Blogarkivoj

Monato lanĉas PDF-version, maltrafas jarcenton

En la 20a jarcento, la prezoj de la varoj estis kalkulitaj laŭ la distribuadaj kostoj. Esence, temis pri fizika spaco en vendejo – bretoj. Sed la 21a jarcento funkcias ankaŭ alimaniere; ĝia plej elstara medio, Interreto, estas landogranda ekonomio kie normale la prezoj de aĵoj estas “nulo”. Tio estas senprecedenca kaj fakte tute kompreneblas, ke ne ekzistis ekonomiaj modeloj por senpagaj aĵoj ĝis nun. En cifereca mondo, ekzistas 2 negocmodeloj ĉirkaŭ senpagado: la tradicia modelo, kiu nomiĝas du-flanka merkato, kaj la nova modelo, konata angle kiel “Freemium” (free+premium), bazita sur la ebleco komerci du malsamajn versiojn de produkto. (La tradicia modelo transiras pli kaj pli al la nova modelo). La ĵusa apero de PDF-versio de Monato, la plej grava revuo en Esperanto (eldonata de Flandra Esperanto-Ligo kaj legata tutmonde), montras ke oni ankoraŭ ne bone komprenas la novan ekonomion. Ĉu iu en la mondo legas, regule, AJNAN revuon en tiu formo? Ne. PDF utilas, kaj fakte tre bonas, kiam oni volas printi dokumenton; sed por ordinara legado, komputila ekrano ege malbonas. La solvo: pligrandigi la revuon (8.000-vortaj artikoloj! tutpaĝaj plenkoloraj fotoj! moderna aspekto!) kaj krei retejon kun altkvalita enhavo. Altkvalita enhavo estas 1. la TUTA enhavo de la presita revuo (liberigu ĝin!), ne por legi – ĉar neniu legos ĉion – sed por ke ĝi estu referencita tra la reto; neniel en PDF-formo sed jes ja en ordinara teksto-formo, plibeligita de profesie farita stilfolio; kaj 2. originalaj, mallongaj artikoloj pri mondaj novaĵoj, tiel ke retemulaj esperantistoj legos ĝin aŭtomate per RSS (Monato jam publikigas RSS-fluon, kvankam la kompleta enhavo legeblas nur de abonantoj). Estas pluraj manieroj mezuri Interretan sukceson: adeptoj ĉe Twitter, amikoj en Facebook, Farbskatol-voĉdonoj, ligoj el Libera Folio. Ili ĉiuj estas senpagaj, sed kontribuos al la plej grava metriko: abonantoj de la fizika produkto, la revuo Monato. Retaj statistikoj havas rektan rilaton kun la reala ekonomio – la monero nuntempa estas PageRank, kaj oni konvertos la aperon ĉe l’ pinto de serĉo-rezultoj al trafiko en la retejon, kiu siavice kreskigos la kvanton de pagitaj anoncoj (kaj en la retejo, kaj en la revuo). Revuoj havas plurajn enspezfontojn, sed ĉiukaze ili estas entreprenoj kiuj vendas spacojn por anoncoj. Pro tio, ĝi devas sin teni per la anoncoj, ne nur por la abonantoj. Anoncoj daŭre estos efikaj kaj revuoj sendube restos taŭgaj por anoncantoj. Monato ne estas ĵurnalo, nek eta semajna gazeto; ĝi estas la ĉiumonata referenca publikaĵo en Esperanto. Oni ne konkuras kontraŭ Interreto, samkiel libroj ne konkuras kontraŭ Interreto. Temas pri malsamaj medioj. Monato povas havi rekordan jaron en 2009, sed tio postulos lerni kiel sukcesaj revuoj kiel The Economist, Wired, NatureScience adaptiĝis al negocaj modeloj de la aktuala jarcento.

