Hiphopa kompilo 100% en Esperanto, libere elŝutebla

2009 certe estos la jaro de la hiphop en Esperanto.

Unue, januare 2009 estis la eliro de la Pafklik albumo. Poste, venis turneo de Tone el Brazilio kiu ludis en KEF, IJK, UK, Festo… Tie li vendis sian mallongan produkton (6-titola disketo “Repe, Ritme, Sone…” baldaŭ ĉe http://vinilkosmo-mp3.com ). Ankaŭ la albumo de Eterne Rima (“Reĝo de la strat’ “, aŭtuno 2009) baldaŭ alvenos.

Nun venis la ne plu atendita Hiphopa Kompilo Vol. 1 !!!


Malnova projekto

En 2006 Floréal Martourel lanĉis alvokon… De tie venis malsufiĉe da alkvalita materialon por eldoni “veran” diskon. Tri jaroj poste, la projekto estis relanĉita de Cyrille (Pafklik’) kaj Roĝer Borĝers. Hiphopo evoluas rapide, dum la disko-merkato ne tiom bone fartas… Ĉu libera elŝultada albumo eblus? Oni parolis kun Floréal, kaj jen la dua vivo de la projekto – kun amaso da partoprenantoj el buntaj landoj.

La pioniroj

  • Eterne Rima [Japanio / Polando]

Polanddevena, li nun loĝas en Japanio. Eterne Rima faris tutan provalbumon en 2001. Li por la kompilo proponas Amika man’ kaj Batas la Kalkan’. Ambaŭ kantoj temas pri la Esperanto-movado; energie kaj altkvalite, tiu donas finfine la unuan produktaĵon de Eterne Rima.

  • Dolchamar [Finlando]

Dolchamar kompreneble… Estis la unua kiu faris sukceson kun hiphopa kanto (Ĉu vi pretas?). En la kompilo li kunkantas kun Trackman Artiflex (Enmigrad’). Serioza temo por malrapida dolĉa muziko, remiksita de Roĝer Borĝes.

  • La Pafklik [Francio]

Ĵus post la eldono de Fek’ al Esperanto en Decembro 2008, ili devis rapide krei novan titolon por la kompilo. Hiphopa Epopeo estas invito al vojaĝo tra “la vera historio de la Pafklik”. Por tiu kiu ne jam aŭskultis la albumon, vi gustumos acidan humoron kun amuza instrumentaro…

  • Jan Schroeder [Germanio]

Tiuj (maljunuloj?) kiuj partoprenis IS 2000 certe memoras lian konceryon. Seksperanturismo estas klasiko salvita! Kruda, amuza, esperantista teksto… “En la diskejo, en la necesejo, en la estar-kunsido de Tejo…”

  • Tone [Brazilo]

Vi certe jam konas “Es-Pe-Ran-To… estas nova kanto… mia, kaj via, la lingvo internacia!”, ĉu ne? Sed ĉu vi sciis ke estis de Tone la kanto Verva Virino, kiu temas pri aliaj pli, ahm, seksaj sentoj… Aŭskultu…

Malkovroj

  • Argenta nubo [Koreio]

Kia energio! “Rezista Festo, jen nia stilo. Solidariĝu per danco kaj kanto”.

  • Musubana [Danio]

Freneza! La muziko estis farita en la studio de Ĵomart (kaj Nataŝa) en Stockholm, Svedujo, partoprenas Amir (Espo Despo) kaj la muziko estas de Roĝer Borĝes. “Diru ĉu mi kopirajtas” – jes ja fakte…

  • Trackman Artiflex [Ĉilio]

Post la partopreno kun Dolchamar, ni nun aŭdas liajn pensojn dum biciklado. “La biciklo por mi la plej bona ilo – Volas min atingi fina venko nu per ĝi […]”

  • Esperanto [Polando]

Ne esperantista tamen ili nomas sin “Esperanto” kaj subtenas la ideon; do ni petis de ili unu iterkanton (W Miedzyczasie)

  • Alejandro Cosavella [Argentino]

En ĉiuj stiloj li kamaleone estas… Vortoj Vakuaj, tiom belaj! Lasta remikso de Roĝer Borĝes kaj ora ŝlosilo por la albumo.

Elŝulti: http://hiphopesperanto.blogspot.com/

Aŭskulti: http://tinyurl.com/hiphopakompilo

Posted on Aŭgusto 21, 2009, in Muziko and tagged , . Bookmark the permalink. 3 komentoj.

  1. Pri la kanto Imitado:

    Ĝi estis farita NE en la studio de Amir, sed en la studio de Ĵomart (kaj Nataŝa) en Stockholm, Svedujo.
    Unue ni registris la kanton en la universitato de Amir en Kopenhago, sed la kvalito tro aĉis. Nur la refreno (Amir + mi) postrestas de tiu seanco.

  2. Bon’ge! :-)