Komplementaj Vestaĵoj Por Printempo/Somero 2010

La suno reaperis kaj ĉerizaj floroj ĝojplenigas vian vivon… Jes, jam estas printempo! Ĉijare la ideo estos reŭzi ion malnovan, novmaniere. Jen 4 tendencoj por atenti:

Tukoj al la kolo

Provu uzi koltukon kombine kun la tono de via jako aŭ ĉemizo, kiel la supre fotitaj grizan (de Armani), oranĝan (Bottega Veneta) aŭ persimonan (Salvatore Ferragamo). Ion pli ŝikan donas al ni la firmao Etro, kiu proponas originalan plektaĵon super etna stampo.

Kovru vian kapon

Nemalhavebla komplemento por plaĝo estas la ĉapelo, kiu ankaŭ utilas al pli urbeca vivstilo. En la avangardo estas Versace, Frankie Morello kaj Dsquared2, kiuj proponas kapvestojn kun flikaĵoj. Alia interesa ideo estas uzi naturajn materialojn, kiel faras Salvatore Ferragamo aŭ Etro – tiu ĉi lasta per vibrantaj safira bluo kaj smeralda verdo. Finfine, metalaj koloroj ankaŭ sukcesos (Ermenegildo Zegna).

 

Gigantaj okulvitroj

Maksimumas la okulvitroj: 2010 estos la jaro de la stilo vintage, kun kvadrataj kadroj, je gusto retroa. Notu la tendencon: duoblan ponton!

Zonoj kun nitoj

La “punka spirito” el pasintaj kolektoj ankoraŭ sinmontras en ĉijaraj zonoj: metalaj stangetoj daŭre modas sur dikaj terkoloraj ledaj pecoj. Provu karamelojn el John Galliano, rostojn de Bottega Veneta aŭ la bruna kafo de D&G.

FONTO: Revuo Hola

————————————

Kaj vi, kion vi hele lumos en la ĉisomera kongresa balo de Universala Kongreso?

Posted on Majo 6, 2010, in Modo and tagged , , , , , , . Bookmark the permalink. 4 Komentoj.

  1. Mi malamas la modon! Se la modoj estus vere bonaj, do ne ekzistus la koncepto eksmodeco.

  2. waw! como estás al día de la moda. y has dado en el clavo con todo lo “chic” para moda hombre de ésta temporada!!!

  3. http://demotywatory.pl/1317718/Wspolczesna-moda
    Nuntempa modo.
    Vestaĵoj belaj, praktikaj kaj komfortaj.

  4. Cxefe estas ridinda tiuj modeloj kiuj havas tiom seriozan mienon, kun tiom ridindaj vestajxoj hahaha. Kaj Parizo estas cxefplaco de tiu stulta , buh :((.

Respondi

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out / Ŝanĝi )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out / Ŝanĝi )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out / Ŝanĝi )

Google+ photo

You are commenting using your Google+ account. Log Out / Ŝanĝi )

Connecting to %s

%d bloggers like this: