Google Lanĉas Unuan Poŝtelefonon Kun “Android”

Ne, ni ne laboras por la kompanio Google kkkk, sed ekde kelka tempo tiu kompanio proponas vere novajn, freŝajn programojn. Hieraŭ estis grandega tago por Google, ili prezentis sian unuan poŝtelefonprograman regilon. Android.

Tiu programregilo estas la unua paŝo de Google en la nova merkato kie Apple kun iPhone regas. La telefono proponita estas HTC Dream G1, HTC estas jam fama poŝtelefona konstruisto. Google proponas en tiu programa regilo multajn senpagajn programojn : YouTube, Gmail, Google Earth, Gtalk, GMaps, Google Chrome. Ankaŭ estas ebleco foti kaj filmi. Android povas legi dokumentojn el Word, PDF aŭ  Excel. Oni disponas de 3 manieroj por konektiĝi al interreto per 3G, WI-FI kaj Bluetooth. Por moviĝi tra la menuoj de la telelefono, oni uzas la tuŝan ekranon, tre simplan kaj naturan.

HTC Dream ankaŭ proponas elŝutadon de muziko, pere de la kompanio Amazon kiu havas pli ol 6 milionoj da kantoj. Same de Iphone( iTunes), Android havas “Android Market” tiel vi povas elŝuti novajn programojn pagendajn aŭ ne.

Laŭ mi la vera granda novaĵo estas la vera tajparo glitebla sub la ekrano. Vera tajparo,  por plifaciligi la skribadon de retmesaĝoj aŭ en tujmesaĝiloj.

Tiu HTC Dream estas proponita en Usono kontraŭ 179$,  tio estas malpli koste ol iPhone (199$). En Eŭropo ĝi estos aĉetebla ekde 2009 (krom en Britio, kiu ricevos ĝin en novembro de 2008). Do por tiuj kiuj ankoraŭ ne aĉetis la iPhone kaj atendis la konkurencon (estas mia situacio), eble estas la momento por elekti. Kaj vi, ĉu vi jam aĉetis iPhone aŭ alian novan modernan poŝtelefonon kiel Blackberry ? Ĉu vi aĉetos HTC Dream ?

Posted on Septembro 24, 2008, in Teknologio. Bookmark the permalink. 3 Komentoj.

  1. laŭ mi ne estas tuta “novaĵo” la glitebla tajpilo… multaj vindozaj telefonoj havis ĝin… mi eĉ havas tian ekde antaŭ 3 jaroj :P

  2. Mi ankoraŭ ne aĉetis la iPhone-on sed nun vi tute pravas, mi dubas! Kiom “open source” android vere estos, mi ŝatus scii. Mi ankaŭ amus aŭskulti ls opinion de Chuck Smith pri tiu ĉi poŝtelefona platforma (homoj, memoru! en tiu ĉi kazo la “novaĵo” estas la operaciuma softvaro, ne la aparato mem)

  3. Unuarigarde aspektas bone. Roĝer prave diris ke vera novaĵo estas operaciumo kaj alia programaro por ĝi.

    Nu, mi volonte aĉetus ion kun Android “surborde” se ĝi havus subtenon de cirilaj kaj esperantaj literoj (plenan subtenon de Unikodo) kaj se Android havus pli da programaro krom operaciumo mem, krozilo kaj amuzaĵoj… Krom retpoŝto, GTalk kaj M$ Office mi bezonas oportunan kaj fortan tekstredaktilon (sed ne diru al mi pri Notepad!) kaj kelkajn aliajn programojn.

Respondi

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out / Ŝanĝi )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out / Ŝanĝi )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out / Ŝanĝi )

Google+ photo

You are commenting using your Google+ account. Log Out / Ŝanĝi )

Connecting to %s

%d bloggers like this: