Blogarkivoj
Aleksander Osincev Lanĉas Blogon Pri iPhone En Esperanto
La 14an de Aprilo 2009 nia profesia kolego Aleksander Osincev lanĉis iPhoneo, blogo pri iPhone en Esperanto. Per ĝia belega WordPress-etoso, desegnita de DreamTemplate, la aŭtoroj enkondukas novaĵojn, programojn kaj ligojn rilate al la mojosa aparateto de Apple.
ALDONU AL VIA RSS-LEGILO: http://iphoneo.info/
20 Plej Bonaj WordPress-Etosoj Por Malgrandaj Entreprenoj
Ekde longa tempo WordPress estis uzita ekskluzive por la kreado de blogoj. Sed la CMS estas sufiĉe taŭga por aliaj specoj de retpaĝaroj, interalie pro ĝia mirinda sistemo de ŝablonoj. Nun oni komencas uzi ĝin ankaŭ por fari entreprenajn retejojn. Jen ni rekomendas liston el la 20 plej bonaj etosoj por WordPress, utilaj precipe al malgrandaj kaj mezgrandaj entreprenoj.
20 Best WordPress Themes For Small Business
WordPress uzata por la IS
Jes ja, ne nur vi novaj mojosuloj havas monopolon je tiu ĉi amuza kaj utila modernaĵo WordPress. Ankaŭ ni en la establita esperantujaro utiligas foje ion novan. Danke al Tim Owen, de Junularo Esperantista Brita, ne nur la Brita junulara asocio havas WordPress-an paĝaron, sed ankaŭ la Internacia Seminario nun fieras pri moderna, simpla kaj tre efika retpaĝaro. Esploru ĝiajn diversajn eblecojn kaj ĝuu la etoson de IS en la reto, ekzemple per tiu ĉi video pri pasinta Internacia Seminario.