Blogarkivoj

Kontrolu Samtempe Vian 5an Poŝon Kaj Sanon

Aperis nova aĵo por plenigi vian 5an poŝon. Sed ankaŭ por respondi demandojn “Kiom da energio vi bruligis dum la tago?” “Ĉu vi bone dormis la pasintan nokton?” Fitbit estas individua digitala trejnigilo enpoŝa, kapabla fari tion, danke al integritaj sensoriloj, ekrano de fizikaj aktivecoj – ĝuste tiujn (mal)aktivecojn, kiujn vi plenumas ĉiutage, ekde kiom da metroj vi kuris ĝis kiom vi dormis.

Reveninte hejmen, vi nur konektu ĝin pere de wifi al via ĉereta profilo kaj sinkronigu la datumojn. Aldone eblas enmeti informojn pri via manĝ-kutimoj kaj limigoj. Do kontrolu kiam vi volas vian (mal)bonfaron kontraŭ nur 99 eŭr.

coinpocket

Kiel Plibonigi Vian Wi-Fi Preskaŭ Senpage

Se via router havas antenon, vi povas krei vian propran, hejm-faritan parabolikan pladon. Tiel vi povos orientigi la oscilojn al pli precizan direkton, kun gajnoj ĉirkaŭ 9 decibeloj. En freeantennas.com estas multaj tiaspecaj projektoj, sed la plej simpla nomiĝas Ez12 Windsurfer.

  1. Elŝutu la ŝablonon
  2. Printu ĝin en la originala grandeco. (Se vi pligrandigas ĝin, fakte la rezulto estos pli bona – ĝis 12dB – sed atentu ke la proporcio restu senŝanĝa [“keep square”])
  3. Formtranĉu laŭ indikiloj kaj faru la 6 truetojn
  4. Gluu aluminian paperon en la antaŭa parto de via nova reflektilo
  5. Kunligu la du partojn
  6. Surmetu la parabolikan pladon en la anteno…
  7. Ne dankinde!