Pafklik: La Intervjuo de Mojose

La malbonuloj de Esperantujo parolas pri arto, feko, kaj la politikoj de nia movado. (Ne.)


Albumo de La PafKlik

La Pafklik estas bando el 2 kantistoj el Francio. Unuaj impresoj pri la ĵus lanĉita KD Fek Al Esperanto estas tre pozitivaj – pakaĵo estas bela kaj profesia, fotoj kaj prezento de la tekstoj brilas. Pli grave, la kantoj vere bonas kaj estas tre kreivaj; oni trovas ĉiujn stilojn de hip-hopo, dum tekstoj estas amuzaj/seriozaj/frenezaj. Kantoj kiel “Bum bum kanabis”, “Fek al esperanto”, “Urbo paranoja” kaj aliaj probable fariĝos himnoj en la komunumo.

Laurent D : Saluton, Pafklik. Unue ĉu vi povus prezenti vin kaj iom diri kiel vi esperantiĝis kaj klarigi kial la bando nomiĝas “Pafklik’ “?

Platano: La Pafklik estas repgrupo el Parizo kiu nur ludas esperantlingve. Mi esperantiĝis antaŭ 10 jaroj. Mi esperantiĝis per interreto kaj aŭskultante Radion Esperanto, ĉe liberecana radio kaj poste mi aktivis en JEFO.
Katakana: Mi estas Katakana, mi esperantiĝis sole per libroj kaj programoj. Ni pensas ke la nomo Pafklik kongruas kun nia muziko.

Laurent D : Ekde kiam vi ekkantas hip hop ? Kiuj estas viaj modeloj en hip hopa muziko?

Platano: Persone mi ekkonis la hiphopon en 1989… La Malnova lernejo. Tiel mi aŭskultis, hejmprovis, provis por amuziĝi. Sed neniam faris ion serioze. Mi iom ankaŭ skrapas (scratch-as) ekde 2001. Sed la unua provo en esperanto estas 2002, tiam mi verkis “Fek al Esperanto” estis ne tre serioza.. Mi poste renkontis Katakana kiam li ekkomencis paroli esperantlingve estis en 2005.
Katakana : Mi ekrepis kiam ni kreis la Pafklikon. Unue mi nur faris instrumentaron kaj poste decidis repi ankau. Do, ekis kun la kanto “Jen la Pafklik”, kaj poste mi decidis dauri kun aliaj kantoj ĝis fari tutan albumon.


Laurent D : Rakontu iom kiel vi preparis kaj kiel vi sukcesis registri tiun albumon ?

Platano: Kiam Flo el Vinilkosmo sciis pri la fakto ke ni ekkomencis krei la grupon li lanĉis ideon de la hiphopa kompilo. Katakana ekkomencis mem krei instrumentaron kaj ni faris Ĵen la Pafklik’… Ni devas diri ke en tiu epoko ni estis kun Armelle kaj eĉ iomete kun Melono.
Sed kiam ni pli laboris pli serioze nur restis ni du. Ni faris nian unuan koncerton en Festo 2006.
Poste ni decidis registri 3 kantojn por la hiphopa kompilo. Estis bona ideo por ekkoni studio-laboron, ni multe lernis. Ĉar la kompilo ne tiom rapidigis ni ekplanis produkti la unuan albumon de la Pafklik.

Katakana: Unue ni muzikis iom amuzante, sed pli kaj pli poste iĝis ja laboro: krei instrumentarojn kun altkvalita sono, trejni nian voĉon, kontakti homojn por mankantaj sonoj, zorgi pri la albumskatolo… Ni ĝojis kiam finfinis.


Laurent D : Kion novan vi volas alporti al hip hop ?

Platano: Esperanton unue, kaj ĉefe… Dua afero estus humuro. Antaŭ 10 jaroj estis humuro en la Hiphopo. Nun estas nur aktoroj kiuj rolludas la plej gangsterema, estas tiom teda. Tiuj fekaĵoj estas nur ludo por amuzi infanon. Kiam mi aŭskultas muzikon, mi prifajfas la vivon de la artisto. Kiel diris Rackim “ne gravas el kie vi venas, sed kien vi iras”.
Katakana: Mi volus alporti novan sonecon de voĉo al hiphopo, dank’al esperanto. Fleksiblas la lingvo, do oni vere povas uzi tiun avantaĝon hiphope kaj en aliaj muzikstiloj.

Laurent D : Pri la albumo, kiuj ĉefaj temoj estas kantitaj ? Kiel vi trovis la (mirindan ?) ideon verki la muzikon « fek al esperanto » ?

