Blogarkivoj
Plurtaska Spegulo Salutos Vin Matene
Finfine realiĝis revo de multaj okupitaj homoj. Konatiĝu kun Hi Mirrow (“Saluton-Spegulo”): horloĝo, veter-informilo, radio kaj TV, kiu akompanas vian respeguliĝon. Far de studio Buratti-Battiston Architects, ĝi portas al banĉambro ĉiujn oportunojn de nuntempaj teknologioj en tute sekura maniero.
Ĝi estis prezentita dum Milana meblo-foiro en Majo 2008 kaj nun estas vendata pere de Valli Arredo Bagno
TV-Reklamo en Esperanto Volas Konfuzigi Spektantojn
La “Internacia Lingvo de kompreno” baldaŭ rolos en televida reklamo. Littlewoods Direct uzos Esperanton por reklami siajn vestaĵojn en Britio. Stephen Thompson de la Esperanto Asocio de Britio (EAB) diris, ke “ni kredas ke la utilo de Esperanto neniam estis tiel granda kaj ni avide atendas la aperon de la reklamo”. David Inglis, el Littlewoods Direct, opinias: “ni scias ke plejparto de tiuj, kiuj rigardos la reklamon, ne komprenos kion oni diras, sed la lingvo estas tiel bela kaj eleganta kiel niaj vestoj. Ni ankaŭ aldonos subtitolojn”. EAB kalkulas ke Esperanto estas parolita de 2500 homoj en Britio. Fervoruloj esperas ke la reklam-kampanjo helpos kreskigi la intereson por la lingvo.