“Senmova”, La Plej Brila Kurtfilmo En Esperanto Iam Ajn

“Senmova” estas 14-minuta turka kurtfilmo en Esperanto. Ĝi rakontas pri du infanaĝaj amikinoj, la politike aktiva Ismene kaj la nepolitika kaj naiva Effie en totalisma reĝimo en nedifinita tempo, kie oni parolas Esperanton. Ni estas liberaj elekti, ĉu fariĝi aktivulo aŭ ne, sed ĉu ni povas determini la konsekvencojn de niaj elektoj?

Ismene, partoprenonta en anarĥiisma operacio, insistas ke Effie sekvu ŝin. Effie respondas, ke ŝi preferas helpi siajn plejproksimulojn, unue sian avinon. Ŝia rifuzo rakonti al la polico, kie Ismene estas, tamen kaŭzas, ke Effie mem estas arestita kiel kunkonspiranto. Pensante nur pri cigaredo kaj trankvile atendante sian ekzekuton, Effie ne konscias pri la terura surprizo, kiu venos.

Sekvu la jenan ligon kaj spektu tuj!     http://vimeo.com/13356766

Posted on Septembro 13, 2010, in Filmoj and tagged , . Bookmark the permalink. 6 komentoj.

  1. Interese. Mi spektos ĝin.

  2. Ĉu ni diru la plej brila FILMO en esperanto iam ajn?

    ”Brila” mi ne nomus Inkubon, do…

  3. Ah, Incubus… ĉu ne la plej bona interpretado en la kariero de William Shatner?

  4. Terure enua kaj dormiga, kvankam belaj bildoj…