La Plej Mojosa Naĝejo De Singapuro

Marina Bay Sands estas hotelo en Singapuro kiu debutis en 2010 post investo de 5 bilionoj da dolaroj. En la 2560 ĉambroj, konferencejo, aĉet-centro, scienca muzeo, kazino, restoracioj… Sed ni volas nur uzi ĝian naĝejon, kiu estas lokita en “boato” (!) super tri 55-etaĝaj turoj (!!).

Posted on Septembro 21, 2010, in Arkitekturo and tagged , . Bookmark the permalink. 8 komentoj.

  1. Devas esti damne ventoze tie, supre!..
    Sed la fotoj ja belas :)

  2. Mi supozas, ke la kostoj estis 5 miliardoj, ne 5 bilionoj … tamen sufiĉe kosta!

  3. bilion/o Z

    biliono

    (evitinde)
    1.
    (En Eŭropo:) miliono da milionoj, mil miliardoj (= duiliono), 1012.
    2.
    (laŭ la Usona-Rusa sistemo:) miliardo.

    Rim.: Diversaj vortaroj difinas la vorton malsame; iuj donas ambaŭ signifojn, iuj nur la unuan, aliaj nur la duan. PIV2 ial dekretis ke nur la Eŭropa senco ekzistu, sed por eviti konfuzon oni prefere ne uzu tiun vorton („miliardo“ kaj resp. „mil miliardoj“ estas nemiskompreneblaj). [Sergio Pokrovskij]

  4. Ĵurnaloj raportis, ke la totala monsumo por la disvolviĝo estis “8.0 billion Singapore dollars (5.5 billion US)” http://www.asiaone.com/Travel/News/Story/A1Story20090708-153565.html

  5. Tamen strange ke ne estas barilo malantaŭ la paro!
    Supozeble estas iom pli da tegmento post la videbla akvolinio.
    Alikaze – jen tre taŭga ejo por sinmortigemuloj.

  6. Mi pensis same!! Oni ne volas fali de tie… Sed aspektas tro facile!! Tiu loko nur taugas por sinmortigemuloj :P Tute ne taugas por falemuloj!!

  7. Mi suferas vertiĝon nur vidante la fotojn!

  1. Resonado: Tweets that mention La Plej Mojosa Naĝejo De Singapuro « Mojose -- Topsy.com

%d blogantoj ŝatas tiun ĉi: