Blogarkivoj

Goplanit Planos La Vojaĝon Por Vi

Reta planilo GoPlanit klopodas solvi la tedan labor-parton de vojaĝado – itinera planado – kaj aldoni al ĝi socian elementon. Ekzemple: vi volas iri al San Francisco, sed tute ne scias kion fari. Perfekte! Post aliĝi al la servo kaj elekti la koncernan urbon, GoPlanit provizas bazan itineron, kiun vi ĝustigos laŭ propraj interesoj kaj buĝeto. Alia ebleco: vi JAM havas kelkajn aferojn por fari tie, sed ankaŭ iom da libera tempo; voilà, jen lerta funkcio por “plenigi la mankojn”, kiu sugestos amuzajn aferojn por fari intertempe de viaj aliaj devoj. GoPlanit ankaŭ subtenas moveblajn aparatojn (iPhone!) kaj inkluzivas ilon por mikroblogi viajn kuraĝajn aventurojn.

Retaŭtomata Tradukilo Tradukas Anglajn Retejojn

Ĝis nun, la angla lingvo estas la plej uzata en la interreto (iam eble estos Esperanto…). Kaj pro tio ke ni vivas  en nova mondo kie teknologioj – kaj precipe amaskomunikiloj kiel la Interreto – estas grandaj fontoj de konaĵoj, jen vivsavilo Traduku.net, aŭtomata retejo kiu proponas tri tipojn da tradukado.

  • Unue, la tradukon de retejoj el la lingvo angla al Esperanto. Tre interesa ĉar multaj blogoj, gazetoj kaj televidkanaloj estas rekte legeblaj esperante per unu klako. Tiu opcio tre interesas por amantoj de novteknologio kaj ĉefe pri web 2.0-uloj kiuj informiĝas ofte; oni legas plurajn anglajn blogojn pri tiu temo esperante. La servo ankaŭ bonas por informiĝi pri internaciaj novaĵoj tiel konante ĉiujn vidpunktojn de pluraj flankoj de la mondo – usonajn, britajn, aŭstraliajn, baratajn, kanadajn, novzelandajn…
  • Due kaj trie, la tradukon de tekstoj de la angla al Esperanto kaj de Esperanto al la angla. Vi tajpas vian tekston angle aŭ esperante kaj elektas al kiu lingvo vi volas traduki.

Cetere, kiam vi alvenas al la tradukita paĝo vi povas retumi kiel kutime kaj klaki sur ĉiuj ligoj – ili estos aŭtomate tradukitaj. Praktika, utilega, mojosa! Bonan retumadon.

Kial Twitter?

Multaj homoj nuntempe demandas sin, “Mi aŭdas ke Twitter estas interesa por la Ret 2.0 grupo, sed mi tute ne komprenas ĝin!” Eĉ antaŭnelonge aperis blogero pri kiuj indas sekvi per Twitter, sed tiu verkanto eĉ ne uzas Twitter, kaj mi volas konvinki lin.

Twitter estas nur interesa, se vi uzas ĝin grupe, kaj tiel iom malfacilas ekkompreni ĝian utilon. Ĝi kvazaŭ estas maniero scii kion homoj faras inter siaj blogeroj, ekzemple. Se mi rigardas filmon, mi eble skribos pri tio en Twitter, sed tute ne indas sendi retpoŝton aŭ verki blogeron pri tio. Ankaŭ pro ĝia 140-signa limo, oni devas vere koncentriĝi pri kio vere interesas, kaj do oni ricevas ĉion resume.

Jen filmeto pri Twitter ĉe dotsub.

Vi kompreneble rajtas sekvi min (ChuckSmith) kaj (Esperanto) aŭ aliaj interesuloj. Se vi havas konton ĉe Twitter, nepre komentu ĉi tie por ke ni povu sekvi vin!