Rultabulo, 2.0
Divenu ĉu tio-ĉi estas okulvitroj por iu sportemulo. Fakte tute ne temas pri okulvitroj, sed iom rilatas al sportemuloj movemuloj. Tio-ĉi estas frukto de inspiriĝo kaj laboro de juna itala disegnisto Francesco Sommacal, al kiu Jurio de la prestiĝa internacia konkurso Red Dot Design Award aljuĝis la premion en kategorio “Ripoziloj/amuzigiloj”. Praktike ĝi estas hibridaĵo de glitkurilo (skateboard), surfilo (surf board) kaj neĝkurilo (snowboard) – transportilo je 2 radoj, fleksema kaj leĝera, ĉar farita de ŝtalo kaj aluminio. La “360” (originala nomo, cŭ ne?) ebligas konkeradon de ajna superfaco kaj estas facilega en uzo: oni simple metas la piedojn ene de radoj, prenas la taŭgan korp-pozicion kaj ekas la moviĝon. Esploru aliajn mojosajn detalojn ĉe belega paĝaro de la kreinto kaj lia kreaĵo.
Posted on Marto 4, 2009, in Dizajno and tagged 360, glitkurilo, italio, neĝkurilo, red dot design, rultabulo, surfilo. Bookmark the permalink. 2 komentoj.
“… aljuĝis la prizon en kategorio”
Premion kaj ne prizon!
jam korektita, dankon, Beĉjo!