Virtualaj albumoj premiere ĉe Vinilkosmo-mp3.com

Por unua fojo Vinilkosmo eldonas virtualajn albumojn (kiuj ne estas eldonitaj sur KD) laŭ FLAC kaj mp3 formatoj en sia elŝutretejo. Inaŭguras tiun ĉi novan formon de eldono la du albumoj ĉi sekve :


MUZIKO

Revolucio en pajleraro, de argentinano Ale Kosabela (Alejandro Cossavella), ĉefa komponisto de La Porkoj kaj Strika Tango. La virtuala albumo aŭskulteblas kaj elŝuteblas alklakante ĉi tie: Revolucio en pajleraro

MUZIKO

Temas pri ciferecigita kaj remastrigita malnova albumo”62 Minutoj“; la unua elstara rokverko de Persone aperinta sur kasedo en 1987. Dudek du jarojn poste, la albumo estas reeldonita kaj vi tiel povas malkovri (aŭ remalkovri) ĝin ĉe 62 Minutoj. Ne hezitu viziti pli amplekse la elŝutretejon www.vinilkosmo-mp3.com

FLAC formato
La novaĵo ankaŭ estas ke por tiuj albumoj kiuj ne aperos sur KD, Vinilkosmo proponas KD-kvaliton per FLAC (senperda formato), kio donos al plej postulemaj uloj kontentigan kvaliton. Por aŭkulti FLAC-muzikon vi povas elŝuti diversajn softvarojn kiel Foobar, Mediamonkey,Winamp kaj simile.

Advertisements

Posted on Decembro 2, 2009, in Muziko, Teknologio and tagged , , , . Bookmark the permalink. 2 komentoj.

  1. Bon’ge!

    Esperantujo ĵus prenis grandan paŝon en la modernecon. Gratulojn! B-)

  2. Estas “Aqualung” por Linukso. Akvopulmo estas bonaga FLAC-ludilo por Linukso.

%d bloggers like this: