Mojose?
Mojosa estas A-vorto en Esperanto (la originala kaj plej ofte renkontata formo de la radiko mojos’) kun signifo egala al tiu de la angla vorto cool en ties signifo de moderna, bonega. Efektive temas pri mallongigo de triradika kunmetaĵo modernjunstila. Ĝi estas parto de la junulara esperanto-slango de la 2000-aj jaroj.
La vorto ekestis en novembro de 2003 dum la TEJK-seminario en Sötör (Hungario) per iniciato de Gregor Hinker, Felix Zesch, Carl Mäsak kaj ceteraj seminarianoj, kiam oni konstatis la fortan mankon de esperanto-vorto kiu signifus la samon kiel la angla vorto cool, sed ne en la laŭvorta senco (malvarmeta), sed en alia (moderna, bonega). Malkiel multaj aliaj proponoj pri slangaĵoj, ĝi ekuziĝis kaj enradikiĝis, kvankam ĝis nun preskaŭ nure inter la junuloj.
La seminaria laborgrupo konstatis, ke la esenco de la angla vorto cool tradukeblas kiel modernjunstila (emfazante tiel al moderneco, juneco kaj stileco), sed ĉar tion oni konstatis tro komplika, tro longa kaj ne tro cool-a, oni anstataŭe prenis la komencajn literojn de ĉiu de la tri radikoj (modern’ – jun’ – stil’) kaj el ili kreis mallongigon MJS, kiu (laŭ sia po-litera elparolo) provizis bazon por la nova adjektivo mojosa.
Ekzistantaj klarigoj pri tio, kiel ne eblis iu pli rekta esperantigo de la vorto cool kialigas, ke fonetika transpreno kula kreus konfuzon kun kuloj kaj transpreno de la baza signifo frida ne taŭgas pro tio, ke ĝi kaŭzus ambiguecon.
Ĉar la vorto mojosa estas ĝenerale taksata kiel adjektivo derivita de radiko mojos’, oni foje renkontas ankaŭ aliajn derivaĵojn faritajn de tiu sama radiko – ekzemple mojosega (=ege mojosa), mojosi (=esti mojosa), mojose (=per mojosa maniero) aŭ mojosulo (=mojosa ulo). Tamen ilia uzo ne tiom oftas kiel la uzo de la originala vorto.
Nuntempe la vorto mojosa (kaj sufiĉe malpli ofte ĝiaj derivaĵoj) trovas oftan uzon dum esperanto-konversacioj, precipe ene de la junulara medio. Male, plejmulto de la pli aĝaj esperantistoj neniam konantiĝis kun la signifo de tiu vorto. La reago kaj ĝia akcepto inter tiu ĉi grupo tamen ĝenerale estas milda, komprenema kaj multe pli pozitiva ol la reago al aliaj similaj eroj de la junulara slango (ekzemple la eksperimenta prepozicio na).
Kvankam mojosa rapide gajnas popularecon en junularaj esperantorondoj, kelkaj opinias ke eble temas nur pri forpasonta fenomeno. La kialo uzi la vorton estis manko de ekvivalento por la angla vorto “cool”, kiu estas jam vaste uzata de parolantoj de diversaj lingvoj. Kritikantoj atentigas ke kvankam la vorto “cool” ja estas moderna kaj junstila, ĝi ne signifas tion. Al tiu kritiko oni povas respondi, ke la signifo de “modernjunstila” ne estis difinita per la vortoj “moderna” aŭ junstila”, sed per la angla (kaj alilingva) vorto “cool”. Tial “mojosa” ja samsignifas al “cool”, kaj ne al “modernjunstila”. Tiun interpreton ankaŭ subtenas la efektiva uzo de la vorto “mojosa”.
6 Komentoj »
La komentoj de tiu ĉi afiŝo kiel RSS. URI de "Trackback"
Komenti
Blog at WordPress.com. | Theme: Pool by Borja Fernandez.
Entries and comments feeds.
Mojosa historio!
Ha, mi ankaŭ estis en Sötör en 2003… Kaj tute maltrafis la ekeston de ”mojosa”!
Ĉiuokaze, por tiuj kiuj sentas ke ”mojosa” estas iomete tro junamikeca por vera gangstero, ja ĉiam eblas ankaŭ per Esperanto esti hipa!
(La anglaĵo ”hip” rekte kaj senkonflikte espigeblas…)
Kalme salutas!
Comment de Bjørn A. Bojesen — Oktobro 2, 2008 #
espigeblas jes, sed cxu ni vere volas preni la ANGLAN vorton por krei novan, esperantistan vorton?
“mojose”, kontrare, estas tute neutrala vorto… respeguligas ankaux niajn lingvprotektajn valorojn, kaj ne nur portas sencon.
Comment de kataluna — Oktobro 3, 2008 #
bjorn vi estas vera gangstero esperantista!!! mi atendas vortaron vian pri slangoj!!
Comment de Roĝer Borĝes — Oktobro 6, 2008 #
dankon roĝer! B-)
al kataluna: jes, kelkfoje oni povas krei esperantistajn vortojn el anglaj vortoj – same kiel el alilingvaj vortoj. zamenhof faris tion multfoje: ”bird” > ”birdo”, ”in spite of” > ”spite” ktp.
ne miskomprenu min: ”mojosa” estas tute mojosa vorto! :-)
(”hipa” fakte estas iom alia afero…)
Comment de Bjørn A. Bojesen — Oktobro 7, 2008 #
“Mojosa” estas tute mojosa (kaj ja necesa) vorto. Ĝi multe plaĉas al mi! Koran dankon pro la klarigo.
Comment de Jason Castle — Novembro 7, 2009 #
Longan vivon al Mojose !
Comment de Jorge Tarducci — Novembro 7, 2009 #