ĉiam ligita kun hiphopo kaj repado. Mia vera nomo estas Igor Wasilewski. Mi estas polo, sed mi vivas en Japanio. Tial mi uzas ankaŭ la japanan version de mia nomo, ĝi estas Washirei Goro. Nun pasas pli malpli 9 jaroj ekde la tempo, kiam mi fariĝis esperantisto.
MJS: Vi havas blogon en Ipernity kaj MySpace, tiamaniere mi malkovris vian muzikon; mi rimarkis ke vi havas propran stilon de hiphop – ĉu vi povus ekpliki kiuj estas viaj influencoj? Kaj kiun stilon vi celas krei?
ER: Mia plej ŝatata tipo de hiphopo estas la stilo de suda Usono, tiel nomata Southern Hip-Hop kaj Dirty South. Ankaŭ Crunk enkalkuliĝas ĉi tie. Do, temas ekzemple pri la urbo Atlanta, temas pri Memphis, ankaŭ la stilo el Florida estas plaĉa, kaj fine tre agrabla stilo el Houston en Teksaso. Mi volas nepre daŭrigi mian verkadon en la Dirty South-stilo. La kaŭzo estas tia, ke ĉi tiu stilo de hiphopo baziĝas forte sur sintetikaj sonoj kaj famaj drummaŝinoj Roland TR-808, TR-909 ktp. Ĝi estas jam alia hiphopo ol tiu de antaŭ 10 aŭ 20 jaroj, pli elektronika ol antaŭe. Estas malpli da samplaĵoj kaj tradicia disko-gratado preskaŭ tute ne aperas. Mi amas sonojn de sinteziloj kaj la produktadon de drumbatoj. Tial la preparado de la muzika bazo estas por mi tre grava. Kutime unue mi verkas muzikon kun drumbatoj kaj poste mi verkas repojn. Do, mi sola preparas la tutan muzikon de Eterne Rima, ĉar mi mem volas doni la formon al miaj kreaĵoj. Tio estas ege plezura okupo kaj estonte mia stilo certe daŭre iros tiun vojon.
MJS: Kutime pri kio temas viajn tekstojn? ĉu estas festa hiphopo, ganstera stilo?
ER: Kiel mi menciis, hiphopo fakte multe ŝanĝiĝis kaj temas ne nur pri la muzika flanko, sed ankaŭ pri tekstoj. Same estas en mia kazo. Antaŭ 9 jaroj mi produktis mian unuan demo-albumon en Esperanto, titolitan “Por Miaj Gefratoj”. Tiam miaj tekstoj tuŝis aferojn sociajn kaj problemojn de la mondo, ili kritikis militojn, maljustecon en la mondo ktp. La nuna hiphopo verdire ne plu ŝatas okupiĝi pri tiaj temoj. Nuna hiphopo fariĝis hedonisma kaj eĉ iasence egoisma. Kompreneble ne ĉiam estas tiel, ĉar ja diversaj temoj ekzistas kaj estas artistoj, kiuj daŭre okupiĝas pri sociaj temoj kaj mondaj problemoj, sed la tiel nomata “mainstream”, la ĉefa moda dominacanta stilo ŝatas nun precipe jenajn temojn: mono, riĉaĵoj, ĝuo de luksa vivstilo ktp. Tio estas kritikata de iuj homoj, sed nu, tia estas realeco. Precipe la stilo Crunk ofte ne zorgas pri iuj speciale priparolendaj problemoj. Crunk havas siajn Roland-drummaŝinojn, sintezilajn sonojn kaj repadon pri plezura pasigado de tempo, pri belaj virinoj, pri la vivstilo de repuloj. Mi parolas pri tio, ĉar ankaŭ Eterne Rima nun repas pri mono, riĉa vivstilo, repmuziko kaj tiel plu. Ofte estas braggadocio, vi scias – memlaŭdo kaj fierado. Kaj ankaŭ estas unu afero – mi estas esperantisto, do mi komence repis pri Esperantujo. Tiel estis jam en la jaro 2000, ekzemple en la kanto “Ni Batalos” mi repis pri batalado por Esperanto. Kaj poste, kiam mi produktis “Venas Novaj Tempoj” en decembro 2008 kaj “Vera Senc’ ” en la komenco de 2009, mi repis tiam ankaŭ pri sindediĉo al Esperanto. Tamen fine mi decidis forlasi tiun temon, ĉar oni ja ne povas senfine repi nur pri Esperanto. Do mi uzas Esperanton kiel lingvon kaj repas en ĝi, sed pri aliaj temoj. Povas esti, ke mi verkos ankoraŭ iujn kantojn kun la temo de Esperanto, se mi eksentos iun bezonon denove pritrakti tion.
MJS: Mi aŭdis vian novan muzikon “Reĝo De La Strat’, kiu tre bonas (noto: aŭskultebla en lia retpaĝo). Ĉu vi povus ekspliki la temon?
ER: “Reĝo De La Strat'” estas ĝuste ekzemplo de tio, pri kio mi diris. Temas pri gravulo plej riĉa en la tuta kvartalo, kiu veturadas en sia Maserati kaj faras negocojn. Nokte li festas, estas multe da ĉampano kaj kompreneble belulinoj ĉeestas. Ĉiu volas fari negocojn kun la strata reĝo kaj nur li fiksas la regulojn. En lia propra paradizo kaj mondumo nur li estas la unua kaj ĉiuj lin tie respektas.
MJS: Mi aŭdis pri eldonaĵo de KD kun multaj kantistoj de hiphop, ĉu vi partoprenos?
ER: Jes, pri la projekto de Esperanta hiphopa kompilo mi scias bone, ĉar mi ricevis inviton kontribui per mia muziko. Fakte mia verkado de Esperanta hiphopo ne estas afero nova, mi jam menciis pri mia demo-albumo el la jaro 2000. Estis pri tio informoj en la 10-a numero de Rok-Gazet’ en 2003 kaj ankaŭ en interreto. Poste mi paŭzis en produktado de Esperanta hiphopo ĉefe pro tio, ke pro mia profesia laboro mankis al mi tempo por fari muzikon. Tio estis ankoraŭ en Pollando, mi laboris en hospitalo. Pli malpli en tiu tempo sub la pseŭdonimo Lunatiko mi kontribuis al Elektronika Kompilo per 2 kantoj. Tamen en hiphopo mi ankoraŭ paŭzis. Post la translokiĝo al Japanio en 2007 mi investis poste monon en tre bonan muzikilon, mikrofonon kaj preparadon de mia nova studieto. Mi celis la plej modernan muzikilon kaj plej modernajn sonojn. Kaj tiel mi revenis al hiphopo en la fino de 2008. Do, miaflanke mi estas preta kontribui al la kompilo. Eble por ke ĝi estu vere kompilo, oni bezonas plurajn Esperantajn rep-artistojn kaj eble ili ankoraŭ ne amasiĝas en sufiĉa kvanto por eldoni la kompilon.
MJS: Ĉu vi konas alian esperantan hiphopan grupon kun kiu vi ŝatus muzikumi?
ER: Kompreneble mi observas tion, kio okazas en Esperanta hiphopo, sed hiphopaj Esperantaj artistoj estas ankoraŭ tute malmultaj. Aktivas franca dupersona Pafklik, aktivas Tone el Brazilo, aktivas ankaŭ kelkaj homoj, kiujn oni povus kalkuli eble sur fingroj de unu mano, sed vasta Esperanta hiphopa sceno estas ankoraŭ afero de estonteco. Nu, pri la sama afero mi diris rilate al la hiphopa kompilo. Oni devas atendi kaj vidi, ĉu novaj hiphopaj artistoj ekaktivos serioze aŭ ne. Ni, la nunaj Espo-hiphopuloj estas ankoraŭ minoritato, ĉu ne?
MJS: Ĉu vi ankaŭ intencas aŭ jam preparas KD-on?
ER: Mi fervore preparas materialon por mia albumo en la jaro 2009. Ĉiumonate mi klopodas produkti almenaŭ 2 muzikaĵojn. La albumo certe estos – mi planas ĝin por la aŭtuno ĉi-jare. Restas ankoraŭ afero, kiun mi pripensas, nome la eldono de klasika KD-formo aŭ nur interreta albumo kun interreta vendo por elŝuto. Mi ekhavos baldaŭ profesian manaĝeradon de sperta persono pri laŭleĝaj kaj samtempe teknikaj konsiloj rilate al kopirajtaj kaj patentaj aferoj, kiu prilaboros la interretan vendon. Ĉu eldoni ankaŭ kompaktdiskan formon, tion mi ankoraŭ ne decidas.
MJS: Kion vi pensas pri la elŝutado de muziko per reto sen permeso? Ĉu vi kredas ke nova venda sistemo de muziko devas alveni? Ĉu vi havas opinion aŭ ideon?
ER: Elŝutado de muziko sen konsento de artisto estas certe afero malbona. Tio estas fakte plago de nuna Interreto. Muzikistoj faras muzikon certe pro sia entuziasmo kaj amo al muziko, tamen muzikaĵoj ne kreskas tuj sur arboj kiel fruktoj, oni ja devas ilin iel produkti. Por tio estas bezonate investi monon en muzikilojn, studiojn, reklamadon ktp. Necesas tiam poste ia rekompenco, tio estas precipe grava por muzikistoj, kiuj ne vendas multe kompare kun mondfamegaj steluloj. Mi pensas, ke Esperantujo estas tia, ke Espo-artistoj unue investas monon en siajn muzikajn projektojn, sed tamen ili ne povas vendi multe, ĉar la muziko vendiĝas fakte nur ene de nia Esperantujo. Sed se temas pri la interreta vendo de muziko – ho, tio estas jam tute alia afero kaj mi tre subtenas ĝin. Interreta vendo en la formo de elŝuto fariĝas pli kaj pli populara kaj ĝi estas maniero tre komforta kaj plej rapida. KD-oj estas kompreneble produktataj, sed kiel longe tio daŭros, mi ne scias.
MJS: Ofte esperantistoj kiuj volas aĉeti esperantajn muzikojn plendas ke ili devu aĉeti KD-on plenan nure aŭ plendas ke ili devu atendi semajnojn pro ricevi ĝin. Nune ke ekzistas novajn rektajn manierojn por disvastigi muzikon pli facile kaj rapide; ĉu vi proponos viajn muzikojn en iTunes aŭ aliaj retmuzikvendejoj?
ER: Jes, per reta vendo homoj povas tuj ekhavi la albumon, kiun ili volas aĉeti. Ili tute ne bezonas atendi kaj plie, ili povas pli rapide transporti muzikaĵojn en sian MP3-ludilon, kio estas ja tiom populara. Aliflanke en kompaktdiskoj estas tia ĉarmo, ke oni povas elpreni el la skatolo interesan libreton kun fotoj, tekstoj, informoj ktp. Estas homoj, kiuj tre ŝatas trafoliumi tion. Mi tamen pensas, ke kutime post la ekkono de KD-libreto oni poste koncentriĝas prefere pri muziko. Do, konsiderante ambaŭ formojn, tamen la rapida elŝuto kun MP3-oj estas maniero pli komforta kaj ĝi estas jam fenomeno de nuna tempo kaj futuro. Mi certe eldonos la interretan version de mia albumo. Pri la retmuzikvendejoj mi pli konkrete pensos tiam, kiam la albumo estos jam tute preta.
MJS: Vi nuntempe loĝas en Tokio. Ĉu via vivo en Japanio influencas vian kreadon? Ĉu vi povus konsili bonajn grupojn de hiphopo de tiu regiono – mi aŭdis pri “DABO”, ĉu?
ER: En Japanio hiphopo estas ege populara. Ekzistas tre multaj hiphopaj artistoj, jes, estas ekzemple Dabo, estas Zeebra, estas tre plaĉa hiphopa sceno el Chiba kun Mr. Omeri, You York kaj aliaj, estas interesa YZ el Yokohama ktp. Krom hiphopo ankaŭ dancehall kaj reggae estas lastatempe tre popularaj. Laŭ mia sento japana hiphopo havas kutime serenan, melodian karakteron kun multe da atento pri dancado mem. Ĝi ofte estas ankaŭ funkeca. Kompreneble ne ĉiam estas tiel, sed ŝajnas al mi, ke iom manketas ekzemple hardkoraj ĝenroj. Mi persone okupiĝas pri Dirty South kaj Crunk, sed ĉi tiuj stiloj en Japanio havas relative nemultajn reprezentantojn, do fakte la artistoj, kiujn mi nun indikis ne donas influon al mia kreado. Tamen hiphopo estas afero tuttera, do verdire ĝi estas ĉie la sama. Ĉu en Japanio, ĉu en Usono, ĉu sur ĉiuj kontinentoj. Nur la subĝenroj kaj loke preferataj stiloj iom diferencas, sed fakte ĉio estas hiphopo.
Paĝoj de ETERNE RIMA:
Pafklik: La Intervjuo de Mojose
La malbonuloj de Esperantujo parolas pri arto, feko, kaj la politikoj de nia movado. (Ne.)
La Pafklik estas bando el 2 kantistoj el Francio. Unuaj impresoj pri la ĵus lanĉita KD Fek Al Esperanto estas tre pozitivaj – pakaĵo estas bela kaj profesia, fotoj kaj prezento de la tekstoj brilas. Pli grave, la kantoj vere bonas kaj estas tre kreivaj; oni trovas ĉiujn stilojn de hip-hopo, dum tekstoj estas amuzaj/seriozaj/frenezaj. Kantoj kiel “Bum bum kanabis”, “Fek al esperanto”, “Urbo paranoja” kaj aliaj probable fariĝos himnoj en la komunumo.
Laurent D : Saluton, Pafklik. Unue ĉu vi povus prezenti vin kaj iom diri kiel vi esperantiĝis kaj klarigi kial la bando nomiĝas “Pafklik’ “?
Platano: La Pafklik estas repgrupo el Parizo kiu nur ludas esperantlingve. Mi esperantiĝis antaŭ 10 jaroj. Mi esperantiĝis per interreto kaj aŭskultante Radion Esperanto, ĉe liberecana radio kaj poste mi aktivis en JEFO.
Katakana: Mi estas Katakana, mi esperantiĝis sole per libroj kaj programoj. Ni pensas ke la nomo Pafklik kongruas kun nia muziko.
Laurent D : Ekde kiam vi ekkantas hip hop ? Kiuj estas viaj modeloj en hip hopa muziko?
Platano: Persone mi ekkonis la hiphopon en 1989… La Malnova lernejo. Tiel mi aŭskultis, hejmprovis, provis por amuziĝi. Sed neniam faris ion serioze. Mi iom ankaŭ skrapas (scratch-as) ekde 2001. Sed la unua provo en esperanto estas 2002, tiam mi verkis “Fek al Esperanto” estis ne tre serioza.. Mi poste renkontis Katakana kiam li ekkomencis paroli esperantlingve estis en 2005.
Katakana : Mi ekrepis kiam ni kreis la Pafklikon. Unue mi nur faris instrumentaron kaj poste decidis repi ankau. Do, ekis kun la kanto “Jen la Pafklik”, kaj poste mi decidis dauri kun aliaj kantoj ĝis fari tutan albumon.
Laurent D : Rakontu iom kiel vi preparis kaj kiel vi sukcesis registri tiun albumon ?
Platano: Kiam Flo el Vinilkosmo sciis pri la fakto ke ni ekkomencis krei la grupon li lanĉis ideon de la hiphopa kompilo. Katakana ekkomencis mem krei instrumentaron kaj ni faris Ĵen la Pafklik’… Ni devas diri ke en tiu epoko ni estis kun Armelle kaj eĉ iomete kun Melono.
Sed kiam ni pli laboris pli serioze nur restis ni du. Ni faris nian unuan koncerton en Festo 2006.
Poste ni decidis registri 3 kantojn por la hiphopa kompilo. Estis bona ideo por ekkoni studio-laboron, ni multe lernis. Ĉar la kompilo ne tiom rapidigis ni ekplanis produkti la unuan albumon de la Pafklik.
Katakana: Unue ni muzikis iom amuzante, sed pli kaj pli poste iĝis ja laboro: krei instrumentarojn kun altkvalita sono, trejni nian voĉon, kontakti homojn por mankantaj sonoj, zorgi pri la albumskatolo… Ni ĝojis kiam finfinis.
Laurent D : Kion novan vi volas alporti al hip hop ?
Platano: Esperanton unue, kaj ĉefe… Dua afero estus humuro. Antaŭ 10 jaroj estis humuro en la Hiphopo. Nun estas nur aktoroj kiuj rolludas la plej gangsterema, estas tiom teda. Tiuj fekaĵoj estas nur ludo por amuzi infanon. Kiam mi aŭskultas muzikon, mi prifajfas la vivon de la artisto. Kiel diris Rackim “ne gravas el kie vi venas, sed kien vi iras”.
Katakana: Mi volus alporti novan sonecon de voĉo al hiphopo, dank’al esperanto. Fleksiblas la lingvo, do oni vere povas uzi tiun avantaĝon hiphope kaj en aliaj muzikstiloj.
Laurent D : Pri la albumo, kiuj ĉefaj temoj estas kantitaj ? Kiel vi trovis la (mirindan ?) ideon verki la muzikon « fek al esperanto » ?
Katakana : Eĉ se la titolo de la albumo estas “Fek al Esperanto”, la enhavo ne temas multe pri esperanto. Ni ne volis – kaj ne emis – fari la saman tedan eraron kiel multaj esperantistoj, t.e. paroli nur pri esperanto. Do, la temoj estas diversaj, estas humuro, multe da ironio kiel karikaturoj de repgangsteroj kaj komerckantistoj, socikritikoj kaj kelkfoje ĉi-ĉio miksita… Ni ambau amuziĝis kaj seriozis farante la kantojn, do la temoj kaj la repstiloj estas diversaj.