Katakana : Eĉ se la titolo de la albumo estas “Fek al Esperanto”, la enhavo ne temas multe pri esperanto. Ni ne volis – kaj ne emis – fari la saman tedan eraron kiel multaj esperantistoj, t.e. paroli nur pri esperanto. Do, la temoj estas diversaj, estas humuro, multe da ironio kiel karikaturoj de repgangsteroj kaj komerckantistoj, socikritikoj kaj kelkfoje ĉi-ĉio miksita… Ni ambau amuziĝis kaj seriozis farante la kantojn, do la temoj kaj la repstiloj estas diversaj.
Platano: Imagu unu repgrupon kiu ĉiam dirus Usono bone fartas, la prezidento bonegas. Same en Francio, sonas stulte. Tiel ni ekpensis tiun krudan parolon…  Al mi ŝajnis ke evidente estas ŝerco, kiel paroli en Esperanto kontraŭ Esperanto (ĉar mi ne estas denaska esperanto-parolanto). Sed tamen verŝajne kelkaj homoj estis ŝokitaj; tio montras ke Esperanto iĝis kvazaŭ religio. Por ni Esperanto estas “nur” lingvo, kiun malsufiĉe da homoj parolas.

La PafKlik koncerte


Laurent D : Ĉu vi jam koncertis ĉe esperantujo aŭ kun aliaj spektantoj ? Kiel la spektantoj reagis?

Platano: Ni jam ludis almenaŭ 10 foje. En esperanto renkontiĝo dum Festo (Francio), IS (Germanio), AS (Polando kaj Slovakio), kaj ni ludis 2 foje en Parizo antaŭ ne esperantistoj. Fakte kelkaj esperantistoj verŝajne multe ŝatas, ni tion sentis dum la unuaj koncertoj (estis io tute nova en Esperantio.) La plej stranga dum parizaj koncertoj estas ke kelkaj ne esperantistoj ŝatas nin ankaŭ, ili volas scii kiel aspektas esperanto-lingvo kaj miras “bele sonas” ktp..
Katakana: Ja, plezurigis nin ke nia muziko plaĉis al esperantparolantoj kaj aliaj. Kelkaj esperantistoj ne komprenis la koncepton de “Fek al Esperanto” kaj eble vundiĝis de la insultoj. *rido*

Laurent D : Kiam okazos la venontaj koncertoj ? Ĉu nova albumo estas jam
projektita ?

Platano: Ni eble faros iel unu aŭ du kompilaĵojn de HipHopo (en esperanto) mi ne tro parolas pri tio ĉar nenio klaras. Pri koncertoj certe multe dum la venonta somero… Ni ekkonstruos la kalendaron baldaŭ.
Katakana: Novaj kantoj venos, ni pensas.

Laurent D : Lasta demando, ĉu vi estas gangsteroj esperantistaj ?

Platano: Kion? Ĉu vi dubas pri?
Katakana: Ni estas LA gangsteroj esperantistaj, ne ŝercu kun ni…

http://www.ipernity.com/home/lapafklik

http://www.myspace.com/lapafklik


Posted on Marto 6, 2009, in Muziko and tagged , , , , , . Bookmark the permalink. 8 komentoj.

  1. Mi pensas ke, La pafklik estas la plej de la sonoj en esperanto…li parolas pri ĉio, ne nur esperanto, mi pensas ke pli kantistoj devus fari tio, kio ili faras, ĉar nia idealo (esperantista idealo) estas atingi ĉiuj
    ĝis
    Tucà

  2. La albumo BONEGAS, aĉetu senzorge

  3. Saluton,

    mi antaŭ semajnego verkis recenzon pri la albumo.

    Legu ĝin ĉi tie:

    http://musubana.blogspot.com/

    B-)

  4. Agrablas legi ĉi tiun intervjuon ..
    Gratulojn pro ĝi..
    Plej muzikume salutas
    Flo !

  5. Ups mi forgesis indiki la ligon por homoj interesitaj por akiri la diskon http://www.vinilkosmo.com//?disc=vkkd93&lng=e
    ĝis !
    plej mojose
    Flo !

  6. Mi ne norme ne ŝatas hiphopon, se dmi aĉetis la KD-on kaj mi ĝi TRE plaĉas al mi. La KD-skatolo estas tre bonega ankaŭ. Mi aĝas 38 jarojn, kaj la KD evidente estas malnova skolo, do mi ŝatas ĝin! Gratulojn kaj atingu al la usono!

  7. La PAfklik estas, ekster la titoloj kie ili “amuziĝas”, socikritika grupo, kiu havas ion por diri, kaj bone kaj profuinde komprenis la nunan socion kaj problemojn, kaj mensogoj.
    (“estas miaj revolucioj kiuj trafas neniam ruĝaj, prefere oranĝaj” – “metu bone vian rubaĵon en la ĝustan skatolon, dum firmaegoj detruas la medion” “mi estas pagata laŭ kvanto de arestoj”)
    Eble ilia malespero (“vi estas jam venkita”) estas afekte troigita, same kiel ilia abomeno al Esperanto, ĉiuokaze ili vokas al pensi pri “kion faru ni”, kaj ne forgesi pri la nunaj teruraj minacoj, ĉiam kiel ĉia Povo “vi kreis” ilin “per via silenta konsento” ….
    Ili alportas al Esperanto stokon de pensigaj tekstoj por konsciiĝi.

  1. Resonado: Ĉu vi konas la Pafklikon?! | Morfinema