Advertisements

Britney Spears Kaj La Interreta Marketingo

britney-spears-website

Temas pri unu el la plej sukcesaj ekzemploj kiel mastrumi markon en Interreto: reĝino de la tiel nomata “Google Zeitgeist” dum du sinsekvaj jaroj, aktive reprezentita ĉe YouTube, Twitter, Facebook, MySpace… ni parolas, sendube, pri famulo je tre vigla marketinga kampanjo en Interreto. TechCrunch atentigas nin pri labora oferto publikigita de Harvard: la serĉo de profesiulo por la posteno de “Britney Spears 2.0 Media Manager”, kapabla je la iloj de Google Analytics, SEO kaj SEM; konstruado, lanĉado kaj administrado de virtualaj komunumoj; fanatiko pri sociaj retoj kiel Facebook aŭ MySpace; blogisto pri teknologio; kaj frua adoptanto de novaj medioj kiel Twitter. Indas okulumi la detalajn postulojn de la laboro kaj sindemandi kiuj, el tiuj kapabloj, komencas esti parto de la profesia scipovo atendita de laboristoj en la 21a jarcento. Tiu ekzemplo de Britney Spears montras, ke dum teknologio malaperigas kelkajn profesiojn, ĝi ankaŭ kreas aliajn novajn laborpostenojn.

britney

Mia unua tago kun mia iPhone 3G

View this post in English

Mi antaŭmendis mian iPhone-n je la 1-a de julio, kaj finfine, hieraŭ (la 30-a de julio) ricevis ĝin! Preskaŭ ĉiam kiam mi parolas pri mia iPhone, iuj demandas pri prezoj. Do, mi pagis 150 EUR por la 16 GB blanka iPhone kaj 50 EUR monate por senlima Interreto (sed post 300 MB ĝi malrapidiĝas al modema rapideco).

Mi devas diri ke mi estas tre kontenta. La kapaŭskultiloj sonas multe pli bonaj kaj estas pli komfortaj ol miaj antaŭaj. Ĉio funkcias pli malpli senprobleme, krom se mi eliras programon tuj post kiam mi komencas ĝin kaj tiam neniu programo plu funkcias kaj mi devas plene restarti la tutan telefonon! Cetere, kiam oni aĉetas programo(j)n per la telefono, daŭras longe por sinkronizi poste kun la komputilo. Ankaŭ oni devas uzi iTunes por sinkronizi kiu iom ĝenas min…

Tamen, la funkciado de la telefono mem estas nekredeble bona! La plej utilaj programoj por mi:

  • Fahr-Info Berlin – publika transporto en Berlin
  • Germana-Angla vortaro (16 EUR)
  • Instapaper – legi retpaĝojn kiujn oni konservis por legi poste
  • Midomi – kanti ion kaj la programo rekonos ĝin!
  • Remote – regi iTunes de via komputilo per iPhone
  • Stanza – trovi senpagajn klasikajn librojn por legi
  • Twinkle – por uzi Twitter (cetere oni povas nun legi mojose ĉe Twitter!)

La plej amuzaj programoj:

  • Aqua Forest (6 EUR) – interesa fizika ludo en kiu oni manipulas akvon ktp
  • Aurora Feint – interesa enigma ludo
  • Crash Bandicoot (8 EUR) – bela aŭtokonkurso, simile al Super Mario Kart
  • Ikanoid (2,39 EUR) – ludo en kiu oni devas frapi pilkon kontraŭ brikoj, simile al Arkanoid
  • Labyrinth Lite Edition – gvidi pilkon tra labirinto
  • Last.fm – aŭskulti personigitan radiostacion
  • NearPics – vidi fotojn kiujn aliaj faris apud kie vi nun estas
  • PhoneSaber – fari lazerglavajn sonojn kiel en Star Wars
  • Tap Tap Revenge – oni devas frapeti laŭ la ritmo de la muziko

Estas pli ol mil programoj en la vendejo de iTunes, sed kompreneble mi ne povas uzi/ludi ĉion en la unua tago. ;) Se vi konas interesajn programojn aŭ utilaĵojn, nepre lasu komenton!

Kial Twitter?

Multaj homoj nuntempe demandas sin, “Mi aŭdas ke Twitter estas interesa por la Ret 2.0 grupo, sed mi tute ne komprenas ĝin!” Eĉ antaŭnelonge aperis blogero pri kiuj indas sekvi per Twitter, sed tiu verkanto eĉ ne uzas Twitter, kaj mi volas konvinki lin.

Twitter estas nur interesa, se vi uzas ĝin grupe, kaj tiel iom malfacilas ekkompreni ĝian utilon. Ĝi kvazaŭ estas maniero scii kion homoj faras inter siaj blogeroj, ekzemple. Se mi rigardas filmon, mi eble skribos pri tio en Twitter, sed tute ne indas sendi retpoŝton aŭ verki blogeron pri tio. Ankaŭ pro ĝia 140-signa limo, oni devas vere koncentriĝi pri kio vere interesas, kaj do oni ricevas ĉion resume.

Jen filmeto pri Twitter ĉe dotsub.

Vi kompreneble rajtas sekvi min (ChuckSmith) kaj (Esperanto) aŭ aliaj interesuloj. Se vi havas konton ĉe Twitter, nepre komentu ĉi tie por ke ni povu sekvi vin!

Aŭskultu Ajnan Ekzistantan Kanton, Nun

TinySong estas unika servo por uzantoj de sociaj amaskomunikiloj, kiu kombinas elfluigantan aŭdion, serĉon kaj URL-mallongigadon. Ĝi  ebligas sendi muzikon al amikoj por tuja aŭskultado. Jen kiel ĝi funkcias: unue serĉu kanton ĉe www.tinysong.com; vidu la rezultojn kaj elektu la kanton, kiun vi volas aŭskulti. TinySong provizos mallongan URL-on, taŭgan por sendi kiel tekstmesaĝo aŭ tra Twitter. La ricevinto tiam povos, per simpla klako, aŭskulti la kanton en la GrooveShark reta muzikludilo , kiu postulas nek instaladon nek registradon de konto aŭ softvaro. Simpla, rapida, mojosa.

Twitter-Uzantoj, Kiujn Indas Sekvi

Kompreneble ke vi povus malŝpari vian tempon legante pri kion manĝis viaj amikoj hieraŭ nokte ĉe la mikro-bloga servo Twitter, sed aliflanke vi ankaŭ povus fari ion pli produkteman el via tempo. Dum estas preskaŭ neebla eviti iom da bruo en Twitter, ekzistas kelkaj uzantoj (kaj robotoj!) kiujn tute indas sekvi, ĉar ili oferas lastminutajn avertojn, taŭgajn informojn aŭ eĉ inspiron. Jen kelkaj Twitter-uzantoj por aldoni kiel amikoj:

Novaĵoj:  cnnbrk (CNN breaking news) bonegas pro ĝiaj “grandaj storioj” —kiel kiam Tim Russert forpasis aŭ Clinton finigis ŝian kampanjon. Aktualigado okazas nur post kelkaj tagoj, tiel estas, nur kiam estas vere gravaj noticoj. Alia novaĵo-fonto inda estas NASA (por spacemuloj, kompreneble).

Ofertoj: Kompreneble ĉi-kategorio estas plena, sed bonas AmazonMP3 kaj Woot (vi ne konas Woot?)

Gvidado: Trovu “tagan konsilon” en via Twitter-fluo per tinybuddha, kaj mallongajn kuirartajn receptojn per cookbook.

Robotoj: Provu mymm (MyMileMarker) por kontroli vian benzenon, timer kiel memorigilo, kaj twye (Tweet What You Eat) por tiu dieto, kiun vi ekis pasintan Lundon.

Softvaraj Novaĵoj: Twitter ankaŭ estas interesa maniero por resti aktuala rilate al softvaraj ŝanĝoj. Provu xbmc, firefox_answers, TwerpScan, kaj kompreneble twitter_status.
Ĉu Twitter utilas al Esperanto? Rakontu vian sperton en la komentarioj!

twitter logo