Piedpilka Frenezo Proksimiĝas

Jen kiel pretiĝas patriotumi kreemaj italoj:

Kontrolu ĉe la sekvaj bildoj, ĉu ankaŭ vi jam posedas ĉion bezonatan por pasigi horojn kaj horojn antaŭ la TV aŭ via komputilo por spekti ĉiujn piedpilkajn maĉojn???

Tiu prezentaĵo postulas Ĝavoskripton.

About kataluna

Naskiĝis en Moskvo, nun loĝas en Bolonjo (IT). Esperantistiĝis en la jaro 2000 kaj ekde tiam aktivis en EK MASI/ REJM/ TEJO, kunlaboris kun CxEJ kaj IEJ Parolas la anglan, la italan, la hispanan, lernis ankaŭ rancan, katalunan lingvojn. Ĉefaj ŝatokupoj estas ne-holivuda kino, monda muziko, dancoj, vojagxoj, fotografio kaj nuntempa arto.

Posted on Junio 4, 2010, in Dizajno, Televido and tagged , , , . Bookmark the permalink. 7 komentoj.

  1. Notu ke ĉijare rompiĝos la tradicio ke venkanton de la futbalpokalo decidas la Esperanto movado. Aŭ ĉu ankoraŭ restas eblecoj ke Kubo partoprenos la pokalon?

  2. “La ekspliko estas ke en la lastaj jaroj koincidis ke la monda ĉampiono de futbalo estas la lando kie okazas la Universala Kongreso.” — bonege, tonyo!!!

  3. “sedĵo”??? Damne, uzi vortaron vere ne doloras…

  4. vi pravas, tute ne doloras:) korektita al “seĝo”

    • Fakte mi daŭre vidas “sedĵo” (bildotitolo), sed eble estas simple ju fuŝo, ke ĝi iel ne bone refreŝiĝis. Cetere atentu pri taŭgaj bildotitoloj, ĉar iukiale en e-planedo blokaĵoj de WordPress anstataŭ ricevi normalan titolon, ricevas titolon de bildo.

  5. LukiZ, serioze, ĉu vi emas iĝi provleganto? nia teamo bezonus tiun kunlaboron.. ĉiuj ŝajne preferas korekti en komentoj.. ĉu?

    • nu, fakte mi povas fari tiaĵon, ĉar miaopinie projekto “mojose” estas tute bona (eĉ se mi plurajn aferojn prezentatajn ĉi tie opinias kiĉaj ;) ), krom ĝia lingva nivelo, kio ja klare legeblas en pluraj komentoj. do, mi pensas ke mi povas, se mi nur tempe eltenos tion ;)