Blogarkivoj
Monato lanĉas PDF-version, maltrafas jarcenton
En la 20a jarcento, la prezoj de la varoj estis kalkulitaj laŭ la distribuadaj kostoj. Esence, temis pri fizika spaco en vendejo – bretoj. Sed la 21a jarcento funkcias ankaŭ alimaniere; ĝia plej elstara medio, Interreto, estas landogranda ekonomio kie normale la prezoj de aĵoj estas “nulo”. Tio estas senprecedenca kaj fakte tute kompreneblas, ke ne ekzistis ekonomiaj modeloj por senpagaj aĵoj ĝis nun. En cifereca mondo, ekzistas 2 negocmodeloj ĉirkaŭ senpagado: la tradicia modelo, kiu nomiĝas du-flanka merkato, kaj la nova modelo, konata angle kiel “Freemium” (free+premium), bazita sur la ebleco komerci du malsamajn versiojn de produkto. (La tradicia modelo transiras pli kaj pli al la nova modelo). La ĵusa apero de PDF-versio de Monato, la plej grava revuo en Esperanto (eldonata de Flandra Esperanto-Ligo kaj legata tutmonde), montras ke oni ankoraŭ ne bone komprenas la novan ekonomion. Ĉu iu en la mondo legas, regule, AJNAN revuon en tiu formo? Ne. PDF utilas, kaj fakte tre bonas, kiam oni volas printi dokumenton; sed por ordinara legado, komputila ekrano ege malbonas. La solvo: pligrandigi la revuon (8.000-vortaj artikoloj! tutpaĝaj plenkoloraj fotoj! moderna aspekto!) kaj krei retejon kun altkvalita enhavo. Altkvalita enhavo estas 1. la TUTA enhavo de la presita revuo (liberigu ĝin!), ne por legi – ĉar neniu legos ĉion – sed por ke ĝi estu referencita tra la reto; neniel en PDF-formo sed jes ja en ordinara teksto-formo, plibeligita de profesie farita stilfolio; kaj 2. originalaj, mallongaj artikoloj pri mondaj novaĵoj, tiel ke retemulaj esperantistoj legos ĝin aŭtomate per RSS (Monato jam publikigas RSS-fluon, kvankam la kompleta enhavo legeblas nur de abonantoj). Estas pluraj manieroj mezuri Interretan sukceson: adeptoj ĉe Twitter, amikoj en Facebook, Farbskatol-voĉdonoj, ligoj el Libera Folio. Ili ĉiuj estas senpagaj, sed kontribuos al la plej grava metriko: abonantoj de la fizika produkto, la revuo Monato. Retaj statistikoj havas rektan rilaton kun la reala ekonomio – la monero nuntempa estas PageRank, kaj oni konvertos la aperon ĉe l’ pinto de serĉo-rezultoj al trafiko en la retejon, kiu siavice kreskigos la kvanton de pagitaj anoncoj (kaj en la retejo, kaj en la revuo). Revuoj havas plurajn enspezfontojn, sed ĉiukaze ili estas entreprenoj kiuj vendas spacojn por anoncoj. Pro tio, ĝi devas sin teni per la anoncoj, ne nur por la abonantoj. Anoncoj daŭre estos efikaj kaj revuoj sendube restos taŭgaj por anoncantoj. Monato ne estas ĵurnalo, nek eta semajna gazeto; ĝi estas la ĉiumonata referenca publikaĵo en Esperanto. Oni ne konkuras kontraŭ Interreto, samkiel libroj ne konkuras kontraŭ Interreto. Temas pri malsamaj medioj. Monato povas havi rekordan jaron en 2009, sed tio postulos lerni kiel sukcesaj revuoj kiel The Economist, Wired, Nature aŭ Science adaptiĝis al negocaj modeloj de la aktuala jarcento.
Unuaj Impresoj Pri Google Chrome
Antaŭ unu monato Google proponis novan retumilon Chrome. Ĝis nun, la retumilo estas en beta versio, kio signifas ke la programo ne estas tute finita, sed novaj versioj alvenos por ripari erarojn aŭ aldoni opciojn al la uzantoj.
La programo estas impresa pro ĝia rapideco kaj la klara uzant-interfaco. Sed post kelkaj horoj, oni rimarkas ke ankoraŭ mankas poluroj. Ekzemple RSS – la aldonaĵo de preferitaj paĝoj – ne estas sufiĉe bone regita, kaj estas kelkaj eraroj en Youtube, Orkut kaj Facebook.
Sed la plej bona aldonaĵo de Google Chrome estas la ebleco fermi precizan folion el la folioj kiujn ni ofte uzas dum retumado. Vi estas en Youtube kaj ankaŭ havas unu folion kun ludo, kaj unu alian kun babilejo; kutime, se unu folio eraras oni devas malŝalti la tutan retumilon – kaj perdi ĉiujn foliojn – , sed kun Google Chrome eblas elekti la folion kiun oni volas fermi, sen fermi la aliajn.
Resume, temas pri bona antaŭeniro al plibonkvalito de retumiloj. Certe Chrome vigligos la konkurencon kaj sekvigos progresojn en Firefox, Internet Explorer kaj aliaj. Kaj vi, ĉu vi jam provis Google Chrome? Rakontu en la komentejo.