Blogarkivoj

Nova Videoklipo En Esperanto

Inicialoj DC estas plurlingva son-videa projekto el Frankfurt, Germanio. Kvankam MTV delonge rezignis pri sendependaj muzikvideoj, tiu arta formo verŝajne fruktodonas en Interreto. “Tatua Papili’ “, registrita je Plena Altdifino (Full HD) en 2010, esploras la rilatojn inter poezio, teknologio kaj arkitekturo. Teksto: Éric Languillat. Muziko kaj video: Roĝer Borĝes.

aŭ uzu la ligon: http://bit.ly/tatuapapilio

Tatuo En Esperanto

Hispana blogo Pildoras Crumelus publikigis fotojn de tatuo kun teksto en Esperanto. La desegno, kreita de Kostarika tatuisto Luis Bonilla el profesia studio Amor de Madre, enhavas la vortojn “Ne Forgesu Min”.