Blogarkivoj

Britney Spears Kaj La Interreta Marketingo

britney-spears-website

Temas pri unu el la plej sukcesaj ekzemploj kiel mastrumi markon en Interreto: reĝino de la tiel nomata “Google Zeitgeist” dum du sinsekvaj jaroj, aktive reprezentita ĉe YouTube, Twitter, Facebook, MySpace… ni parolas, sendube, pri famulo je tre vigla marketinga kampanjo en Interreto. TechCrunch atentigas nin pri labora oferto publikigita de Harvard: la serĉo de profesiulo por la posteno de “Britney Spears 2.0 Media Manager”, kapabla je la iloj de Google Analytics, SEO kaj SEM; konstruado, lanĉado kaj administrado de virtualaj komunumoj; fanatiko pri sociaj retoj kiel Facebook aŭ MySpace; blogisto pri teknologio; kaj frua adoptanto de novaj medioj kiel Twitter. Indas okulumi la detalajn postulojn de la laboro kaj sindemandi kiuj, el tiuj kapabloj, komencas esti parto de la profesia scipovo atendita de laboristoj en la 21a jarcento. Tiu ekzemplo de Britney Spears montras, ke dum teknologio malaperigas kelkajn profesiojn, ĝi ankaŭ kreas aliajn novajn laborpostenojn.

britney

Helpu Konstrui Simplan, Liberan $200-Retkomputilon

TechCrunch publikigis hieraŭ elstaran artikolon pri cloud computing kaj netbooks, du novaj konceptoj kiuj rapide plenumas teknologiajn prognozojn de NY Times. La alloga titolo estis “We Want A Dead Simple Web Tablet For $200. Help Us Build It.“(de angla: ni volas ege simplan tuŝekran-komputilon kontraŭ 200 dolarojn. Helpu al ni konstrui ĝin”

Resume, oni volas simplan, malmultekostan, tuŝ-ekranan komputileton por aliri Interreton. Tio similus al Macbook Air, sed kun operaciuma sistemo Linux, por uzi la programon Firefox kaj eventuale ankaŭ Skype-n. Tia komputilo  ankoraŭ ne ekzistas, kaj pro tio TechCrunch proponas, ke oni kreu ĝin laŭ Open Source-filozofio.

Se vi interesiĝas pri tiu projekto, nepre vizitu The Techcrunch Web Tablet Project.