10 Mojosaj Aferoj Por Fari En Japanio
Oktobro 18, 2009 at 12:45 atm | In Listoj, Vojaĝado | 7 CommentsTags: akihabara, grimpado, hotelo, japanio, karaokeo, pachinko, restoracio, sumoo, trajno
Sendube indas viziti Japanion unufoje en la vivo, se ne plurfoje. Ne estas alia lando kiel ĝi – ne nur por ordinara turismumado, sed vere temas pri loko por resti, senti, ĝui la etoson. Jen nia listo:
10. Klopodu paroli la japanan lingvon
Ek, provu. Homoj ridetos aŭ ridegos, sed ĉiokaze vi ricevos amuzan reagon. Japanoj amas kiam eksterlandano klopodas paroli ilian lingvon – ne timu! Simple rigardu vian lernolibron kaj elektu demandon. Prave, vi tute ne komprenos tion, kion la homoj respondos, sed grace kapasertu kaj ili pensos ke vi komprenis.

© iStockphoto.com
9. Ĉeestu sumoan turniron
Homoj ofte kredas ke sumoo estas nur 2 dikemuloj luktante por unu tangao, sed jes, estas multe pli. Spektu turniron kaj sentu la elektran etoson dum vi malkovras ĝian pompan ceremonion. Subite vi apogos vian plej ŝatatan batalanton ĝis la fina venko.
8. Kantu karaokean kanzonon
En Japanio kaj FESTO (aliĝu!), karaokeo estas daŭre populara (kiam ĉiam). Geamikoj pasas horojn ĉe etaj ĉambroj kun mikrofonoj ĉemane, grandaj kantolibroj kaj laŭtaj paroliloj. Estas kantoj en ĉiuj lingvoj — novaj kaj oldaj — do elektu vian numeron, inspiriĝu kaj kantu vian sorton. Ne gravas ĉu vi sonos kiel kato en lavmaŝino, viaj amikoj daŭre amos vin.
7. Rajdu la kuglan trajnon
La shinkansen portas homojn ĉien ajn ekde 1964 je rapidecoj de 300km/h (186 mph, Usonanoj!). Komforta, vi ne volos forlasi la vagonon. Admiru la tempo-precizecon ankaŭ — via trajno alvenos al la haltejo je la ĝusta sekundo.
6. Manĝu ĉe rimena suŝio-restoracio
Via vespermanĝo trairos en malrapide movanta rimeno. Kion preni, ĉu maki, suŝion aŭ tempura? Ne forgesu okulumi la kuiriston, dum li malabarisme tranĉas fiŝojn en la apuda malferma kuirejo.
5. Perdiĝu en Akihabara
Se vi amas elektronikaĵojn kiel ni, vi amos tiun ĉi kvartalon meze de Tokio. Pluraj aparatoj neniam eliras el Japanio, do prenu ilin nun – eĉ se vi ne scias, al kio ĝi utilas…
4. Ludu pachinko-n kiel vera japano
Eble vi ne kredos, sed japanoj iras al pachinko por trankviliĝi. La brua ludejo estas tempopasigilo por multaj homoj; simple aĉetu kelkajn pilkojn por komenci. Se vi estas bonŝanca, vi gajnos pliajn pilkojn kaj povos ŝanĝi ilin por vera mono. Se vi estas malbonŝanca en la ludo, tio signifas sorto en la amo!
3. Tranoktu en iu amo-hotelo
Se vi estas en Japanio kun via alia duono, meritas la penon pasigi iom da tempo ĉe tiuspecaj lokoj. La konstruaĵoj ofte havas mirigajn stilojn – kaj aliaj eĉ ludilojn, gigantajn televidilojn, la Wii aŭ karaokeajn maŝinojn, krom amuzaj speguloj en la plafono kaj diskejaj lumoj.
2. Baniĝu nuda kun viaj nekonataj amikoj
Se vi sin duŝas sola, ĉe via hotela ĉambro, vi ne korekte japanas. Do vestu tiun vestaĵon, kiun vi uzis ĉe via naskiĝo (t.e. nuda!) kaj ek al la onsen. Sed atentu, ĉar la banejoj havas malsamajn temperaturojn – de frosto al brulo.
1. Grimpu la monton Fuji
Sonas freneze, ĉu ne? Sed la plej alta monto de la lando (3776 m) estas tute surgrimpebla. Jes, vi devas esti bonsana, sed miloj da homoj faras ĝuste tion: supreniri kaj ĝui neforgeseblan pejzaĝon.
7 Komentoj »
La komentoj de tiu ĉi afiŝo kiel RSS. URI de "Trackback"
Komenti
Kategorioj
Etikedoj
akvo apple BBC biciklo blogo brazilo britio curitiba deviantart DVD esperanto facebook gisele bundchen hiphopo hispanio horloĝo IJK iphone IS italio japanio karaokeo KD KEF komputilo linux london mac MP3 nederlando new york nov-zelando parizo poŝtelefono reuzo socia reto supernova svedio twitter usono vortaro vortoj web20 windows wordpress-
Statistiko
- 12,721 vizitoj
Metadatumoj
-
Skipo
-
Roĝer Borĝes
-
rolffantom
-
kataluna
-
Martin B.
-
amikeme
-
Manolo
-
amuzulo
-
kosmi4eski
-
onjeto
-
Laurent D
-
\_Musubana_/ • http://musubana.blogspot.com
-
nehundo
-
Blog at WordPress.com. | Theme: Pool by Borja Fernandez.
Entries and comments feeds.









Mojose!
Comment de Slavik Vjaĉeslav Ivanov (amikeco.ru) — Oktobro 18, 2009 #
kion ajn vi aldonus al la listo?
Comment de Roĝer Borĝes — Oktobro 18, 2009 #
[...] 10 Mojosaj Aferoj Por Fari En Japanio « Mojose mojose.wordpress.com/2009/10/18/10-mojosaj-aferoj-por-fari-en-japanio – view page – cached Oktobro 18, 2009 at 12:45 atm | In Listoj, Vojaĝado | Leave a Comment Tags: akihabara, grimpado, hotelo, japanio, karaokeo, pachinko, restoracio, sumoo, trajno — From the page [...]
Resondado de Twitter Trackbacks for 10 Mojosaj Aferoj Por Fari En Japanio « Mojose [mojose.wordpress.com] on Topsy.com — Oktobro 19, 2009 #
vizitu gxardenon kun sakur-arboj??
Comment de ::jubilo::haku:: — Oktobro 19, 2009 #
kio estas “sakur-arbo” ? aldone, ĉerizaj arboj mojosas dum printempo
Comment de Roĝer Borĝes — Oktobro 19, 2009 #
Mi nur faras la dekan: klopodi paroli la japanan lingvon.
Comment de ignatius881 — Oktobro 20, 2009 #
Mi ŝatus grimpi la monton Fuji! Neĝkredeble! :-)
Comment de musubana — Oktobro 21, 2009 #