Platano: Imagu unu repgrupon kiu ĉiam dirus Usono bone fartas, la prezidento bonegas. Same en Francio, sonas stulte. Tiel ni ekpensis tiun krudan parolon… Al mi ŝajnis ke evidente estas ŝerco, kiel paroli en Esperanto kontraŭ Esperanto (ĉar mi ne estas denaska esperanto-parolanto). Sed tamen verŝajne kelkaj homoj estis ŝokitaj; tio montras ke Esperanto iĝis kvazaŭ religio. Por ni Esperanto estas “nur” lingvo, kiun malsufiĉe da homoj parolas.
Laurent D : Ĉu vi jam koncertis ĉe esperantujo aŭ kun aliaj spektantoj ? Kiel la spektantoj reagis?
Platano: Ni jam ludis almenaŭ 10 foje. En esperanto renkontiĝo dum Festo (Francio), IS (Germanio), AS (Polando kaj Slovakio), kaj ni ludis 2 foje en Parizo antaŭ ne esperantistoj. Fakte kelkaj esperantistoj verŝajne multe ŝatas, ni tion sentis dum la unuaj koncertoj (estis io tute nova en Esperantio.) La plej stranga dum parizaj koncertoj estas ke kelkaj ne esperantistoj ŝatas nin ankaŭ, ili volas scii kiel aspektas esperanto-lingvo kaj miras “bele sonas” ktp..
Katakana: Ja, plezurigis nin ke nia muziko plaĉis al esperantparolantoj kaj aliaj. Kelkaj esperantistoj ne komprenis la koncepton de “Fek al Esperanto” kaj eble vundiĝis de la insultoj. *rido*
Laurent D : Kiam okazos la venontaj koncertoj ? Ĉu nova albumo estas jam
projektita ?
Platano: Ni eble faros iel unu aŭ du kompilaĵojn de HipHopo (en esperanto) mi ne tro parolas pri tio ĉar nenio klaras. Pri koncertoj certe multe dum la venonta somero… Ni ekkonstruos la kalendaron baldaŭ.
Katakana: Novaj kantoj venos, ni pensas.
Laurent D : Lasta demando, ĉu vi estas gangsteroj esperantistaj ?
Platano: Kion? Ĉu vi dubas pri?
Katakana: Ni estas LA gangsteroj esperantistaj, ne ŝercu kun ni…
http://www.ipernity.com/home/lapafklik
http://www.myspace.com/lapafklik
Enmeti Wikipedia en USB ŝlosilo
La kreintoj de Kiwix.org lanĉas hodiaŭ solvon kiu ebligas la elŝutadon de la kompletan Wikipedia.fr. Unue oni devas elŝuti programon por elŝuti la wikipedia version. Tiel maniere oni povas retumi tra la paĝoj de wikipedia sen esti retkonektita.
Kial estas interesa novaĵo ? Nu, se vi ofte troviĝas en lokoj sen reto sed bezonas informojn pri viaj studoj aŭ aliaj aferoj, estas bona oportuneco. Martin, unu el la kreinto, aldonas ke en la ekonomikaj developantaj landoj tiu faciligos la alirojn al la scieco, ĉar la reto estas malakirebla kaj kosta en multaj lokoj.
Aliaj lingvoj estas ankaŭ elŝuteblaj. Ĉiuj monatoj, novan freŝan dosieron ĝistadigita estas elŝutebla. Nuntempe Wikipedia.fr pezas 1,4Go, do eblas enmeti en USB ŝlosilo sen probleme. La programo kiu ebligas la elŝutado funkcias por Windows, Linux kaj Mac. Bonan retumadon …
Ŝoforu Vian Komputilon Per Retkamerao
Danke al 3D-retkamerao kaj mapping-softvaro, vi nun povas kontroli vian komputilon same kiel en la filmo Minority Report.
Mgestyk Technologies kreis programon kiu komprenas manajn gestojn. Retkamerao kaptas la movaĵojn de la manoj kaj la softvaro tradukas ĝin al ordoj, tiel kontrolante ĉiujn programojn de la komputilo. Tiel vi povas ŝofori aŭton, rokumi je Guitar Hero, savi ostaĝojn ĉe Counter-Strike, amuziĝi turnante la planedon en Google Earth aŭ alilokigi vindozajn fenestrojn kiel Tom Cruise. Video? Jes, ni havas ĝin, ekvidu: