Kiel Malkovri Italajn Arturbojn Bicikle
Itala regiono Emiljo-Romanjo malfermas pordojn de 5 urboj plenaj de belegaj artaĵoj antaŭ viaj fortaj kruroj kaj GPS -navigilo. Elektu kie vi emas bicikli, ĉu plenmontare en Apenino aŭ ĉe la Adriatika marbordo, kaj kion vi ŝatus trafi, ĉu antikajn urbetojn, kamparon aŭ arbarojn. Krom alŝuteblaj direkte vojaĝlibretoj kaj GPS-dosieroj, ĉe la paĝaro facile troveblas kutimaj utilaj informoj: kie tranokti, kie ripari la biciklon, kie manĝi, kie retumi…
CyclE-R estas nova kreema projekto de urb- kaj provinc-estraroj de Faenza, Ferrara, Forlì-Cesena, Modena kaj Raveno, kiuj antaŭe jam prizorgis alian interesan multlingvan paĝaron Città d’arte pri la samaj arturboj. Do bonvenon!
NOTO: por la plej vojaĝemaj direkten al Italio, post 2 semajnoj oni MJS-umas en Piemonto. Pliaj informoj ĉi-tie.
Posted on Majo 2, 2010, in Kiel, Teknologio, Vojaĝado and tagged arturboj, biciklo, emiljo-romanjo, gps, italio, roadbook. Bookmark the permalink. Komentoj malŝaltitaj ĉe Kiel Malkovri Italajn Arturbojn Bicikle.