Unuaj Impresoj Pri Google Chrome

Antaŭ unu monato Google proponis novan retumilon Chrome. Ĝis nun, la retumilo estas en beta versio, kio signifas ke la programo ne estas tute finita, sed novaj versioj alvenos por ripari erarojn aŭ aldoni opciojn al la uzantoj.

La programo estas impresa pro ĝia rapideco kaj la klara uzant-interfaco. Sed post kelkaj horoj, oni rimarkas ke ankoraŭ mankas poluroj. Ekzemple RSS – la aldonaĵo de preferitaj paĝoj – ne estas sufiĉe bone regita, kaj estas kelkaj eraroj en Youtube, Orkut kaj Facebook.


Sed la plej bona aldonaĵo de Google Chrome estas la ebleco fermi precizan folion el la folioj kiujn ni ofte uzas dum retumado. Vi estas en Youtube kaj ankaŭ havas unu folion kun ludo, kaj unu alian kun babilejo; kutime, se unu folio eraras oni devas malŝalti la tutan retumilon – kaj perdi ĉiujn foliojn – , sed kun Google Chrome eblas elekti la folion kiun oni volas fermi, sen fermi la aliajn.

Resume, temas pri bona antaŭeniro al plibonkvalito de retumiloj. Certe Chrome vigligos la konkurencon kaj sekvigos progresojn en Firefox, Internet Explorer kaj aliaj. Kaj vi, ĉu vi jam provis Google Chrome? Rakontu en la komentejo.

Posted on Septembro 22, 2008, in Teknologio and tagged , , , , . Bookmark the permalink. 4 komentoj.

  1. Mi kompreneble provis ĝin, sed bedaŭrinde ĝis nun ne ekzistas versio por Linux, kaj estas problemoj kun multaj retejoj (ekz-e tiuj, kiuj uzas jQuery).
    Ankaŭ mankas taŭgaj kromprogramoj. Ekz-e, mi uzas TwitterFox, GMail Notifier kaj Flashblock…
    Do, mi atendu ĝis la gugla krozilo maturiĝos iom…

  2. mi estas ezant(eg)o de gmail, google reader, flickr, kaj facebook

    Krom la jam dirita misfunkciado pri kelkajn aferon je Facebook, al mi tre mankas ion simila al GREASEMONKEY .. kiu permesas la uzadon de personan java-kodon sur kelakj paĝon, ekzemple, plibonigi ion Flickr

    krom tio, mi tre ŝatas Kromon, ĉefe la serĉado lau kodvorton….

  3. miaj impresoj estas ĉefe similaj, krom kelkaj probelemetoj, kiujn oni menciis kam, ŝajnas esti tre uzant’orientita kaj bela produkto

  4. @::jubilo::haku:: mi ŝatis vian vortumadon “kromo” !! bonega!!

    @ Ora Mezo: ĝenerale mi pensas ke Chrome estos bonega por “cloud computing”, mi ŝatus provi ĝin kun Zoho. Por mi la plej grava diferenco inter la retumiloj estas ke en Firefox oni povas uzi “extensions”, mi uzas kelkajn kaj trovas post iom da tempo ili fariĝas nemalhaveblaj. Lastatempe mi provas GMarks (por sinkronigi “bookmarks” kaj Fast Dial (kiu memorigas nin pri la starta paĝo de Chrome)